4/02/2011

Pliaj aventuroj en la gimnastikejo

Matene ni denove iris al gimnastikejo kun Aparecida. Ĉi-foje ni partoprenis lecionojn, kio estis ankaŭ tre bona kultura sperto por mi. Mi iris unue al bicikla (spinning) leciono, kie mi jam en la unua momento ŝokiĝis vidante ke mi estas preskaŭ la sola ino inter la partoprenontoj. (En Hungario gimnastikejaj lecionoj estas vizititaj nur de virinoj, krom kelkaj senesperaj viroj kies sola ebleco aŭdi gxemantajn virinojn konatigxi kun virinoj estas dum gimnastika leciono)

La alia strangaĵo estis ke brazilanoj verŝajne ŝatas amuziĝi eĉ dum la suferiga leciono. La trejnisto estis ege leĝera, li tre laŭte kunkantis kun la muziko per sia terura voĉo, kaj kuraĝigis nin fari la samon. Mi – kiu alkutimiĝis al tre fortaj kaj laborigaj spinning lecionoj – provis intense kaj serioze fari la aferon ĝis kiam li komencis pedalante skui la pugon al kanto de Shakira. En tiu punkto mi ne plu povis elteni kaj ekridegis. Li verŝajne pensis ke mi tre ŝatas la spektaklon, kaj dum duonleciono ni vidis dancmovojn sur bicikla selo. Mi devas diri ke mi pasigis preskaŭ duonon de mia vivo sur selo, kaj faris jam kelkajn nekutimajn aferojn biciklante, sed danci mi neniam provis. Ne malbona ideo tamen.

Post la spinning, ni partoprenis duonhoran muskoligadon de kruroj kaj duonhoran muskoligadon de ventro (ĝuste tion mi bezonintus antaŭ ol iri al la plaĝo en du-parta banvestaĵo en Santos…). Poste ni havis unuhoran lecionon de Pilates kun gimnastika pilkego, dum kiu mi pasigis almenaŭ 30 minutojn surplanke (defalinte de la pilkego).

3 comments:

  1. Gratulojn pro la novaj sukcesoj kaj paŝoj..

    http://www.culturapa.com/2011/04/0804-esperantista-hungara-visita-pouso.html

    ReplyDelete
  2. Mi tre ŝatis la forstrekitan klarigon :D. En Hispanio kutime en gimnastikejo oni trovas knaboj 16 - 20 jarajn, ne aparte klerajn, muskulumantajn por okulfrapi knabinojn en diskejo. Iam mi ofte iris al tiaj gimnastikejoj, sed la etoso malemigis min.

    ReplyDelete
  3. Oh en Hungario dependas de la loko, kaj la prezo de la bileto. Se estas malmultekosta loko, estas pli normalaj homoj. En la lokoj, kie mi kutimas iri hejme, oni okupigxas pri si mem, kaj ne pri la aliaj kungimnastikantoj.

    ReplyDelete