3/31/2011

Santos - inter infanoj

Hodiaŭ oni ŝtelis parton de mia koro, kiu restos poreterne en Brazilo. Mi vizitis dumtagan infan-prizorgejon, kie Zilda, emerita instruistino volontulante instruas esperanton al infanoj. Se mi bone komprenis, ĉi tie infanoj vizitas lernejon aŭ antaŭtagmeze, aŭ posttagmeze.Volontuloj organizas programojn al infanoj dumtage, por ke ili ne estu surstrate dum tiu parto de la tago kiam ili ne estas en la lernejo. La "prizorgejo" funkcias sur la supra etaĝo de la loka merkato.

Dudeko da infanoj (de 5 ĝis 13-14 jaraj) sidis en duoncirklo sur la planko, aŭskultante atente miajn rakontojn pri Hungario kaj mia vizito al Brazilo. Ili starigis multajn demandojn, al kiuj mi klopodis bone respondi. Estis ankaŭ kelkaj neatenditaj, ekzemple pri mia plej ŝatata futbalteamo. Mi tuj gajnis iliajn koretojn kiam mi respondis ke Santos :) Mi instruis al ili esperantajn kantojn kaj prezentis Kro, mian etan krokodilon, kiu tuj iĝis tre populara. Post miaj rakontoj la infanoj venis kisi kaj brakumi min, karesi mian longan hararon. Estis kortuŝa sento kiam 5-6 infanoj samtempe tenis miajn du manojn, mi estis englutanta kelkajn larmetojn. Ili poste unu post la alia aperis kun demandetoj. Unu demandis ĉu mi havas patron, alia ĉu mi havas patrinon. Mi unue ne komprenis la demandojn, sed subite la tuta mondo turniĝis sub mi kaj mi ekkomprenis kiom kiom for mi estas de iliaj mondetoj. Dum mi kalkulas milojn da steloj, ili sidas sub grandega ĉielo sen suno kaj sen luno.

Fotoj ĉi tie.

3/30/2011

Sao Vicente - Santos 3

Mi jam pensis inventi kelkajn sinonimojn por la adjektivo "nekredebla", ĉar ekde kiam mi estas en Brazilo malfacilas trovi pli taŭgan adjektivon por la plej multo de spertoj, kaj tamen, aspektas tre aĉe uzi ĉiam la saman vorton por ĉio.

Mi estas tre feliĉa. Hodiaŭ mi gvidis 1-horan (nu, iom pli longan) rekt-metodan lecionon por 30 komencantoj kaj interesiĝantoj en Santos. Mi tre ĝojis ĉar kelkaj venis pro nia antaŭa (surplaĝa) varbado, ekzemple la ĉiliano kiun mi trovis en la bazaro. Ĉiu tre ĝuis la lecionon, ili multe lernis, kaj pluraj serioze ekinteresiĝis pri Esperanto, do mi vere sentis min tre feliĉa kaj fiera. Post la lecionoj multaj venis por brakumi min, ili petis min subskribi siajn lernolibrojn kaj mi ricevis eĉ donacojn. Estis mirinda sperto.

Poste mi akompanis Simone (la patrino de mia gastiganta familio) al korusa sesio kiun ŝi gvidis. En 2006 mi kantis dum pluraj monatoj en brazila koruso en Budapeŝto, do mi tre scivolis. Mi devas diri ke korusa sesio estas tute malsimila ĉi tie ol en Hungario. Ĉi tie oni moviĝas kantante kaj kantas moviĝante, multe ridas kaj eĉ dancas dum la kantado. Hmmm, vere plaĉe por mi!! Oni rapide akceptis min, mi tuj adaptiĝis kaj kunkantis. Ĝojige la kantoj estis sufiĉe konataj (kaj multaj hispanlingvaj), do mi ĝuegis kanti La Bamba, La Cucaracha kaj Guantanamera en 4 voĉoj, dancante dume. (haha, tiuj kiuj ĉeestis JER antaŭ 3 semajnoj, povas imagi kiom ĝoja mi estis kantante Guantanamera :p) Mi eĉ lernis novan esperantan kanton, kaj instruis alian al ili. Dum la lasta kanto ĉiu brakumis kaj kisis kun ĉiu, estis vere korvarmige. Mi timas ke mi jam tro alkutimiĝis al la konstanta brakumado kaj mi vere havos malfacilaĵojn remalvarmiĝi en Eŭropo.

