4/20/2011

Iom da lingvistiko


Dum la lastaj tagoj mi gajnis iom da memfido paroli hispane (ja antaŭe mi preskaŭ neniam en mia vivo havis la okazon uzi produktive la lingvon). Estas granda instigo ke la homoj estas tre helpemaj kaj laŭdemaj kaj ne priridas min, ja mi certe sonas kiel ĵusekviviĝinta rolulo el 19 jarcenta hispana romano. (Mi provas forgesi la influon de niaj ŝategataj universitataj lingvopraktikaj kursoj, dum kiuj ni devis enkapigi duonpaĝon longajn frazojn de romanoj de Unamuno kun la celo pli(!!)perfektigi nian nemezureble malaltan lingvokonon pri la hispana…)

Mi jam lernis kelkajn ĉiliaĵojn, kaj eĉ komencas forgluti la s-ojn (me guhtan lo ĉileno). Estas kelkaj mojosaj kulturaĵoj ankaŭ. Tre miskompreneble estas ke ĉi tie oni uzas la verbon "cancelar” por la verbo pagi. Mi unue tute miskomprenis kiam por pagigi ion oni daŭre diris ke mi devas nuligi ĝin. Poste mi eksciis la etimologion de la vorto, temas pri la originala esprimo "nuligi ŝuldon”.

Alia kulturaĵo. Ĉi tie ekzistas la vortoj pololo(a) por koramik(in)o, kaj novio(a) por fianĉ(in)o - dum en la hispania hispana oni uzas la vorton novio por ambaŭ. Malevitebla kun preskaŭ ĉiu kunparolanto estas la demando „tienes pololo?”(ĉu vi havas pololon) kaaaj poste kelkaj aldonas eĉ la demandon „y amante?” (kaj amanton). Haha, kaj se ne estas sufiĉe, ekzistas vorto ankaŭ por onta koramiko, do persono kun kiu jam kuiriĝas la supo, sed ankoraŭ ne estas publike. (Ĉilianoj bonvolu aldonu en komento tiun vorton, ĉar mi forgesis ĝin). Do mi pensas ke la tavoloj de amrilatoj estas pli kompleksaj ĉi tie, ol mi imagis.

(Ja, en la hungara ni eĉ ne havas apartan vorton por koramik(in)o, ni simple uzas la vorton "amik(in)o” ankaŭ por ĉiu celo.  Estas kelkfoje problemo kiel apartigi la du konceptojn, do ni simple diras "mia amiko” por koramiko kaj "unu el miaj amikoj” por simpla amiko. Kelkaj ne vere kontentas pri tiu solvo, do ili uzas vortojn kiel "karulo”, "partnero”, aŭ "kunulo”, sed por mi tiuj vortoj ne enhavas la senton de amo. Ni ja havas vorton por „amanto” sed tion oni uzas nur por duapoziciuloj – do se temas pri amanto de jam okupita persono. Haha, eĉ pli strangas por miaj oreloj la demando kiu koncernas tion.)

9 comments:

  1. Ho... vi lernas rapide!!! Kiam vi alvenos ĉi tie al Santiago vi jam parolos kiel ĉilianino. Ne forglutu la finalajn s-ojn. Estas malfacile poste korekti tiun eraron!!!

    Ĝis la,

    Daniel.

    ReplyDelete
  2. Nu, la vorto "novio/a" dronas en forgeso eĉ en la eŭropa hispanlingvujo. Ni ne uzas ĝin.

    Por neformalaj, ekfirmiĝontaj am(or)rilatoj, oni diras "¿con quién sales?" aŭ "¿con quién estas enrollado/a?".

    Por formalaj rilatoj oni parolas pri "pareja".

    ReplyDelete
  3. oh ĉu? mi ĉiam daŭre aŭdis/legis novio(a). Do krom "pareja" kiuj aliaj vortoj ekzistas? (al mi ne plaĉus uzi la vorton "pareja", mi dancis dum kelkaj jaroj, do por mi ĝi signifas kundancanton ĉefe).

