4/03/2011

São Paulo denove

(Mi esperas ke ne estas tro enuige legi nur pri prelegoj, prelegoj kaj prelegoj, sed estas pri kio mia vojaĝo ĉefe temas.)

Vendrede mi vizitis la urboparton Sao Mateus por prelegi pri la internacia lingvo al interesiĝantoj. La programon organizis Odamir, kiu atendis min kaj Aparecida en la metroostacio, kaj de tie veturigis nin al la ejo per aŭto. Por mia honoro li selektis esperantajn kantojn por aŭskulti dumvoje, do ni estis duonpuge en la aŭto kiam JoMo jam invitis nin kundanci. Evidentiĝis ke Odamir tre ŝatas la kantojn de JoMo, do mi iom bedaŭris ne kunhavi kaj povi montri al li mian faman poŝtkarton de Leipzig, kiu senpacience atendas la aŭkcion de IJS 2011 sur mia skribotablo en Budapeŝto. (Ĉu vi jam aliĝis al IJS 2011?)
La prelegon ĉeestis 30 personoj el kiuj multaj ekinteresiĝis pri Esperanto, do mi denove havis senton de sukceso. Mi ankaŭ kantis al ili la esperantan version de la hungara popolkanto ’Vent’ printempa’, kiu tiom plaĉis al ili, ke poste mi kantis ĝin ankaŭ en la hungara. Mi estis kortuŝita ricevi donace belegan etan porŝultran ŝaleton kiun iu de la ĉeestantoj mem trikis por mi.

Sabato estis labortago por mi, mi gvidis du 2 horajn lecionojn en la sidejo de la Esperanto-Asocio de Sao Paulo. Ilin partoprenis po 20-30 tutkomencantoj kaj interesiĝantoj, kaj aldone kelkaj spionoj venis rigardi (kaj filmi) miajn lecionojn. Poste ni iris manĝeti kun kelkaj amikoj (inter ili la familio de Kretcheu kaj Marina, kiuj venis de Santos por esti kun mi ankoraŭ, dankon al ili!!) kaj mi iom preparis mian koron jam al Ĉilio, trinkante ĉilian vinon. Jes, do, post 10 tagoj mi estos jam en Ĉilio.

Mi komencas pli kaj pli senti la utilecon de mia laboro, kiu instigas min pli kaj pli fari kaj iri antaŭen, malgraŭ la fakto ke mi ja iom lacas. La prelegoj kaj la instruado tute ne lacigas min, male, ili donas al mi multe da energio. Min pli lacigas ke ĉioĉio estas nova ĉirkaŭ mi, kaj tio laborigas multe miajn sensilojn. Ĉie novaj vidaĵoj, novaj sonoj, novaj odoroj, novaj gustoj, novaj sentoj. Ĉefe sentoj. Mi ne scias kiel mi povos daŭrigi mian vivon en Hungario.

4 comments:

  1. Bonega kaj danĝera!

    Petra estas braziliĝanta.
    Ŝi jam estis venenonta de nia ameliksiro.

    kisoj

    ReplyDelete
  2. Verŝajne vi ne povos reveni nur por resti en Hungario, post koni plurajn interesajn lokojn.

    ReplyDelete
  3. jes, vere, mi estas iom brazilaninigxanta

    ReplyDelete
  4. Vi bone prelegis kaj interesigis al multaj personoj.
    Ĉiuj miris ne nur via beleco sed ĉefe via inteligenteco, afableco kaj sindono al Esperanto.
    Certe vi multe lasas kaj la esperantistaro devas kompreni tion.
    Ni esperantistoj de San Paŭlo estas dankemaj al via bonega esperanta agado.
    Koran dankon
    Brakumon kaj kiseton :-)

    Odamir

    ReplyDelete