3/30/2011

Sao Vicente - Santos 3

Mi jam pensis inventi kelkajn sinonimojn por la adjektivo "nekredebla", ĉar ekde kiam mi estas en Brazilo malfacilas trovi pli taŭgan adjektivon por la plej multo de spertoj, kaj tamen, aspektas tre aĉe uzi ĉiam la saman vorton por ĉio.

Mi estas tre feliĉa. Hodiaŭ mi gvidis 1-horan (nu, iom pli longan) rekt-metodan lecionon por 30 komencantoj kaj interesiĝantoj en Santos. Mi tre ĝojis ĉar kelkaj venis pro nia antaŭa (surplaĝa) varbado, ekzemple la ĉiliano kiun mi trovis en la bazaro. Ĉiu tre ĝuis la lecionon, ili multe lernis, kaj pluraj serioze ekinteresiĝis pri Esperanto, do mi vere sentis min tre feliĉa kaj fiera. Post la lecionoj multaj venis por brakumi min, ili petis min subskribi siajn lernolibrojn kaj mi ricevis eĉ donacojn. Estis mirinda sperto.

Poste mi akompanis Simone (la patrino de mia gastiganta familio) al korusa sesio kiun ŝi gvidis. En 2006 mi kantis dum pluraj monatoj en brazila koruso en Budapeŝto, do mi tre scivolis. Mi devas diri ke korusa sesio estas tute malsimila ĉi tie ol en Hungario. Ĉi tie oni moviĝas kantante kaj kantas moviĝante, multe ridas kaj eĉ dancas dum la kantado. Hmmm, vere plaĉe por mi!! Oni rapide akceptis min, mi tuj adaptiĝis kaj kunkantis. Ĝojige la kantoj estis sufiĉe konataj (kaj multaj hispanlingvaj), do mi ĝuegis kanti La Bamba, La Cucaracha kaj Guantanamera en 4 voĉoj, dancante dume. (haha, tiuj kiuj ĉeestis JER antaŭ 3 semajnoj, povas imagi kiom ĝoja mi estis kantante Guantanamera :p) Mi eĉ lernis novan esperantan kanton, kaj instruis alian al ili. Dum la lasta kanto ĉiu brakumis kaj kisis kun ĉiu, estis vere korvarmige. Mi timas ke mi jam tro alkutimiĝis al la konstanta brakumado kaj mi vere havos malfacilaĵojn remalvarmiĝi en Eŭropo.

4 comments:

  1. Akrostika korsaluto
    al

    Per flugiloj de favora vento
    En Brazilon venis belulino!
    Ties brilo, ĉarmo kaj talento
    Rimas al la plumoj de l' destino
    Alvenantaj kun hungara sento.

    Jorge das Neves
    (elparolu Ĵorĵe)
    www.jorgedasneves.com
    Ilustrita akrostiko
    en
    http://georgapoemo.blogspot.com

    ReplyDelete
  2. Mi neniam forgesos vian cheesto inter ni. Tiuj du tagoj estis ege grava por mi precipe por elkoni (por malmulta tempo)persona kiel vi. Tre charma, inteligenta, belega kaj atentema. Estis kiel mi vin elkonis auntauhdelonge en tiu vivo. Aspektis kiel Hungario kaj Brazilo estis najbaraj urboj je la sama spactero kaj ni simple rekontighis post unu nokto dormante. Dankon pro via amikeco kaj ekdividi parto de vi che ni. Mi kore deziras vin chion bonan kaj estu felichan!

    ReplyDelete
  3. Mi preparis kopion de mia libro ,por instrui Esperanton al infanoj, DVDn, ia donaco por vi. En la sekva tago mi vekiĝis tre frue, ĉar mi loĝas 230km for de São Paŭlo, mi rapide aĉetis manĝaĵo por mia edzino kaj filino, eliris el mia urbo direkte al la sidejo de EASP por vidi vin. Post 3 horoj mi fine alvenis al la prelegejo sed trovis neniun, mi miskomprenis la daton de la prelego. Mi iris dimanĉe al São paŭlo kaj vi prelegis Sabate. Mi revenis malĝoje.

    ReplyDelete
  4. Kara Roger,

    Dankon pro viaj koraj vortoj, ankaŭ mi tre tre ĝojas koni vin, ni pasigis belegajn tagojn kune! Mi esperas revidi vin baldaŭ, ĉu dum TAKE?

    Luis, mi tre bedaŭras tion :(

    ReplyDelete