3/16/2011

Kiel oni paku - utilaj konsiloj al vojaĝantoj

Kiel oni paku por kvar monatoj (la kofro povas pezi 23 kilogramojn)

1) Kreu tri apartajn listojn kun la sekvaj nomoj: "Kunportendaĵoj", "Kunportindaĵoj", kaj "Kunporteblaĵoj".
2) Aldonu al ĉiu listo ĉion kio venas al via kapo.
3) Forĵetu tuj la liston "Kunporteblaĵoj".
4) Ripozu dum 5 minutoj (dumtempe trinku trankviligan teon, akvumu viajn plantojn aŭ rigardu rapide vian Vizaĝlibran paĝon)
5) Se vi sentas vin tutfreŝa, daŭrigu la pakadon per la dispecigado, bruligado kaj forĵetado de la listo "Kunportindaĵoj"
6) La sekva paŝo estas bone observi la liston "Kunportendaĵoj".
7) Forstreku el la listo "Kunportendaĵoj" ĉiujn erojn, kiuj estas aĉeteblaj ankaŭ en la cellando(j).
8) Vi devas atente traselekti la restantajn erojn: forstreku ĉiun duan eron de la listo.
9) Duonigu ĉiun restantan eron per tranĉilo, tondilo aŭ segilo.
10) Provu enmeti la restantajn aĵojn en vian kofron.
11) Por helpi eniri ĉion en la kofron kaj poste fermi ĝin, sidu dum 10 minutoj sur la enkofraĵoj.
12) Provu fermi la kofron.
13) Provu malsuprenpuŝi la enkofraĵojn per viaj piedoj kaj manoj.
14) Provu malfermi la kofron.
15) Provu ripari la ĵus fuŝitan zipon de kofro.
16) Prenu dikan glubandon por iel kunglui la ĵus fuŝitan kofron.
17) Se vi sukcesis kunglui la kofron, NE rememoru ke vi forgesis la ŝlosilon de la seruro de la kofro en ĝi.
18) NE! NE malfermu la kofron!
19) Help' Help' Help'
20) Reiru la punkto 10


.

5 comments:

  1. KKKKKKKKKKKK!!!!!!

    Poste, vi diru al ni kiel oni paku kofron por reveni hejmen.
    Ŝajnas al mi ke estos terure pli malfacila!
    Ĉu ne?

    ReplyDelete
  2. Mi konsentas kun Fabio, vi devas voajghi duonplena, por ke vi povas kunporti hejmen almenau dekonon de la aferoj kiujn vi achetos survoje :P

    ReplyDelete
  3. dankon pro la inspiro por la sekva blogero :D

    ReplyDelete
  4. Cxu vi vere sukcesis enpaki la plej gravajn aferojn? :D

    ReplyDelete
  5. khm... ne ankoraŭ. mi nur elpensis la teorion, kaj provos ĝin en praktiko baldaŭ. :)

    ReplyDelete