3/29/2011

nia simieto

Jen filmeto pri la simieto kiu loĝas en la ĝardeno de mia gastiganta familio:

http://www.youtube.com/watch?v=670rv-L9c9I

3/28/2011

Sao Vicente - Santos 2

Posttagmeze ni iris supren per teleferiko por rigardi la mirindan pejzaĝon de la urboj Santos kaj Sao Vicente. (Fotojn vi povas vidi ĉe mia fotaro). Poste ni ankoraŭ promenis en la arbareto serĉante serpentojn, sed bedaŭrinde ne trovis neniun. Vespere mi prelegis por pli ol 30 komencantoj pri Hungario kaj la hungara kulturo, la publiko estis ege interesata kaj afabla. Al mi tre plaĉas ke brazilanoj tiom interesiĝas pri eksterlandanoj kaj foraj kulturoj.

Sao Vicente - Santos

Mi alvenis al Sao Vicente, ĉemara urbo proksime al Sao Paulo, kie mi tuj iĝis tria filino de ĉarmega familio. Ni kun kelkaj lokaj esperantistoj tuj iris al la marbordo por baniĝi, kion mi tre ĝuis, la akvo estis varma kaj estis grandaj ondoj. (Jes, mi ĉiam diras maro, kvankam estas oceano, sed por ni kompatindaj hungaroj ĉiu akvo pli granda ol nia lago Balaton estas jam maro). Poste ni manĝis tre bongustan tagmanĝon, eĉ donis pecon de banano al simieto kiu loĝas sur la arboj en la ĝardeno de mia gastigfamilio.

Posttagmeze ni iris al la marbordo por disdoni varbilojn pri Esperanto al la promenantoj. Ni laboris en grupetoj. Ĉe nia grupeto estis ĉiam mi, kiu alparolis la homojn en Esperanto, parolante pri mi kaj mia vizito. Poste Felipe aŭ Diego tradukis ĉion en la portugalan kaj informis ilin iom pri Esperanto. Ni estis ege sukcesaj, la homoj estis tre interesiĝantaj. Poste ni iris al granda bazaro manĝeti kaj ĉirkaŭrigardi. Tie mi parolis kun ĉiliano kaj argentino (kompreneble pri Esperanto), do mi tuj povis provi miajn voseadon kaj argentinaĵojn en parola lingvo. Ili funkcias :)

Fotoj

Jen kelkaj fotoj pri Sao Paulo kaj kelkaj pri Santos. Mi ankoraŭ ne sukcesis atingi ke Flickr obeu min kaj faru albumojn kiel mi imagas, do bonvolu rigardi la set-ojn, ĉar ili estas pli-malpli aranĝitajn. Se mi havos pli da tempo, mi provos aranĝi ĉion pli bele kaj travideble.

Bonvolu rigardi la fotojn sciante ke mi devis venki grandegan, longdaŭran malemon foti. Dum la lastaj jaroj mi eklernis rigardi fotojn per la okuloj de profesia fotisto, kaj lernis multe da teorio, do estas tre malfacile venki la senton produkti ion amatoran/mezkvalitan. Mia fantazio kaj cerbo imagas multe pli bonajn fotojn, kiujn la manoj ne povas fari, do mi ofte frustriĝas pro tio.

3/26/2011

São Paulo - Mortlace sed tre ĝoje

La plej bona sento estas esti mortlaca sciante ke vi faris utilan laboron. En la sidejo de la Esperanto-Asocio de São Paulo mi donis tri sinsekvajn prelegojn pri Hungario kaj la hungara kulturo, kiu signifas ke mi parolis dum pli ol sep horoj hodiaŭ. Venis amasego da interesiĝantoj, la unuajn du prelegojn partoprenis po 10-20 komencintoj, la trian partoprenis pli ol 40 personoj. Kia sukceso. Ili tre ĝuis ekscii pri la strangaĵoj de nia fora landeto, ĉefe pri niaj surprizigaj manĝaĵoj. Post la prelego ĉiu volis fotiĝi kun mi, mi sentis min kvazaŭ mi estus statuo de Nicole Kidman en vaksa muzeo. La sekvan fojon mi certe petos la publikon fotiĝi antaŭ la prelego, kiam mi ankoraŭ surhavas iom da vangoruĝigilo, kaj miaj lipoj ne estas mortsekaj pro plurhora senĉesa parolado. (jes, mi estas virino kiu atentas pri etaĵoj).

