4/20/2011

Aventuroj sur la insulo Chiloe

Mi pasigis tre agrablan tagon sur la insulo Chiloe. La gastejeto estis komforta, krom ke mi havis kelkajn problemojn kun la seruroj kaj ŝlosiloj. Mi certe malsatmortus se mi estus ŝtelisto, mi eĉ per ŝlosilo ne povas kelkfoje malfermi pordojn… kaj tio okazis ankaŭ en la gastejo. Vespere kiam mi revenis de promenado, mi ne povis malfermi mian pordon, sed bonŝance la gastejisto estis subkubute kaj tuj venis helpi min. Evidentiĝis ke se mi turnas la ŝlosilon dufoje, la seruro blokiĝas, kaj vera vira forto necesatas por malfermi ĝin. Do bone. Nokte, kiam mi iris brosi la dentojn enlitiĝonte, mi ankoraŭ memoris turni la ŝlosilon nur unufoje, do ne estintus problemo, se mi povintus memori ankaŭ la direkton ĉu dekstren aŭ maldekstren turni por malfermi.

Revinte el la banĉambro en mallonga T-ĉemizo kaj kalsoneto mi konstatis ke mi havas neniun ideon en kiun direkton turni la ŝlosilon, do mi lotumis ĉu dekstren aŭ maldekstren provi, mi estis esperplena havi 50% ŝancon. Sed kompreneble mi elektis malĝustan direkton kaj blokis la seruron. Mi iom poste provadis konvinki la seruron lasi min eniri, kompreneble sensukcese. Por venki mian komenciĝantan senton de paniko, mi ŝerce diris kelkfoje „malfermiĝu sezamo” en la hungara duonlaŭte, kion verŝajne aŭdis la gastejisto en la apuda ĉambro, ekridis kaj venis savi min. Kompreneble por la nokto mi jam ne kuraĝis ŝlosi la pordon, do mi dormis kun mia pasporto kaj bankkartoj sub la kuseno, brakumante mian komputilon.

Poste mi promenis kaj volis foti la famajn domojn de Chiloe, kiuj konstruiĝis duone sur akvo, kaj staras sur lignaj kruroj en la akvo. Bedaŭrinde la esenco videblis nur de la akvo, kaj mi neniel povis foti ilin, sed mi almenaŭ promenis en la haveno kaj vidis multajn gajajn multkolorajn ŝipetojn. Mi decidis eluzi la tempon kiun mi havis por ekskursi al apuda urbeto per buseto, estis tre agrable. 

Vespere mi prelegis en kultura centro pri Esperanto – en la hispana. Estis la unua fojo kiam mi devis paroli publike la hispanan, do mi ne vere estis trankvila antaŭe, sed mi bone elturniĝis kaj estis granda sukceso.


No comments:

Post a Comment