4/01/2011

Universitato de Guarulhos

Mi estis iom trista hodiaŭ forlasi Santos-Sao Vicente kaj miajn novajn geamikojn. Mi tre bone fartis ĉe la familioj Cid kaj Kretcheu (Oliveira), ambaŭloke mi ne estis simpla gasto sed iĝis vera membro de familio. Mi estas tre dankema al ili, kaj al lokaj esperantistoj, kun kiuj ni renkontiĝis kaj faris komunajn programojn.

Ni revenis posttagmeze al la hejmo de Aparecida, kie nin atendis buseto kiun la Universitato de Guarulhos sendis por preni min. Ŭaŭ, kia zorgemo! Alveninte al la universitato ni renkontis Osmar, kiu estas juna studento pri portugala kaj angla beletro, kaj agadas tre entuziasme por konigi Esperanton al siaj samuniversitatanoj. Li jam organizis tre sukcesas enkondukan prelegon pri la internacia lingvo, kaj la hieraŭa prelego nia estis iuspeca sekvo de tio.

Li faris tre sukcesan varbadon, venis pli malpli 30 personoj. Mi parolis pri Esperanto, kiel ĝi faciligas interkompreniĝon kaj la lernadon de aliaj lingvoj, pri miaj vojaĝoj kaj aliaj riĉaj spertoj danke al Esperanto, dume Osmar tradukis ĉion en la portugalan. La publiko estis tre interesata, ili tre ĝuis la prelegon kaj starigis multajn demandojn. Mi estas tre feliĉa ke mi havis la eblecon prelegi.

Fotoj

1 comment:

  1. Varmajn gratulojn speciale al s-ano OSMAR, kiu bonege valorigas la kompetentan ĉeeston de PETRA.
    Gravas, ke ŝiaj kontaktoj kaj prelegoj okazas ĝuste ekster la muroj de l' esperantistaj organizaĵoj. Tiel, evidente,homoj for de la oficiala Movado bonege informiĝas kaj povas konstati propraokule, ke Zamenhofa Lingvo pluvivas kaj bonege funkcias.
    Kompreneble flanke de OSMAR aliaj movadanoj donas al PETRA la apogon, kiun ŝi meritas.
    Aplaŭdojn
    www.jorgedasneves.com

    ReplyDelete