3/26/2011

São Paulo - tria tago

Mi tre ĝojas esti ĉe Aparecida, ĉar ŝi montras al mi kia la ĉiutaga vivo estas. Mi multe pli ŝatas tion ol vizitadi muzeojn kaj foti la belajn konstruaĵojn kiuj ĉiukaze aperas sur poŝtkartoj fotitaj de veraj profesiuloj, aŭ venas al vi direkte se vi entajpas la nomon de la urbo en Guglo.

Hodiaŭ ni vizitis la kuraciston de Aparecida, kiu estis nekredeble amikema kaj longe babilis pri mia vizito. Mi nun ne paraleligos tion kun la situacio en Hungario… Poste ni iris en la urbocentron per metroo kaj vizitis la grandan straton ”la 25-a de marto” (fakte tio okazis la 25-an de marto), grandan merkaton, poste la malnovan kvartalon kaj la japanan kvartalon. Estis amasego da homoj ĉie. La merkato estis ege interesa, estis tiom da koloroj, odoroj, sonoj, gustoj ke mi sentis min kvazaŭ mi estus en filmo. Ĉe iu vendejeto oni gustumigis al mi dek diversajn fruktojn, estis tre amuze.

1 comment:

  1. Kara Petra, viaj merkatvizitoj rememorigas al mi kiam mi alvenis kiel 18jarulo en Kameruno, kaj mangxis tutan ananason el la mano. Tiu suko kiu disgutas cxirkaux la tuta busxo, la nekredebla dolcxeco, la suno... estis spreto. La saman tagon, mi flaris la fortan odoron de maturaj papajoj (aux cxu la brazilanoj nomas gxin mamajoj?). Mi unue opiniis gxin forpusxa, sed ili igxis mia plej sxatata frukto, kun la mangoj, kaj la duriano, sed tiun mi ne pensas ke vi trovos en Brazilio... eble jes. Pri la kokonuksoj, ili havas tri trulokojn, sed nur du estas molaj, la tria tute malmola... Mi iom jxaluzas, sed precipe estas tre gxoja ke vi tiom bone fartas kaj tiom malkovras! Kison, Sylvain

    ReplyDelete