4/07/2011

Mia plej ŝatata vorto en la portugala

estas „borracharia” kiu videblas multe surstrate kaj fakte signifas pneŭmatikejon. Mi tuj trompiĝis unue, ĉar mi pensis per hispana cerbo kaj certis ke temas pri drinkejo, haha laŭvorte ebriigejo (ja en la hispana borracho signifas ebria).

8 comments:

  1. Mi povus rakonti al vi amason da anekdotoj pri la problemoj de la hispanoj en Latinameriko. Teorie ni parolas la saman lingvon, sed foje ni havas ecx embarasigan miskomprenon. La plej konata estas la fama "coger" (preni), kiun mi rekomendegas ne uzi en Argentino, vi versxajne konas la kialon ;), sed estas multaj, multaj aliaj, kiuj foje okazigas amuzajn, kaj malpli amuzajn situaciojn...

    ReplyDelete
  2. Inter la Portugala kaj la Hispana lingvio malgraux iliaj proksimecoj. inter ili enhavas dekoj da "falsaj amikoj". Vorto kiuj signifas ion en la Portugala kaj alian en la Hispana!

    Kiel Pedro diris. Kelkaj el tiuj "falsaj amikoj" estas tre amuza.

    Mi citas unu alian vorton. Esposa: en la Portugala gxi signifas edzino; en la hispana gxi signifas mankatenon.

    ReplyDelete
  3. Do ili signifas preskau la samon :)) se mi bone scias, esposa signifas ankau edzinon en la hispana, ne nur mankatenon. Petra

    ReplyDelete
  4. Fakte jes, kaj tiel nomiĝas ĝuste, ĉar estas du, katenitaj unu al la alia... Ĉiu eltiru siajn konkludojn ;)

    ReplyDelete
  5. Embarazada(es) × Embaraçada(pt) estas alia amuza paro da vortoj.

    ReplyDelete
  6. Kara Pedro! Mi forgesis ke Esposa ankaux signifas edzinon. Bone memorita de vi!

    ReplyDelete
  7. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  8. La nomo de mia naskiĝurbo ne estas tre amuza se vi pensis per hispana. La urbo Pelotas, kiun certe mi ne volos traduki.

    ReplyDelete