3/08/2011

prepariĝo

Restas malpli ol du semajnoj, tempo flugas nekredeble rapide. Ju pli proksima mia forveturtago, despli longa mia listo de farendaĵoj estas... devus esti inverse, ĉu ne? Kiam mi forstrekas unu aferon, aldoniĝas tri novaj. Mi jam komencis fari du listojn, unu por la kunportendaĵoj, kaj unu por la kunportindaĵoj.

Kvankam mi vojaĝos al la plej fora loko de la terglobo, kiun mi neniam en la vivo vizitis, mi iel jam sentas kvazaŭ mi irus hejmen. Estas nekredeble kiom da homoj helpas al mi, per konsiloj, ideoj, kuraĝigo, anonimaj mondonacoj, gastigado, organizado de kursoj/prelegoj/vizitoj por mi. Mi vere estas kortuŝita. Ĉiun tagon venas ĝojiga novaĵo; jen eblos gvidi kurson tie, prelegi pri diversaj temoj aliloke, jam organizita intervjuo kun ĵurnalistoj en tria loko.

Kaj min inundas aroj da retmesaĝoj! Kia plezuro! Verŝajne ĉiu volas ekkoni tiun frenezulinon el tiu stranga lando, kiu dormas kun libro de Cortázar sub la kuseno. Mi estas pli kaj pli feliĉa. Mi volas gvidi kiel eble plej multe da kursoj, renkontante kaj ekkonante kiel eble plej multe da homoj. La plej ĝoja mi estus se mi eĉ unu liberan (sen-instruan) tagon ne havus :) Dankegon al ĉiuj pro la subteno kaj helpo.

1 comment:

  1. Kuraĝon Petra! Mi estas Manolo, el Madrido, iama gastiganto via.

    Estu pacienca kun argentinanoj ;-) Ili parolas verbo-lakse pri io ajn :-DDD

    Kun iom da envio mi salutas vin.

    ReplyDelete