4/06/2011

Bauru

En Bauru mi gastis ĉe familio, kie estis multaj infanoj. Mi tre ĝojis esti kun infanoj, kun kiuj mi multe babilis.

Mi jam rimarkis ke plenkreskuloj ĉiam starigas la samajn demandojn. La infanoj demandas tute neatenditajn demandojn, kion mi tre ĝuas. La sola demando, kiun ĝis nun preskaŭ ĉiu starigis estas verŝajne la plej grava demando en Brazilo: kiun piedpilkteamon mi ŝatas? Mi ankoraŭ ne sukcesis trovi pli diplomatecan respondon ol ”Futbalon mi preferas ludi ol rigardi” (kio fakte eĉ veras).

La plurhora babilado kun la infanoj en la portugala egalis fakte al 3 semajna lingvolerneja kurso. Mia cerbo jam tiom alkutimiĝis al la portugala, ke mi kelkfoje havas malfacilaĵojn dum la prelegoj ĉar mia cerbo transiras al la portugala kaj volas daŭrigi la paroladon en la hispana. (Fakte ekde kiam mi estas en Brazilo mi jam havis okazon uzi ĉiun lingvon kiun mi regas krom la nederlanda kaj la latina.)

En universitato de Bauru mi prelegis dum du horoj al lokaj esperantistoj ĉefe pri Hungario kaj nia kulturo. Mi ankorau ne sukcesis adaptiĝi al la brazilo tempozono, mi ĉiam estas preskau duonhoron pli frue, do en la Petra tempozono prelego je la 14.00 komenciĝas je la 14.00, lau la brazila tempozono neniel antau la 14.30. (Mi antauvidis tiun problemon fakte, kaj intence lasis mian brakhorloĝon en Hungario, sed mi ankorau ne povis malsxalti mian enan horloĝon)

2 comments:

  1. José Mauro Progiante (Bauru)April 7, 2011 at 11:16 PM

    Vere, Petra, en Brazilo ioma malfruigxo estas kvazaux regulo. Restas al vi alkutimigxi kaj gxui senhaste nian landon.

    ReplyDelete
  2. Pri malfruigxo, en Kordobo, Argentino, okazas same.

    ReplyDelete