4/09/2011

Silvianopolis kaj Pouso Alegre

Mi pasigis la lastajn du tagojn en la ŝtato Minas Gerais, en bieneto for de la civilizacio, sen poŝtelefona signalo, preskaŭ sen interreto, en beleeega loko. Mi tre ĝuis tiujn tagojn, la silencon, la freŝan aeron kaj la proksimecon de naturo. Mi gastis ĉe Maria Antonia kaj ŝia edzo, kiuj rakontis al mi multe da interesaĵoj. Promenante ĉirkaŭ la bieno mi vidis multe da tipoj de arboj, multajn bestojn (ĉefe birdojn) kaj gustumis bongustegajn manĝaĵojn, ekzemple hejmebakitajn panon kaj maizkukon, hejmfaritajn diversajn kremojn de legomoj kaj fruktoj.

En la bieneto de miaj gastigantoj serpentoj estas tre maloftaj, sed eblaj gastoj (eksciante pri tio mi tuj rezignis pri mia plano iri kuri matene en la bela ĉirkaŭaĵo). Mi informiĝis pri la diversaj tipoj de serpentoj, kaj miaj gastigantoj rakontis kiel ili kutimas kapti la serpentojn por porti ilin poste en fermebla sitelo al instituto kie oni elsuĉas la venenon kaj produktas kontraŭvenanan vakcion per ĝi. La veturigado ofte okazas pere de publikaj veturiloj (buso, eĉ metroo en Sao Paulo). Bonas scii, mi certe ne sidos en la metroo apud personon kun fermita sitelo.

Vespere mi prelegis antaŭ la tuta loĝantaro de proksima urbeto Silvianópolis (inkluzive la urbestron), entute ĉeestis 83 personoj, el kiuj dudeko apartenis al koruso kiuj eĉ donis koncerton por mia honoro. Mi estas vere feliĉa.

La sekvan tagon mi prelegis en la urbo Pouso Alegre, kie la prelegon organizis tre aktiva esperantisto, Pietro. Tie, same entuziasma aŭskultantaro ĉeestis. Mi jam serioze pensas postuli monon de la Hungara Turisma Oficejo por mia laboro, mi certas ke multaj ekemis viziti nian malgrandan landon. Iu eĉ demandis kiujn dokumentojn li bezonus por transloĝiĝi kaj vivi en Hungario.

4 comments:

  1. Via vizito en nia regiono estis grandega honoro!
    Mi tutkore dankas vin!
    Amike:
    Pietro.'.

    ReplyDelete
  2. Dankon pro la vizito al Brazilo. Estas granda peno ke vi ne vizitos Rion de Jxanejron urbon.

    Bonega vojagxo al Cxilio!

    ReplyDelete
  3. Ho, karega! Serpentoj ne estas oftaj gastigantoj en nia bieneto.... nur 1 po semestro! Se vi diras tion, neniam plu aliaj esperantistoj volos viziti nin.(haha, nur tiuj, kiuj ŝatas aventurojn.)Vi ĉiam estos bonevena ĉe ni! (Tiam mi kaŝos la serpentojn....)

    ReplyDelete
  4. Kara, mi korektis la tekston! (haha, mi estas persono kiu konstante literatur-troigas). :)

    ReplyDelete