4/20/2011

Konkurso!! Kio estas sur la foto??


Mi invitas vin kunludi! La tasko estas diveni kio estas videbla sur la foto. Tiu kiu unue diros la ĝustan solvon... ricevos...grandan brakumon... de mi! Se vi ludemas kaj havas ideon, lasu komenton sub tiu blogero! (Mi petas nun ĉilianojn ne partopreni, por ili certe estas facila la tasko).

11 comments:

  1. Manĝaĵo por nekretcheua personoj!!

    ReplyDelete
  2. Certe, ni ne devas partopreni en tiu konkurso :D Estas facile por ni diri ke tio estas ... ho, mi preskaŭ diris ĝin...

    Bonan ŝancon al ĉiuj partoprenantoj, mi esperas ke iu trovu la ĝustan nomon de tio. Ĉu neniu povas, mi diros al Petra kio ĝi estas post ŝia prelego en Santiago, kaj petos tiun grandan brakumon por mi ;)

    Amike,

    Daniel.

    ReplyDelete
  3. Mi pensas pri oktopusoj...sed eble tute stulte... ĉu salitaj kaj konservataj tiel?

    ReplyDelete
  4. Poduulaj litkovriloj faritaj el polpoj de la paleozoika erao :)

    ReplyDelete
  5. hmm, ĝis nun ne alvenis la solvo (kretcheu estas la plej proksima ĉiukaze), do pli da ideoj bonvenas!!! :)

    ReplyDelete
  6. Porkajho! ghi aspektas viando de porko.

    ReplyDelete
  7. Do, post iom...

    Mi malkrovis !!
    sekeco algo
    aŭ en la hispana "paquetón de algas secas"

    ĝis.
    []'s

    ReplyDelete
  8. jeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeee, gratulojn al kretcheu!!! La solvo vere estas sekigita algo! :)))

    ReplyDelete
  9. http://es.wikipedia.org/wiki/Archivo:Sun-dried_kelp_(Durvillaea_antarctica)_-_cut-away_and_cross-section_2.jpg

    kaj ankaŭ: http://es.wikipedia.org/wiki/Alga#Gastronom.C3.ADa

    ReplyDelete
  10. Ghia aspekto estas acha, malbelajho, fushajho! Per la foto ghi ne aspektas ion bonan por manghi. Do, eble por la chilenoj...:)

    ReplyDelete
  11. Ĝi certe ne estas manĝaĵo tre fama inter infanoj, sed ni manĝas tiun "koĉaĝuĝo"-n (cochayuyo) en kuiraĵoj kun pomoj, karotoj, kaj aliaj miksaĵoj. Eĉ empanadoj eblas fari per ĝi.
    Mi persone ŝatas ĝin tute seka, kaj en en kuiraĵoj kie ĝi malbone odoras!!!

    ReplyDelete