3/24/2011

São Paulo - unuaj impresoj ankorau

Aparecida estas vera anĝelo, ŝi zorgas pri mi kvazau mi estus ŝia propra filino. Hierau ni iris al ĉiovendejo, kie ŝi prezentis al mi aron da nekonataj fruktoj kaj legomoj, estis ege interese. Poste ni trinkis akvon de kokoso en kokosejo. Haha, en Hungario ni havas krespejojn, en Nederlando estas frititajterpomejoj, en Brazilo estas kokosejoj, kie oni vendas akvon de kokoso kaj dolĉaĵojn. Mi eksciis ke kiam la kokoso estas ankorau verda, ĝi enhavas akvon, kiu vere gustas kiel akvo kun iom da gusto de tre leĝere dolĉa kokoso.

Estis kelkaj aliaj interesaĵoj, ekzempe ĉi tie oni vendas hundidojn en granda aĉetumejo (kiel ĉe ni oni vendas hamstrojn), kaj estas aparta "vendejeto" funkcianta semajnfine, kien oni povas porti katojn kaj hundojn kiuj ne havas prizorgantojn kaj oni povas libere preni ilin. Tre bona ideo! Vespere ni vizitis ankau la pulmon de São Paulo, kiu estas grandega arbaro meze de la urbo servante por purigi la aeron de la urbo.

2 comments:

  1. Kiam vi estis infano, vi jam trinkis tian trinkaĵon, sed simple forgesi. Ni aĉetis unu nukson kaj via patron dum horoj provis segante malfermi ĝin (post la eligo de la likvaĵo). Ne estis facila tasko. Pasis 20 jaroj, sed la du ŝeloj ankoraŭ troviĝas en la manĝejo. Ĉu vi scias por kiu ni uzis ĝin dum jaroj?

    ReplyDelete
  2. Hej, ne temas pri la sama afero. Tio estis kokosa lakto, kiun oni gajnas de "seka kokoso" (do la bruna), kaj similas al lakto. Pri kio mi parolas venas de ankorau verda kokoso kaj vere estas kiel akvo.

    ReplyDelete