Mian koron ege varmigis la bonkora bonvenigado de tiom da personoj, ilia vera interesiĝo pri mia lando kaj iliaj afablaj vortoj. Kvankam fizike mi tre laciĝis, mi sentas min tre freŝa anime kaj volas plenenergie daŭrigi mian viziton. La laboro komenciĝis, ekde morgau mi vizitos diversajn urbojn por doni kursojn kaj prelegojn. Sekva libera tago estos la 10-an de aprilo.


São Paulo - tria tago

Mi tre ĝojas esti ĉe Aparecida, ĉar ŝi montras al mi kia la ĉiutaga vivo estas. Mi multe pli ŝatas tion ol vizitadi muzeojn kaj foti la belajn konstruaĵojn kiuj ĉiukaze aperas sur poŝtkartoj fotitaj de veraj profesiuloj, aŭ venas al vi direkte se vi entajpas la nomon de la urbo en Guglo.

Hodiaŭ ni vizitis la kuraciston de Aparecida, kiu estis nekredeble amikema kaj longe babilis pri mia vizito. Mi nun ne paraleligos tion kun la situacio en Hungario… Poste ni iris en la urbocentron per metroo kaj vizitis la grandan straton ”la 25-a de marto” (fakte tio okazis la 25-an de marto), grandan merkaton, poste la malnovan kvartalon kaj la japanan kvartalon. Estis amasego da homoj ĉie. La merkato estis ege interesa, estis tiom da koloroj, odoroj, sonoj, gustoj ke mi sentis min kvazaŭ mi estus en filmo. Ĉe iu vendejeto oni gustumigis al mi dek diversajn fruktojn, estis tre amuze.

3/24/2011

São Paulo - dua tago

Matene ni iris jogumi kun Aparecida. Mi iom timis antaŭe, ĉar neniam provis jogon. Mi iam aŭskultis KD-on de mia iama studenthejma samĉambranino, sur kiu tre frustra kaj frustrita virina voĉo donis ordonojn kiel ”kuŝante sur via ventro per via dekstra mano tuŝu vian maldekstran maleolon, per via maldekstra mano tuŝu vian dekstran maleolon, kaj per via maldekstra eta piedfingro gratu vian nazon”. Do bone, mi pensis ke se mi misfaras ion komplikan, mi povos poste diri ke mi ne komprenis la instrukciojn en la portugala. Sed la leciono mem estis ege agrabla kaj freŝiga, la instruisto eĉ kantis al ni belan brazilan kanton dum la lastaj kelkaj minutoj de ripozo. Kaj mi havis eblecon provi kiom mi eventuale komprenas la portugalan. (krom kelkaj movoj mi povis sekvi ĉion, do, mi tre surpriziĝis).

Dume mi ekhavis ideon kiel kombini jogo-lecionon kun niveligaj testoj. Oni povas elekti lingvon en kiu sekvi la lecionon, kaj la instrukcioj venas en pli kaj pli malfacila lingvaĵo. Oni devas sekvi la instrukciojn, do laŭ la reagoj oni povas tuj difini la KER-nivelon de la jogumantoj. (Pardonu pro la fakaĵoj, la antaŭan duonjaron mi pasigis per la statistika analizado de niveligaj testoj… do mia cerbo ankoraŭ ne ripozas tiusence).

Antaŭ la leciono ni pasigis 90 minutojn en la gimnastikejo, kie Aparecida prezentis min al ĉiu, do mi duoble laboris, ĉar ĉiun duan minuton iu alvenis al mi por demandadi pri Hungario, pri Esperanto, pri mi, kaj mi biciklante/kurante/suprenmarŝante/muskulumante devis eĉ paroli, en la portugala. Mi pensas ke morgaŭ la plej fortan muskuldoloron mi havos en mia cerbo. Sed ni estis ege sukcesaj varbantoj, multaj ekinteresiĝis pri Esperanto, Aparecida estas nekredebla varbanto!

