3/24/2011

São Paulo - dua tago

Matene ni iris jogumi kun Aparecida. Mi iom timis antaŭe, ĉar neniam provis jogon. Mi iam aŭskultis KD-on de mia iama studenthejma samĉambranino, sur kiu tre frustra kaj frustrita virina voĉo donis ordonojn kiel ”kuŝante sur via ventro per via dekstra mano tuŝu vian maldekstran maleolon, per via maldekstra mano tuŝu vian dekstran maleolon, kaj per via maldekstra eta piedfingro gratu vian nazon”. Do bone, mi pensis ke se mi misfaras ion komplikan, mi povos poste diri ke mi ne komprenis la instrukciojn en la portugala. Sed la leciono mem estis ege agrabla kaj freŝiga, la instruisto eĉ kantis al ni belan brazilan kanton dum la lastaj kelkaj minutoj de ripozo. Kaj mi havis eblecon provi kiom mi eventuale komprenas la portugalan. (krom kelkaj movoj mi povis sekvi ĉion, do, mi tre surpriziĝis).

Dume mi ekhavis ideon kiel kombini jogo-lecionon kun niveligaj testoj. Oni povas elekti lingvon en kiu sekvi la lecionon, kaj la instrukcioj venas en pli kaj pli malfacila lingvaĵo. Oni devas sekvi la instrukciojn, do laŭ la reagoj oni povas tuj difini la KER-nivelon de la jogumantoj. (Pardonu pro la fakaĵoj, la antaŭan duonjaron mi pasigis per la statistika analizado de niveligaj testoj… do mia cerbo ankoraŭ ne ripozas tiusence).

Antaŭ la leciono ni pasigis 90 minutojn en la gimnastikejo, kie Aparecida prezentis min al ĉiu, do mi duoble laboris, ĉar ĉiun duan minuton iu alvenis al mi por demandadi pri Hungario, pri Esperanto, pri mi, kaj mi biciklante/kurante/suprenmarŝante/muskulumante devis eĉ paroli, en la portugala. Mi pensas ke morgaŭ la plej fortan muskuldoloron mi havos en mia cerbo. Sed ni estis ege sukcesaj varbantoj, multaj ekinteresiĝis pri Esperanto, Aparecida estas nekredebla varbanto!

Min surprizis ankaŭ la fervora kisetemo de brazilanoj. Ĉiu ĉiun brakumas kaj kisetas, eĉ se estas la unua renkontiĝo, kaj verŝajne la lasta. Do, mi ricevis brakumojn kaj kisetojn de la tuta gimnastikejo, kelkaj eĉ venis, brakumis kaj kisetis min, diris du frazojn, kaj tuj brakumis kaj kisetis min por adiaŭi.

1 comment:

  1. Vere, Brazilanoj tre ŝatas kiseti kaj brakumi unu la alian. Iafoje unu kiseto, iafoje du kisetoj (unu kiseto sur ĉiu vango), iafoje eĉ tri kisetoj!!!

    ReplyDelete