4/04/2011

La intervjuo kun Kretcheu



Jen vi povas spekti filmitan intervjuon, kiun Kretcheu preparis dum mi vizitis lin en Santos. Kretcheu estas pasia amanto de Libera Programaro kaj li konatiĝis kun Esperanto en decembro. Li mirinde rapide kaj bone lernis la lingvon, kaj iĝis fervora esperantisto kiu faras multe por disvastigi la lingvon. Li parolas Esperanton al (kaj espereble baldaŭ kun) sia familio hejme, eĉ al la dommastrino, do la familianoj lernas per efika rekta metodo. Li jam sukcese infektis kelkajn aliajn, ekzemple Diego, kiu videblas en la filmo apud mi. Li eklernis Esperanton en januaro kaj jam povas perfekte komuniki. Gratulojn al ili!

4 comments:

  1. Mi sentas tre feliĉa por vidi la intervjuon ankaŭ en vian blogon.

    ReplyDelete
  2. Gratulon pri via intenca laborado favore esperanto.

    Vi ege helpas nin estante tie cxi en Brazilo kaj agadi divastigante esperanton inter ni Brazilanoj.

    Via cxeestado en mia lando donas multajn fortojn por semi plus semi cxiam favore esperanton!

    ReplyDelete
  3. Gratulojn pri via agado Petra!
    El Kordobo, Argentino.
    rene

    ReplyDelete
  4. Gratulon!

    Ankaŭ mi, malgraŭ la fakto esti brazilano ekde 1966, sentis la strangecon de Petra. Ĉar mi estis kreita meze de portugaloj (miaj gepatroj) kaj portugaloj ankaŭ ne havis tiun kutimon brakumi kaj kisi.

    Mi gratulas la intervuon farita de Diego kaj Kreĉeu kaj mi rediras tie ĉi tiun kiun mi jam diris al ili persone: mi estis MIRIGITA de ilia kapaplo kaj belega regado de nia lingvo! Mia Dio mi ne kredas! Mi estis honorita de iliaj ĉeesto!

    ReplyDelete