Min surprizis ankaŭ la fervora kisetemo de brazilanoj. Ĉiu ĉiun brakumas kaj kisetas, eĉ se estas la unua renkontiĝo, kaj verŝajne la lasta. Do, mi ricevis brakumojn kaj kisetojn de la tuta gimnastikejo, kelkaj eĉ venis, brakumis kaj kisetis min, diris du frazojn, kaj tuj brakumis kaj kisetis min por adiaŭi.

São Paulo - unuaj impresoj ankorau

Aparecida estas vera anĝelo, ŝi zorgas pri mi kvazau mi estus ŝia propra filino. Hierau ni iris al ĉiovendejo, kie ŝi prezentis al mi aron da nekonataj fruktoj kaj legomoj, estis ege interese. Poste ni trinkis akvon de kokoso en kokosejo. Haha, en Hungario ni havas krespejojn, en Nederlando estas frititajterpomejoj, en Brazilo estas kokosejoj, kie oni vendas akvon de kokoso kaj dolĉaĵojn. Mi eksciis ke kiam la kokoso estas ankorau verda, ĝi enhavas akvon, kiu vere gustas kiel akvo kun iom da gusto de tre leĝere dolĉa kokoso.

Estis kelkaj aliaj interesaĵoj, ekzempe ĉi tie oni vendas hundidojn en granda aĉetumejo (kiel ĉe ni oni vendas hamstrojn), kaj estas aparta "vendejeto" funkcianta semajnfine, kien oni povas porti katojn kaj hundojn kiuj ne havas prizorgantojn kaj oni povas libere preni ilin. Tre bona ideo! Vespere ni vizitis ankau la pulmon de São Paulo, kiu estas grandega arbaro meze de la urbo servante por purigi la aeron de la urbo.

3/23/2011

São Paulo - alveno

Post iom da aventuroj mi alvenis, jeeeeeee! Mia flugo el Budapesxto malfruis, do en Zuriko oni atendis min kaj portis min per auto al la aviadilo, kie jam cxiu estis sur sia sidloko, kaj kiam mi alvenis, ni tuj ekis. La flugo estis suficxe bona, mi eltrovis teknikon kiel dormi komforte malgrau dika apudsidanto, kies brako, kruro, io cxiam estis duone sur mia sidloko. Mi pensas ke mi ricxigxos vendante la ideon, kvankam, mi dubas cxu gxi funkcios kun adultoj de normala grandeco.

Do, jen Brazilo, São Paulo, kie min atendis korvarmige esperantistaj geamikoj. Dankon al ili! La unuaj impresoj: SP estas granda, ecx grandega, ecx nekredeble grandega, gxi havas duoble pli da logxantoj ol mia lando! La aero estas ege humida, kaj estas vere varme. Mi konatigxis kun novaj koloroj, mi neniam vidis tiom diversajn formojn de verda, kaj cxie estas amasoj da plantoj, arboj, herbego. Ankaux la domoj estas tre vivkoloraj, do mi nun konsciigxis pri tio ke en Europo (almenau en mia parto de Europo) ni logxas nur en grizaj, malpurblankaj kaj malpurflavaj domoj. Kaj multege da homoj kuras surstrate, nekredeble. Kaj oni biciklas kontrau la trafiko, apud la vojo, ecx apud la sxoseo. Mi jam sxategas Brazilon!!!

3/22/2011

la aventuro komenciĝis!

Jeeeeeeeeeeeeeee, mi survojas... fakte, survojus, se la aviadilo ne alvenus kun malfruo al Budapeŝto.

3/21/2011

unu tago

Restas unu tago. Mi jam de pluraj tagoj ne povas dormi, nek manĝi. Dum la lastaj kvin tagoj mi perdis 3 kilogramojn. Mi jam estas tro senpacienca por agi sence. Mi sentas min jam duonsurvoje, kvazaŭ mi jam sidus en la trajno, kaj atendus ke ĝi ekveturu. Uh, mi estas nervoza. Tre nervoza.

