4/03/2011

impresoj

Oni ofte demandas kiuj estas miaj impresoj pri brazilanoj.

Brazilanoj estas tre amikemaj kaj bonkoraj, kaj ili vere tre ŝatas eksterlandanojn. Ili ĝenerale estas tre gajaj, kaj esprimas multe pli intense ĝojon aŭ plaĉon. Krom la jam menciita kisetemo kaj brakumemo, ili tre ofte komplimentas. Mi havas la impreson ke fizika beleco estas multe pli grava ĉi tie aŭ ili esprimas pozitivan opinion pli ofte pri tiaĵoj. Unue estis tre strange ke post mia prelego kaj viroj kaj virinoj gratulas min ne pro la sukcesa prelego aŭ talento paroli sed pro mia beleco. Mi tre surpriziĝis, ĉar mi tute ne havas iun elstaran belecon por meriti ion similan. Do mi jam lernis interpreti tion kiel afablaĵo kaj ne kompreni ĝin rekte.

Estas tamen tre granda kultura diferenco tiusence inter Hungario kaj Brazilo. En Hungario se virinon oni laŭdas nur pro ŝia beleco, tio signifas ke ŝi havas nenion alian por prifieri. Pro tio hungaraj viroj estas tre atentemaj ne tro emfazi la belecon de virinoj, kaj koncentriĝi pli pri inteligenteco, lerteco, aŭ bona kuirkapablo kiam ili laŭdas iun. Eĉ, multaj pensas ke laŭdi virinon pro ŝia beleco estas tute nenecesa afero, ja ne estas ŝia merito, kaj ĉiukaze ŝi havas spegulon por mem vidi tion. Do vi povas imagi kiom mi ruĝiĝas pro la neatenditaj komplimentoj. Uh, tio tamen tre mankos al mi en Hungario. :)

3 comments:

  1. Mi tute komrpenas min, kvankam mi ne kutimas ricevi lauxdojn pri mia beleco....
    Cxu vi pri gxojus, se oni lauxdus vin pro la bonega prelego, sukcesaj lecionoj kaj aldonus, ke vi ecx estas bela kaj juna kaj kuragxa kaj ..... Nu, la mondo ne estas perfekta... :-)

    ReplyDelete
  2. >mi tute ne havas iun elstaran belecon
    >por meriti ion similan

    Vi ne scias tion pri kio vi parolas!

    ReplyDelete
  3. Estas multaj belaj homoj, sed tre malsimpatiaj.

    Vi, Petra estas tre simpatia, kaj via cheesto kauzas fortan impreson al chiuj. Rimarkindas ke per viaj okuloj kaj gestoj, vi sukcesas instrui, kaj ech ne-esperantistoj kapablas kompreni viajn vortojn.

    Pli precize ni laudas vian simpation, komunikighemon kaj partoprenemon. Vi ja estas bela, sed tio estas nur eta aldonajho al la tuta bildo, char la aliaj bonaj kvalitoj parolas pli laute ;-)

    ReplyDelete