    ReplyDelete
  4. Mi neniam auxdis pri vorto signifanta "estontan pololon", eble temas pri sud-cxiliajxo?... Nun venas en mia kapo vorto "pretendiente" sed tio estas ulo kiu "polole" interesigxas pri vi (kaj ne necese reciproke).

    Pri la h-igo de fin-silaba S, tio laux mi plej similas al anglalingva fenomeno de rhotic and non-rhotic accents. Estas multaj regionoj (Suda Hispanio, Karibo, Venezuelo, Cxilio, Argentino) en kiu oni prononcas fin-silabajn S-ojn kiel H-o.
    Iam mi auxdis, ke vorto "pololo" venas el mapucxlingva vorto signifanta "musxon" (eble estas metaforo el patra vidpunkto por nomi tiun gxenan "musxon" kiu cxirkauxflugas sian filineton)... :P

    ReplyDelete
  5. Pri la vorto "pololo", ekzistas insekto (skarabo) kiu ankaŭ estas nomata "pololo". Oni povas trovi nigrajn kaj verdajn pololojn, ofte flugante ĉirkaŭ la stratlampoj.

    Ekzistas multaj teorioj pri kiel tiu vorto komencis esti uzata por koramikoj. Iuj diras ke la koramikoj venis en la nokto por vidi sian amatan belulinon kaj vokis ŝin per ŝtonoj ĵetitaj al la fenestro. Se iu aŭskultis la sonon, la belulino dirus al viaj gepatroj "tio estis nur pololo kiu frapis la fenestro" (fakte, tiuj insektoj ofte faras tion). Mi aŭskultis aliajn teoriojn, sed tiu estas (laŭ mi) la plej kredebla.

    Amike,

    Daniel.

    ReplyDelete
  6. Kiom interese! Mi tre ŝatas ekscii pri amuzaj etimologaĵoj! Se vi scias pri pliaj ĉiliaj lingvaj specialaĵoj, mi estus dankema por legi ilin. Mi jam fakte lernis "cachai" kaj "pucha" ĉar mi tre tre ofte aŭdas ilin, kune kun sipo :) haha, kaj mi jam alkutimiĝis esti priparolata kiel "la gringa". Ĉu io alia?

    ReplyDelete
  7. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  8. haha ... jes, ĉi tie en Ĉilio la vorto "gringo/a" ne estas ofenda. Fakte, "gringo" estas adjektivo uzata kaj por usonanoj kaj por aliaj nehispanparolantaj eŭropanoj (angloj, francoj, germanoj, hungaroj, ktp.).

    Mi pensas ke vi notis tiun fenomenon, kiu estas nomata "voseo", kaj kiu okazas en multaj sudamerikaj landoj. En Ĉilio ĝi ne estas tute egala al la sama fenomeno en Argentino/Urugvajo/ktp. Do, vi aŭskultas "estái", "tomái", "jugái", anstataŭ "estás", "tomás", "jugás", kiel en Argentino.
    Estas diferencoj en la verboj kiuj finiĝas en "-er", ankaŭ: en Ĉilio ni diras "tení(s)", "comí(s)", "sabí(s)", kiam la argentinanoj diras "tenés", "comés", "sabés", ktp. En la verboj kiuj finiĝas en "-ir" la sola diferenco estas la finala "s" ;)

    Kaj etimologio... Bone, "cachar" signifante "kompreni/kapti" venas de la angla verbo "catch". Tiu verbo ekzistas en multaj latinamerikaj landoj, kun similaj signifoj. Ĝi havas alian signifon, almenaŭ en Ĉilio k. Peruo, sed tion mi ne diros tie ĉi.

    Amike,

    Daniel

    ReplyDelete
  9. "patas negras" estas ulo kiu kasxe amindumas la edzinon de alia viro; la esprimo lau onidiroj sxuldigxas la laborantoj el la karbaj minejoj en suda Cxilio, kiam ili forlasas la minejojn por viziti ulinon, sed kiel rapida amindumado, ili forgesas purigi la sxuojn au piedojn, kaj do kiam ili foriras au fugxas el la loko, postlasas nigrajn spurojn surplanke au en la littukoj.

    ReplyDelete