3/17/2011

pliaj pensoj pri pakado kaj literaturo

Mi lastminute ŝanĝis miajn flugbiletojn por ke mi povu ĝui pli longe la faman Libro-foiron en Bonaero, kaj povu ĉasi miajn plej ŝatatajn verkistojn. Mi verŝajne forĵetos ĉiujn miajn vestaĵojn en Bonaero aŭ aĉetos duan (kaj eble trian) kofron. Ĉeesti la Libro-foiron de Bonaero sen aĉeti librojn estus kiel stari antaŭ la Machu Pichu kun fermitaj okuloj, havi sidlokon por la koncerto de Shakira aŭ mendi tomat-salaton en argentina steakejo.

3/16/2011

Kiel oni paku - utilaj konsiloj al vojaĝantoj

Kiel oni paku por kvar monatoj (la kofro povas pezi 23 kilogramojn)

1) Kreu tri apartajn listojn kun la sekvaj nomoj: "Kunportendaĵoj", "Kunportindaĵoj", kaj "Kunporteblaĵoj".
2) Aldonu al ĉiu listo ĉion kio venas al via kapo.
3) Forĵetu tuj la liston "Kunporteblaĵoj".
4) Ripozu dum 5 minutoj (dumtempe trinku trankviligan teon, akvumu viajn plantojn aŭ rigardu rapide vian Vizaĝlibran paĝon)
5) Se vi sentas vin tutfreŝa, daŭrigu la pakadon per la dispecigado, bruligado kaj forĵetado de la listo "Kunportindaĵoj"
6) La sekva paŝo estas bone observi la liston "Kunportendaĵoj".
7) Forstreku el la listo "Kunportendaĵoj" ĉiujn erojn, kiuj estas aĉeteblaj ankaŭ en la cellando(j).
8) Vi devas atente traselekti la restantajn erojn: forstreku ĉiun duan eron de la listo.
9) Duonigu ĉiun restantan eron per tranĉilo, tondilo aŭ segilo.
10) Provu enmeti la restantajn aĵojn en vian kofron.
11) Por helpi eniri ĉion en la kofron kaj poste fermi ĝin, sidu dum 10 minutoj sur la enkofraĵoj.
12) Provu fermi la kofron.
13) Provu malsuprenpuŝi la enkofraĵojn per viaj piedoj kaj manoj.
14) Provu malfermi la kofron.
15) Provu ripari la ĵus fuŝitan zipon de kofro.
16) Prenu dikan glubandon por iel kunglui la ĵus fuŝitan kofron.
17) Se vi sukcesis kunglui la kofron, NE rememoru ke vi forgesis la ŝlosilon de la seruro de la kofro en ĝi.
18) NE! NE malfermu la kofron!
19) Help' Help' Help'
20) Reiru la punkto 10


.

3/15/2011

unu semajno ankoraŭ

Mi havas nur unu semajneton antaŭ ol ekvojaĝi, kiu ege timigas min. Lastan vendredon mi finis miajn kvin kursojn, kaj dum la semajnfino mi organizis 2-tagan renkontiĝon por esperantistaj junuloj (vizitu la hejmpaĝon de Hungara Esperanto-Junularo en kiu mi aktivas). Mi sentas min elĉerpita, dum la aranĝo estis kelkaj solvendaj problemoj, kiuj unuflanke konsumis multe da energio kaj vivĝojo, aliflanke donis okazon por ke mi denove sentu la subtenon kaj helpemon de multaj amikoj. Dankon pro tio.

Kaj nun, mi havos kelkajn tagojn por prepariĝi al la vojaĝo. Restis tiom da farendaĵoj, mi apenaŭ povas decidi per kiu komenci...

3/08/2011

prepariĝo

Restas malpli ol du semajnoj, tempo flugas nekredeble rapide. Ju pli proksima mia forveturtago, despli longa mia listo de farendaĵoj estas... devus esti inverse, ĉu ne? Kiam mi forstrekas unu aferon, aldoniĝas tri novaj. Mi jam komencis fari du listojn, unu por la kunportendaĵoj, kaj unu por la kunportindaĵoj.

