2/28/2011

vakcinadaj aventuroj

La (por mi) plej malfacila parto estas plenumita, mi ricevis la vakcinojn. JEEEE!

Injekcioj kaj sangotestoj estis ĉiam tre suferigaj por mi. Ĉefe psike, mi povas sveni pro la simpla pensado pri tiuj teruraĵoj. Lastan fojon kiam mi devis havi sangteston, mi svenis. Poste mi rimarkis ke estis sufiĉe efika strategio. Du junaj flegistoj tuj venis al mi, portis min en siaj fortaj brakoj al la terurejo, kuŝigis min surliten, per manoj daŭre ventumis mian vizaĝon dum la kuracistino pikis min, kaj poste eĉ drinkigis al mi varman, dolĉan teon. Mi vere ne povis plendi pro io :)

Hodiaŭ mi ne svenis. Veturinte bicikle 50 minutojn en -5 gradoj, mi enruliĝis en la vakcinejon kiel glacibloko. La vakcinejo aspektis tre alloga, bonetosa loko - sen okulvitroj. Sur la muroj estis grandaj, multkoloraj afiŝoj, kvazaŭ ni estus en infankuracejo. Kiam mi surmetis miajn okulvitrojn, mi ekvidis pri kio temas la afiŝoj - estis zorge kunmetita kolektaĵo pri la plej teruraj malsanoj kiuj fivivadas sur nia kara Tero. Do, mi sidiĝis, varmigis miajn glaciajn manojn, kaj atendis kaj atendis, kaj dume sukcesis tralegi tiom da folioj pri tiuj timigegaj malsanoj, ke mi jam tre forte volis ricevi tiom da vakcinoj kiom da eblas. Tre efika merkatiko!

Finfine mi ricevis nur kvar vakcinojn, du al la dekstra, du al la maldekstra brako. La unuan mi apenaŭ sentis, la dua jam doloretis, ĉe la tria mia kapo jam turniĝis, ĉe la kvara mi preskaŭ svenis, sed finfine ne. La kuracistino ankoraŭ donis konsilojn, kion ne trinki, ne manĝi, ne tuŝi, ne karesi. Ŝi eĉ aldonis ke mi kunhavu iom da fortega alkoholaĵo (hungara pálinka, se vi konas ĝin), ĉar ĝi estas la plej efika kuracilo kontraŭ ĉio.
Mi ankoraŭ ricevis folietojn pri la plej kutimaj malsanoj, plej danĝeraj araneoj, serpentoj, insektoj, la danĝeroj de longa flugo, kaj estas aparta folio pri konsiloj kion fari se hundo atakas vin (ekzemple, metu parton de via mantelo en ĝian buŝon... mi certe provos tion se iam mi havos la okazon).

Mi ekkomprenis kial ĉe la vojaĝagentejo oni petis min unue aĉeti la flugbiletojn kaj poste iri al vakcinejo. Certe estis jam kelkaj kiuj rezignis pri sia vojaĝo post viziti la vakcinejon.

2/27/2011

memoraĵoj

Mi memoras mian unuan kontakton kun Argentino. En 1998 mi partoprenis NASK en San Francisco danke al stipendio, kie mi ekkonis tre amikeman, afablan virinon. Kiam ŝi prezentis sin, ŝi diris ke ŝi venas el Bonaero. Bonaero signifis nenion ajn por mi tiam, ĝi povintus esti ĉefurbo en Centra Azio aŭ vilaĝeto en la dezertoj de Aŭstralio.

Post kelkaj monatoj, dum geografia leciono en la lernejo ni ludis kvizon. La instruisto donis al ni liston kun nomoj de eksterlandaj urboj tradukitaj al la hungara, kaj ni devis diveni kiuj urboj ili estas. Sur tiu listo troviĝis ankaŭ la hungara traduko de Bona Aero, kaj en mia kapo tuj konektiĝis la informoj, kaj mi tute ekscitiĝis pro la malkovro de la argentina ĉefurbo (mi - kiel 14-jarulo estis verŝajne eĉ pli entuziasma pri la malkovro ol la hispanoj en la komenco de la deksesa jarcento.)

Pasis poste multaj jaroj, kaj kiam mi estis 18-jara, mi decidis iun tagon ke mi volas lerni hispanlingvan filologion. Pro amo. Amo por la lingvo (kaj fakte por hispana knabo, sed tio ja estas alia historio). Mi havis nur kelkajn monatojn ĝis la universitataj enirtestoj, sed mi ĉiam tre ŝatis defiojn, do mi aĉetis lernolibron kaj lernis la hispanan aŭtodidakte. La enirtesto estis sukcesa, mi ekstudis la anglan kaj la hispanlingvan filologiojn kaj pedagogiojn.

Ni lernis multe pri Latin-Ameriko. Ekzemple ni havis apartan kurson pri la geografio de Latin-Ameriko. Ni lernis multe. Faktojn. Ciferojn. Nomojn. Nomojn de ĉefurboj, urboj, urbetoj, vilaĝoj, lagoj, riveroj, insuloj. Ni preskaŭ neniam vidis bildojn, nek filmojn, nek verajn objektojn. Estis kiel trafoliumi senbildan leksikonon. Kompreneble mi ne memoras la 90%-ojn de la tiamaj sciendaĵoj. Ni havis ankaŭ kurson pri la historio de Latin-Ameriko, sed pro tempo-manko (kaj tre malbona planado de la instruisto), ni atingis nur la komencon de la 19a jarcento. Do, ni havis neniun ideon kio okazis en la 19a, 20a kaj 21a jarcentoj. Krome, ni lernis eĉ dialektologion, kiam ni devis enkapigi senfinan liston de lingvaj specialaĵoj, gramatikaj-fonetikaj-vortprovizaj diferencoj. Sed ni neniam aŭdis verajn homojn paroli. Latin-Ameriko pli kaj pli ŝajnis esti iu fora, misteria, kvazaŭ ne-reala loko, kiu ekzistis nur en la leksikonoj.

