4/07/2011

Pri aĝo

Karaj brazilanoj, diru al ni vian sekreton! Kiel vi povas tiom tiom bone kaŝi la aĝon? Kun eŭropanoj mi 95%-e povas ĝuste diveni aĝon, kun vi mi konstante eraras, eĉ eraregas. Kiel eblas ke ĉiu aspektas 10-15 eĉ kelkfoje 20 jarojn pli juna??? Ĉu vi havas iun nacian sekreton? Pri virinoj mi ne tro miras, ni virinoj ĉie ĉirkaŭ la mondo estas sufiĉe ruzaj por ĉiam aspekti multe pli belaj kaj junaj ol ni vere estas, sed nekredeblas kiom junaj viroj aspektas. Mi renkontis viron, kiu ŝajnis esti pli malpli 30 jara kaj poste evidentiĝis ke li havas gefilojn preskaŭ samaĝajn kiel mi.

3 comments:

  1. Vi tute pravas. Cxu vi memoras pri mi? Mi donacis al vi mian libreton pri Esperanto kaj Infanoj. Mi iriis al Sao Carlos kun mia familio. Do, mi estas 48 jaragxa, kaj vi povus esti mia filino !

    ReplyDelete
  2. Kara, la sekreto estas ke ni brazilanoj ne prizorgas kun tiom da problemoj kiuj havas nian landon. Plejparte, la nativojn ne batalas por plibonigi siaj malbonaj vivkondichoj. Ni kutimas rideti antauh la shtelistoj, de la malbonaj politikoj, de la malgrandeta salajro kiun ni ricevas por la mekanika laborado, ktp...Do, ni estas stultaj! Pro tio ni ne aspektas pliaghan...

    ReplyDelete
  3. Permesu min, kara nekonatulo. Ne maltrankviliĝi pro problemoj estas eco de saĝuloj. Saĝuloj ridetas kiam io malbona okazas, ĉar ili fidas al la taŭga kunaranĝo de la vivo. Male, tiu, kiu ne komprenas sian propran popolon kaj parolaĉas pri ĝi, tiu, certe estas stultulo.... Se oni ne komprenas kaj toleras sian propran popolon, kiel kompreni kaj toleri la homaron?

    ReplyDelete