Kvankam mi vojaĝos al la plej fora loko de la terglobo, kiun mi neniam en la vivo vizitis, mi iel jam sentas kvazaŭ mi irus hejmen. Estas nekredeble kiom da homoj helpas al mi, per konsiloj, ideoj, kuraĝigo, anonimaj mondonacoj, gastigado, organizado de kursoj/prelegoj/vizitoj por mi. Mi vere estas kortuŝita. Ĉiun tagon venas ĝojiga novaĵo; jen eblos gvidi kurson tie, prelegi pri diversaj temoj aliloke, jam organizita intervjuo kun ĵurnalistoj en tria loko.

Kaj min inundas aroj da retmesaĝoj! Kia plezuro! Verŝajne ĉiu volas ekkoni tiun frenezulinon el tiu stranga lando, kiu dormas kun libro de Cortázar sub la kuseno. Mi estas pli kaj pli feliĉa. Mi volas gvidi kiel eble plej multe da kursoj, renkontante kaj ekkonante kiel eble plej multe da homoj. La plej ĝoja mi estus se mi eĉ unu liberan (sen-instruan) tagon ne havus :) Dankegon al ĉiuj pro la subteno kaj helpo.

3/03/2011

kialoj

Mi publikigis mian itineron, por ke vi povu pli bone sekvi min. Sed kion mi faros dum kvar monatoj en tiuj lokoj?

La celo de mia vojaĝo ne estas simpla turismumado, mi instruos Esperanton, gvidos paroligajn kursojn por progresantoj, kaj prelegos pri diversaj temoj en Esperanto (aŭ eventuale en la hispana). Mi ŝatus fari kiel eble plej multon dum mia ĉeesto. Mi vere volas ke lokuloj utiligu min.

Mia alia celo estas volontuli dum unu monato en Bona Espero. Bona Espero estas bieno-lernejo en Brazilo, kie oni edukas kaj prizorgas infanojn kiuj venas el tre modestaj vivkondiĉoj. Ĝin estras Guiseppe kaj Ursula, esperantista paro el Italio kaj Germanio. Mi jam de longa tempo scias pri tiu eta komunumo, kaj ĉiam pensis ke ĝi estas vera mirindaĵo. Kiam mi unue ekhavis la ideon viziti Sud-Amerikon, mi pensadis pri viziti ankaŭ ilin. Poste mi ricevis libron, kiu prezentas vere detale la lernejon. La celo de la donacinto estis ke mi bone pripensu mian decidon. Sed leginte, kaj fakte jam legante la libron mi komencis vere forte senti ke mi volas tion vidi per miaj okuloj, senti per mia koro kaj helpi ilin per miaj manoj, piedoj, kapo, buŝo, voĉo. Ĉiel kiel mi povas.

Se restos tempo, mi volonte turismumos. Mi ne estas tro ekskursema, do eble turismumi ne estas la ĝusta esprimo. Mi ŝatus ekkoni la homojn, tradiciojn, ĉiutagan vivon, manĝaĵojn (!!!) en la vizitotaj landoj. Mi tre ŝatus viziti merkaton! Vi ne kredos al mi, sed por mi la plej interesa vidindaĵo en nekonata lando/loko estas la merkato. Krom gustumi lokajn specialaĵojn, min ege interesas la ingrediencoj, kiuj aĉeteblas en superbazaro. Mi povas pasigi 2 horojn en superbazaro en nekonata lando simple rigardante la varojn tie (malgraŭ tio, ke mi ne estas tro aĉetumema kutime).

Krome, mi volas paroli multe multe multe kun lokuloj, pri ĈIO! Fakte, se estos eblo, mi uzos ankaŭ la hispanan (mi laŭdokumente estas instruistino pri la hispana kaj angla), mi tre interesiĝas pri latin-amerikaj dialektoj. Ĉefe pri la rioplatensa, mi jam akiris libreton pri argentinaj slangaĵoj kaj diligente lernas! Fakte, mi jam tute komforte voseas, kaj ne nur retbabilante kun argentinanoj. Ĉu la unua signo de perdiĝo?