Latin-Ameriko alproksimiĝis al mi kiam ni eklernis latin-amerikan literaturon. Legante romaneton de Márquez oni povis senti sin dum kelkaj horoj en Latin-Ameriko, vidante la pejzaĝon, observante la homojn, ekkonante la tradiciojn kaj la ĉiutagan vivon. Kion ni vane lernis dum du jaroj pere de sekaj faktoj, tuj atingis nin pere de du paragrafoj. La vera miraklo de literaturo. Sed la amo trovis min tra Cortázar. Leginte la unuan cortazaraĵon mi sentis nekredeblan emon legi pli. kaj pli kaj pli kaj pli. La unuan kolektaĵon de cortazaraĵoj mi legis en unu peco, legante ĝis la 5-a matene. Eble vi konas la senton. Vi legas kaj legas, malgraŭ la fakto ke la brakoj apenaŭ povas teni vin, la dorso jam doloras, malbonas surventre, malbonas surdorse, surflanke ne eblas, la okuloj jam preskaŭ fermiĝas, sed vi legas, ne gravas, ke vi laboras frumatene, unu ĉapitron ankoraŭ, dio mia, unu ĉapitron ankoraŭ, ĉu jam la kvara? Diable, unu ĉapitro restas nur, ne, fakte du, sed estus honto lasi tiom por morgaŭ...

2/25/2011

Komenco

Mi ekvojaĝos al Sud-Ameriko la 22-an de marto, por kvar monatoj. Mi decidis verki blogon pri miaj aventuroj en Esperanto. Kial ne en alia lingvo? Ĉar mi vojaĝas per Esperanto. Cetere, la plej multo de miaj amikoj parolas esperante - kaj por la resto estas bona instigo lerni ĝin.

Mi invitas vin sekvi min tra tiu ĉi blogo. Vi estas bonvenaj lasi komentojn kaj fari demandojn (prefere kun nomo), tio eblas sub ĉiu blogero. Mi deziras al vi agrablan kunvojaĝon!

Kiel ĉio komenciĝis?

Io ne funkciis bone en mia vivo. Mi havis ĉion (bonan laboron, feliĉigan amrilaton, subtenemajn familion kaj amikaron), tamen, mi fartis pli kaj pli malkomforte en mia perfekta vivo. Io mankis.

En decembro mi renkontis malnovan amikon denove post longa tempo. Ni sidis en kafejo en Hago, kaj ni parolis pri niaj revoj. Mi tiam estis flosanta en stranga stato, mezvoje inter ĉio kaj nenio. Mi jam forlasis ĉion malnovan sed mi havis nenion novan. Li demandis kion mi volas. Mi ŝerce diris bagatelaĵojn por eviti la ĝenan situacion paroli pri la plej intima teritorio de la homo menso – la sekretaj revoj. Sed li malbonŝance tro bone konas min, do li petis min fermi la okulojn kaj vere pensi pri la revo kiun mi konsideras la plej granda kaj nerealigebla revo de mia vivo. Mi obeis kaj fermis la okulojn. Aperis ne luksa aŭto, nek kastelo en montaro, nek blonda princo sur ĉevalo kaj kun dika monujo en la poŝo, sed… aperis Sud-Ameriko.

Kiam mi diris al li, li ekridis. Li diris ke li jam timis ke mi pensos pri ”pli ne-realigeblaj” aferoj. Mi ne komprenis. Por mi viziti Sud-Amerikon estis la plej ne-realigebla revo. Fakte, de multaj jaroj, tiu plano estis kaŝita en mia koro kiel la plej sekreta, plej ne-atingebla revo. Ĝi estis ankaŭ sekura revo, mi ĉiam povis pensi pri ĝi sen la ĝeniga instigo fari ion por ĝi – ĉar ĉiukaze ĝi estis tro for, tro malreala.

Do li tuj diris, ke mi lasu ĉion kaj forvojaĝu al Sud-Ameriko. Mi pensis ke li ŝercas kaj tute ĝenite mi komencis listigi aferojn kiuj malebligas la vojaĝon. Li skuis la kapon, kaj anoncis kvazaŭ solene ke mi malpravas, mi mem estas la sola ”afero” kiu malebligas la vojaĝon. Mi jam fartis sufiĉe malbone, sed por fortigi mian malkomforton li aldonis, ke mi ĉiam revis pri grandegaj aferoj sed ĉiam ektimis kaj tuj konstruis la barilojn, eksplikante kial ili ne estas realigeblaj. Kaj li tuj poste – misuzante sian privilegan statuson de eksa koramiko – diris ke mi estas malkuraĝulo. En tiu momento mi preskaŭ verŝis mian kafon en lian vizaĝon, sed nur silentis. La decido jam naskiĝis en mia koro.

Kiam ni forlasis la kafejon post unu horo, mi certis ke mi vojaĝos al Sud-Ameriko dum la eŭropa printempo (kaj sud-amerika aŭtuno).