4/26/2011

pri la flugbileta misterio

Aperis la unuaj ombroj la lastan mardon, kiam mi vizitis la oficejon de LAN en Valdivia por ŝanĝi parton de mia flugbiletaro kiun mi certe ne uzos. La dungito tie afable klarigis ke tion mi ne povas fari, nur pere de la hungara vojaĝagentejo, kie mi aĉetis la biletojn. Bone, mi skribis al ili kaj ili tuj reĵetis la pilkon skribante ke ili povas fari nenion, mi devas ŝanĝigi la bileton en la oficejo.

Do mi reiris al la oficejo la postan tagon, decidinte ke mi ne forlasos la ejon ĝis ili faras ion. Estis longega sesio, ĉiuj kvin dungintinoj de la oficejo ekokupiĝis pri la problemo. Rigardante unu ekranon ili provis klarigi al mi la situacion laŭ kvin diversaj versioj – samtempe, dum duonhoro. Mi sentis min kvazaŭ en Monty Python. Mi tuj decidis altigi mian lingvonivelon al C2 en la hispana, kiam mi finfine sukcesis kompreni kion ili volas kaj mi sukcesis komprenigi al ili kion mi volas. Ili konstatis ke miaj flugbiletoj entute perdiĝis, ke ili vidas neniun signon pri ili en la sistemo. Mi ja ne povis imagi kiel flugbiletoj povas simple malaperi por kiuj mi pagis la tutan monon kiun mi ŝparis dum 5 jaroj.

Mi ankoraŭ ne estis nervoza, ĝis mi ricevis la respondon de la hungara oficejo, kiu estis nur unu frazo, nome ke ĉio estas en ordo, mi trankviliĝu. (Mi ne scias ĉu ekzistas pli maltrankviliga konsilo ol tiu de ”trankviliĝu!”) Poste mi petis konfirmon pri la flugoj, kiam alvenis la elektronika formo de mia bileto, en kiu vere mankis ĉiuj aliaj flugoj ol la jam faritaj. Krome, ili aldonis mallongan mesaĝon, iun tian, ”vidu, ĉio estas ja en ordo”.

Alvenis tempo por uzi eksteran helpon ja mi sufiĉe ĉagreniĝis. Mi petis amikon voki la oficejon, kiu dum la lastaj jaroj pruvis ke li ĉion povas solvi ene de fulmrapida tempo kun la eleganteco kaj ruzeco de dek virinoj (jes, tia viro jes ja ekzistas!). Same nun, li post 2 minuta telefonado havis jam la privatan (!) poŝtelefonan numeron de la agento kiu okupiĝis pri mia bileto kaj sukcesis paroli kun ŝi. Kvankam, ŝi daŭre diris ke ĉio estas en ordo sed almenaŭ promesis fari ion.

Lunde alvenis ŝia mesaĝo, en kiu ŝi finfine konstatis ke jes ja vere perdiĝis ĉiuj miaj biletoj, pro iu eraro en komputila sistemo kiu okazis kiam ŝi ŝanĝis iun flugon pro ŝanĝo de flughoraro (mi daŭre ne komprenas kiel tio eblas, ne gravas) kaj ŝi klopodas fari ion, sed marde ili ne laboros, merkrede ŝi ne laboros.  

Do momente mi havas neniun ideon kio okazos al mi, se la problemoj ne solviĝos, mi eble devos per buso veturi al Bonaero, por veturigi mian korpon tien, kie mia animo jam de jaroj estas kaptita. (Kaj resti tie poreterne, ĉar mi ne pensas ke eblos trovi busbileton ĝis Budapest...)

8 comments:

  1. Kurag'on Petra!.
    Mi esperas ke c'io solvig'os felic'e.

    ReplyDelete
  2. Kara Petra,
    Mi kore esperas ke la problemoj malaperiĝos.
    Se vi havas kvitancilojn de flugbiletoj mi kredas ke vi ekhavos la biletojn. Male, voku gazetaron (aŭ policanojn) por sciigu problemojn.
    Ne malvigliĝu pro tio! Estas nur iomete da aventuro je via vojaĝo! ;)

    ReplyDelete
  3. Petra, bv ĉion detala priskribi en la hungara por ke oni povu ekagi, kontakti personojn, agentejon, plendi, eventuale raporti al la gazetaro. Kaj nepre konservu ĉiujn fakturojn, biletojn kiujn vi devis aĉeti manke de la flugbiletoj. Sed kiu redonos la perditan tempon?

    ReplyDelete
  4. Eble, estas/os leciono(j) por lerni. Estas dirajxo en la hispana: "No hay mal que por bien no venga". Esperante, ion simile: "Ne estas malbono,kiu ne aperas pro bono".
    Krome, mi pensas ke "ju malpli da tim-niveloj, (povus aldoni ankau "pesimismaj pensoj") des pli da bonfart-niveloj, (kaj inverse)".
    rene

    ReplyDelete
  5. Ho, Petra...tio estas simple: eble vi devas resti por ĉiam ie ajn en Sudameriko instruante Esperanton!

    ReplyDelete
  6. Kara Petra,
    Mi tutkore estas kun vi en tiu brutala ago de la sorto. Kuragxon.
    Sylvain

    ReplyDelete
  7. Nu, nova detektiva romano far Petra: "Ĉu la flugbiletoj malaperis tra-ĉilie?"

    ReplyDelete
  8. Eble ili forflugis, cxar ili estas flug-biletoj...?
    Ho, mi volis nur ridetigi vin iomete!
    Mi esperas, ke cxio solvigxos kaj bone finigxos via granda aventuro (ne nur la flugbileta)!
    Kuragxon! Kisetojn, Monika

    ReplyDelete