5/31/2011

reen al Brazilo


Mi survojas al Brazilo. (Fakte mi estas sidanta en aviadilo, ie inter Sao Paulo kaj Brasilia.) Mi devis ŝanĝi la aviadilon en Sao Paulo, kaj mi subite trovis min en konata loko, ja mi komence alvenis ĝuste tien. Kiom strange, ke sufiĉas esti nur unufoje en iu loko por ke oni sentu sin kvazaŭ hejme.

Mi ne havis eblecon pesi mian kofregon antaŭ ol alveni al la flughaveno, do nur tie evidentiĝis ke mi havas 30 kilogramojn anstataŭ 23. Mi rapide komencis elpaki kelkajn librojn por meti en mian mansakon. Kiam la dungito vidis ke mi havas tutan kolekton de la plej valoraj argentinaj verkoj, li tuj diris ke mi remetu ĉion kaj ne gravas tiuj plusaj 7 kilogramoj. (Haaa, la forto de la literaturo… kaj la verdaj okuloj.) Cetere, la kofro transiris fulmrapidan dieton kaj dumvoje perdis 3 kilogramojn ĉar ĉe la pesado en Sao Paulo ĝi estis nur 27 kilogramojn peza.

senkiale


Mi ne skribis dum iom da tempo, ĉar mi bezonis tempon por mi mem, pripensi aferojn. Ankaŭ replanado montriĝis necesa, replanado de mia vojaĝo kaj replanado de mia vivo.

Dum mia restado en Bonaero mi provis helpi la lokan movadon, instruante, prelegante, organizante kurson por instruemuloj kaj renkontiĝon por kunigi la junulojn.

vetere


 La beleco de la aŭtuna Bonaero iom helpis akcepti la tristan fakton ke ĉi-jare mi havas senprintempan jaron. Mi ne pensis antaŭe ke mia korpo estas tiom sentema pri la sezonoj.
En marto mi alvenis el la 12 C grada hungara fruprintempo al la 29 C grada brazila fruaŭtuno (por mi somero). Poste mi denove trovis min en 12 C grada sudĉilia, pluva aŭtuno, do alveninte al Bonaero mi ĝojis pro la agrabla (por mi) frusomera vetero, muuulte da suno, neniu pluvo kaj agrabla 20 C.

Mia korpo tiom sopiris someron ke dum la unuaj semajnoj mi vere vestiĝis kvazaŭ estus somero. Pro tio mi kelkfoje sentis min strange, ĉar la virinoj surstrate surhavis jaketon kaj longan pantalonon, kaj mi mallongan jupon kun sandaloj kaj senmanika bluzo.

Sed la plej stranga afero estas la manko de lumo. Mi atendas pli longajn tagojn, pli da lumo, sed okazas la kontraŭo, matene je la 8a ankoraŭ malhelas kaj je la 6a vespere jam malhelas.

5/16/2011

Bonaero daure

Dum la lastaj du semajnoj mi klopodis aldoni iom da ritmo al mia vivo, kio jam tre mankas al mi. Nu, kelkaj demandis al mi ĉu mi jam havas hejmsopiron (vojaĝante de jam preskaŭ du monatoj.) La respondo estas malfacila, ja kelkaj aferoj tre mankas al mi, kelkaj tute ne. Mankas al mi mia familio kaj geamikoj (ja skajpe ĉiu preskaŭ ĉiam atingeblas), mia loĝejo, mia kuirejo, miaj bicikloj. Mi pli kaj pli ofte pensas pri Budapeŝto, kiu estas mirinde bela printempe, kiam la urbon invadas biciklantaj junuloj, la Margereta Insulo pleniĝas je  kurantoj kaj amantoj, subĉielaj trinkejoj ekestas en parkoj, ĝardenoj kaj kortoj.

Sed plej mankis al mi iusenca ritmo, ĉiutaga rutino, do ĉi tie, en Bonaero mi komencis kuri ĉiu matene, labori iom dumtage kaj klopodas fari ion ĉiu vespere. Mi estis jam en kinejo, en teatro, en ekspozicio, partoprenis kelkajn kulturajn programojn, kaj renkontis kelkajn lokajn junulojn por iom amuziĝi vespere-nokte. Mi eĉ ricevis jam biciklon prunte, do la tutan pasintan sabaton mi pasigis surbicikle.

Krome, mi gvidis kelkajn lecionojn por komencanta grupo en la sidejo de la loka esperanta asocio kaj prelegis publike dum grava kultúra aranĝo. Ĉi-jare Bonaero estas la monda ĉefurbo de libroj, kaj okaze de tio, fama artistino konstruis la Turon de Babel el 30.000 fremdlingvaj libroj kiuj estis donacitaj de la loĝantoj en centra placo. Apud la turo mi ricevis unu horon por prelegi pri Esperanto.


