3/23/2011

São Paulo - alveno

Post iom da aventuroj mi alvenis, jeeeeeee! Mia flugo el Budapesxto malfruis, do en Zuriko oni atendis min kaj portis min per auto al la aviadilo, kie jam cxiu estis sur sia sidloko, kaj kiam mi alvenis, ni tuj ekis. La flugo estis suficxe bona, mi eltrovis teknikon kiel dormi komforte malgrau dika apudsidanto, kies brako, kruro, io cxiam estis duone sur mia sidloko. Mi pensas ke mi ricxigxos vendante la ideon, kvankam, mi dubas cxu gxi funkcios kun adultoj de normala grandeco.

Do, jen Brazilo, São Paulo, kie min atendis korvarmige esperantistaj geamikoj. Dankon al ili! La unuaj impresoj: SP estas granda, ecx grandega, ecx nekredeble grandega, gxi havas duoble pli da logxantoj ol mia lando! La aero estas ege humida, kaj estas vere varme. Mi konatigxis kun novaj koloroj, mi neniam vidis tiom diversajn formojn de verda, kaj cxie estas amasoj da plantoj, arboj, herbego. Ankaux la domoj estas tre vivkoloraj, do mi nun konsciigxis pri tio ke en Europo (almenau en mia parto de Europo) ni logxas nur en grizaj, malpurblankaj kaj malpurflavaj domoj. Kaj multege da homoj kuras surstrate, nekredeble. Kaj oni biciklas kontrau la trafiko, apud la vojo, ecx apud la sxoseo. Mi jam sxategas Brazilon!!!

3 comments:

  1. Mi estas feliĉa pro via bona kaj sekura alveno.
    Estu bonvena kaj ĝuu nian karan landon!

    ReplyDelete
  2. Gxuu la kolorojn, kaj fotu ilin por ni!

    ReplyDelete
  3. Dankon! :) Mi provos fari fotojn, sed mi estas tre acxa fotisto, mi pensas ke per vortoj mi povas pli facile transdoni la spertojn, ecx se temas pri fotoj.

    ReplyDelete