4/07/2011

Pliaj pensoj pri brazilanoj

Alia strangaĵo por mi estas ke brazilanoj parolas la anglan kun mirinda usona akĉento. Ĉe eŭropanoj kutime tre aŭdeblas trajtoj de la gepatra lingvo, post unu frazo oni jam pli malpli povas diveni la nacion de la parolanto (krom se iu vivas longe en la cellando, aŭ lernis la anglan frue kiel infano).

Jam la unuajn fojojn kiam mi parolis angle kun brazilanoj mi rimarkis la belan usonan akĉenton, sed mi pensis ke temas pri personoj kiuj loĝis en Usono. Sed poste mi havis la saman sperton preskaŭ kun ĉiu. Eĉ personoj kiuj vere apenaŭ parolis la anglan, havis tre belan akĉenton. Wow.

Mi planas iom pli ekscii pri la kialoj de tiu interesa fenomeno, mi jam eĉ partoprenis parteton de angla leciono en Sao Carlos. Se mi havos eblon mi eĉ registros kelkajn personojn paroli la anglan. (Dum miaj universitataj studoj dialektologio estis unu el la terenoj kiuj plej interesis min, kaj en la angla kaj en la hispana. Antaŭ kelkaj jaroj mi eĉ turmentis anglalingvajn amikojn fari voĉregistrojn por mi, analizinte kiujn mi verkis kelkajn eseojn.)

3 comments:

  1. "...brazilanoj parolas la anglan kun mirinda usona akĉento" Ĉu vere? Mi pensas ke ne. Verŝaine vi parolis nur kun sporadan parolanton de la angla.

    ReplyDelete
  2. Jes, Diego pravas!
    Estas tre malfacila trovi iun ĉe mia regiono kiu vere parolas angle.

    ReplyDelete
  3. Ankauh mi ne konas iun kiun bone parolas tia lingvo, la angla. Mi nur konas studentoj de tia lingvo sed la plimulto ne parolas.

    ReplyDelete