3/26/2011

São Paulo - Mortlace sed tre ĝoje

La plej bona sento estas esti mortlaca sciante ke vi faris utilan laboron. En la sidejo de la Esperanto-Asocio de São Paulo mi donis tri sinsekvajn prelegojn pri Hungario kaj la hungara kulturo, kiu signifas ke mi parolis dum pli ol sep horoj hodiaŭ. Venis amasego da interesiĝantoj, la unuajn du prelegojn partoprenis po 10-20 komencintoj, la trian partoprenis pli ol 40 personoj. Kia sukceso. Ili tre ĝuis ekscii pri la strangaĵoj de nia fora landeto, ĉefe pri niaj surprizigaj manĝaĵoj. Post la prelego ĉiu volis fotiĝi kun mi, mi sentis min kvazaŭ mi estus statuo de Nicole Kidman en vaksa muzeo. La sekvan fojon mi certe petos la publikon fotiĝi antaŭ la prelego, kiam mi ankoraŭ surhavas iom da vangoruĝigilo, kaj miaj lipoj ne estas mortsekaj pro plurhora senĉesa parolado. (jes, mi estas virino kiu atentas pri etaĵoj).

Mian koron ege varmigis la bonkora bonvenigado de tiom da personoj, ilia vera interesiĝo pri mia lando kaj iliaj afablaj vortoj. Kvankam fizike mi tre laciĝis, mi sentas min tre freŝa anime kaj volas plenenergie daŭrigi mian viziton. La laboro komenciĝis, ekde morgau mi vizitos diversajn urbojn por doni kursojn kaj prelegojn. Sekva libera tago estos la 10-an de aprilo.


3 comments:

  1. Saluton kara Petra! Mi nomigxas Eder Benedetti kaj mi cxeestis hodiaux en vian mirandan kaj tre interesan prelegon en EASP!

    Gratulon! Estis al mi mirinda vespero, danke al vi. Mi lernis tre multe pri via miranda lando Hungario!

    Fartu vin tre bone! Ripozu, cxar vian vojagxon nur komencis!

    Gxis baldaux!

    Amike: Eder Benedetti

    ReplyDelete
  2. Pitagorajn Salutojn Petra!
    La tago estis dinamika, ĉu ne? Vi multe laboris kaj ege kontribuis al la bona estoso ĉe nia asocio en San Paŭlo. Sincerajn Dankojn!
    Amike, Raŝi.
    PS Mi esperas ke vi havu memorindan ripozon. La anĝeloj estu kun vi! :-)

    ReplyDelete
  3. Hahaha, tre bona kaj distriga raporteto, cxefe koncerne al la virinaj "etajxoj", kiuj cxiam frenezigas nin, kompatindaj viroj :P

    Krome, tio fakte elmontras, ke virinoj estas virinoj cxie ajn, kaj en Hungario kaj en nia lando!

    Cetere, la prelego estis vere tre ricxenhava kaj agrabla, gratulon! Multe perdis tiu, kiu ne vizitis la sidejon de la asocio, kies etoso memorigis min pri bonegaj tempoj, kiam mi ekpartoprenis Esperantion (1997, averagxe...)

    Sendu miajn verdstelajn salutojn ankaux al Kro, cxu?

    ReplyDelete