5/10/2011

Veturado en Bonaero

Mia originala ideo estis biciklante ekkoni la urbon. Mi naive pensis ke estos tre facile ekhavi biciklon, kaj jam ekde miaj unuaj horoj ĉi tie mi daŭre torturadis ĉiun ĉirkaŭ mi - vane. Unue mi volis iun, kiu taŭgas por enjupa pedalado (mi fakte kunhavas preskaŭ nur jupojn), prefere malnova, se eble nigra, kun sonorileto. Haha, jes, mi scias, se temas pri bicikloj mi estas eĉ pli elektema ol kun viroj. Poste, mi pretis pli kaj pli malaltigi la bezonnivelon, fine jam taŭgus io kun du radoj kaj selo. Do, ni vidos.

Ĝis la ĝojiga momento finfine havi biciklon subpuge, mi uzas la publikan transportsistemon, kiu ŝajnas esti sufiĉe bona, kvankam iom ĥaosa. La prezo de la biletoj estas n-e-k-r-e-d-e-b-l-e malmultekosta, bileto kostas ekzakte la dekonon, jes dekonon de tiu en Budapeŝto. La unuan fojon kiam mi vidis la prezon mi tuj pensis ke mi fuŝe transkalkulas la prezojn. La metroo estas tre facile uzebla kaj tre komforta. Male, la busoj estas terure ĥaosaj.

La diversajn liniojn funkciigas diversaj kompanioj (kia surprizo por hungarino, en kies lando estas nur unu ŝtata kompanio por enurba publika transporto, interurbaj buslinioj, trajnoj, ktp.). La orientiĝadon malhelpas ke ne estas unu komuna bushaltejo surstrate, sed ĉiu buso haltas en aparta loko, kiun indikas etaj surlamppostaj signoj (kiujn vi aŭ rimarkas, aŭ ne).  Horaro ne ekzistas, la busoj venas (aŭ ne venas) laŭplaĉe, ofte dum 30 minutoj neniu kaj poste samtempe tri. La bileton vi devas aĉeti ĉe la ŝoforo, la prezo dependas de la humoro de la ŝoforo, via sekso, via rideto, kaj la longeco de via jupo.  La ŝoforo diras la prezon kaj vi devas ĵeti la monerojn en aparaton, kiu daŭras ege longe se estas pluraj vojaĝantoj.

Hodiaŭ estis la unua fojo kiam mi volis iri sola al iu certa loko (en la alia parto de la urbo), kiu estis sufiĉe da defio por mi, kiu eĉ en sia propra ĉambro kapablas perdiĝi. Kelkaj el vi spertis tiujn mirindajn kapablojn miajn dum JER en marto, kiam mi gvidis la arbaran ekskurson - hm almenaŭ estis iom da aventuro. Bonvolu ne lasi min gvidi la arbaran homlupan ekskurson dum IJS, eĉ se mi insistas ke mi scias la vojon.

Mi ekiris en la urbocentron kun mapo, kaj precizaj direktindikoj (kiujn mi trovis rete). Haha, mi kapablis fari la 30 minutan vojaĝon ene de 2 horoj. :) Sed mi multe ekskursis almenaŭ.

Pri Bonaero ĝenerale - dua provo

Uh, mi iom perdiĝis dum la lastaj tagoj, ne fizike sed anime. Mi estas ravita de Bonaero, ĝi estas perfekta miksaĵo de eŭropa kulturo kaj latina temperaturo. De la unua momento mi ie profunde sentas ke mi apartenas al tiu ĉi loko.

Mi ne skribis ĝis nun - ĉar mi ne sciis kion skribi. Mi simple ne povas trovi vortojn por esprimi kion mi havas ene. Frazoj kiel "la parkoj estas belaj, la etoso estas ĉarma, la nokta vivo estas raviga" diras absolute nenion, do mi prefere ŝparus ilin. Cetere, mi ne volas skribi kliŝojn kiel "mi ŝatas kiu mi iĝas en la urbo" ĉar tio sonus tro ridiga.

Al mi tre plaĉas ke la urbo estas plenplena je kulturo: ĉiu dua vendejo estas librovendejo, estas amaso da kinejoj kaj teatroj en la centro, en restoracioj pladoj estas nomataj laŭ verkistoj.

5/06/2011

Nova misio

Mi pli kaj pli sentas kiom terure europcentra estas la kulturo en kiu ni edukigxas. Se mi finfine decidos vivi en Europo, mi havos novan mision por pligrandigi la perspektivon de miaj samkontinentanoj.