3/31/2011

Santos - inter infanoj

Hodiaŭ oni ŝtelis parton de mia koro, kiu restos poreterne en Brazilo. Mi vizitis dumtagan infan-prizorgejon, kie Zilda, emerita instruistino volontulante instruas esperanton al infanoj. Se mi bone komprenis, ĉi tie infanoj vizitas lernejon aŭ antaŭtagmeze, aŭ posttagmeze.Volontuloj organizas programojn al infanoj dumtage, por ke ili ne estu surstrate dum tiu parto de la tago kiam ili ne estas en la lernejo. La "prizorgejo" funkcias sur la supra etaĝo de la loka merkato.

Dudeko da infanoj (de 5 ĝis 13-14 jaraj) sidis en duoncirklo sur la planko, aŭskultante atente miajn rakontojn pri Hungario kaj mia vizito al Brazilo. Ili starigis multajn demandojn, al kiuj mi klopodis bone respondi. Estis ankaŭ kelkaj neatenditaj, ekzemple pri mia plej ŝatata futbalteamo. Mi tuj gajnis iliajn koretojn kiam mi respondis ke Santos :) Mi instruis al ili esperantajn kantojn kaj prezentis Kro, mian etan krokodilon, kiu tuj iĝis tre populara. Post miaj rakontoj la infanoj venis kisi kaj brakumi min, karesi mian longan hararon. Estis kortuŝa sento kiam 5-6 infanoj samtempe tenis miajn du manojn, mi estis englutanta kelkajn larmetojn. Ili poste unu post la alia aperis kun demandetoj. Unu demandis ĉu mi havas patron, alia ĉu mi havas patrinon. Mi unue ne komprenis la demandojn, sed subite la tuta mondo turniĝis sub mi kaj mi ekkomprenis kiom kiom for mi estas de iliaj mondetoj. Dum mi kalkulas milojn da steloj, ili sidas sub grandega ĉielo sen suno kaj sen luno.

Fotoj ĉi tie.

2 comments:

  1. Kara,
    Estas kortusxe legi cxiujn el viaj travivajxoj, ni dankas vi pro la mirindaj raportoj, kiujn ni legas cxiutage kun granda plezuro, vi helpas nin mense akompani vin, kiom da mirindaj spertoj vi travivas, vi revenos tute alia kun granda ricxeco en via koro. Fartu bone!
    Kisojn de Arlette kaj Edmond PLUTNIAK

    ReplyDelete
  2. Pitagorajn Salutojn Petra!
    Kiel mi jam diris antaŭe, vi jam komencas koni la senton "saŭdado". Se vi ne scias ĉu vi ekploretos aŭ ekridetos, estas ĉar ĝi jam estas en vi...
    Profitu ĝin, la saŭdado ĉiam revelacias al ni tion kion estis, estas kaj estos bone por nia vivo.
    Kison kaj brakumon al vi! Amike, Raŝi.
    PS La teamo SANTOS estas vere bona elekto por via koro! :-)

    ReplyDelete