4/12/2011

Puerto Montt, Ĉilio 2

Hodiaŭ mi pasigis duontagon vagadante en la urbocentro de Puerto Montt, kion mi tre ĝuis. La urbo estas relative malgranda (havas 200.000 loĝantojn), kaj estas havenhavanta (haha). Mi havis 3 horojn kaj duonon el kiuj mi pasigis unu en librovendejo, sidante surplanke kaj legante librojn. La restantan tempon mi pasigis promenante en la stratoj kaj ĉe la marbordo. Mi ankaŭ praktikis la ĉilihispanan alparolante kelkajn homojn, nu, ĉefe por demandi kioma horo estas.

Mi observis multajn aŭtojn, kiuj unue ŝajnis esti taksioj, poste mi rimarkis ke ili surhavas ciferon kaj eĉ itineron. Evidentiĝis ke temas pri alternativa formo de publika veturado, funkcias kiel iu hibrido inter taksio kaj buso, ĉar temas pri aŭtoj kiuj veturigas homojn laŭ certaj itineroj, kaj kie ajn oni povas ensidiĝi.

Ĉilio multe similas al Hungario, ne nur pro la eŭropecaj plantoj kaj eŭropaŭtuneca vetero, sed ankaŭ la konstruaĵoj estas iom similaj (krom esti koloraj, kompreneble, ĉar en Hungario ĉiu konstruaĵo estas malpurblanka-malpurflava). Cetere, estas strange vidi "longajn" prezojn denove, mi neniam vizitis landon, kie estis pli longaj prezoj ol la niaj.


Fotoj ĉi tie

3 comments:

  1. Fakte, Hungario havas la rekordon pri looooongaj prezoj. Se vi rigardas monbiletojn de la dudekaj jaroj, en la epoko de la granda inflacio en Hungario,vi vidos ke pro la amaso da nuloj, oni komencis ecx anstataui ses au nau nulojn per iu litero, ekzemole, 100 "B" forintoj povus esti 100 + nau nuloj (!). Mi havas kelkajn en mia kolekto.

    ReplyDelete
  2. DIA DE LA DANZA EN PUERTO MONTT

    http://www.puertomonttchile.cl/index.php?option=com_content&task=view&id=2249

    []'s
    kretcheu

    ReplyDelete
  3. Tiu mono nomighis ne forinto, sed "pengö", en lauvorta traduko ghi estus "tintanto". Oni uzis tiujn multnulajn papermonojn antau kaj post la fino de la dua mondmilito. Mi havas multajn el ili, infanaghe mi kolektis ilin. Se ne sufichis la nuloj, oni algluis la vorteton "mil-" t.e. "milpengö". Bonan vojaghon al Petra. (Fakte ni devenas el la sama urbo, almenau mi naskighis tie, kie shi plenkreskis... :-)

    ReplyDelete