3/03/2011

kialoj

Mi publikigis mian itineron, por ke vi povu pli bone sekvi min. Sed kion mi faros dum kvar monatoj en tiuj lokoj?

La celo de mia vojaĝo ne estas simpla turismumado, mi instruos Esperanton, gvidos paroligajn kursojn por progresantoj, kaj prelegos pri diversaj temoj en Esperanto (aŭ eventuale en la hispana). Mi ŝatus fari kiel eble plej multon dum mia ĉeesto. Mi vere volas ke lokuloj utiligu min.

Mia alia celo estas volontuli dum unu monato en Bona Espero. Bona Espero estas bieno-lernejo en Brazilo, kie oni edukas kaj prizorgas infanojn kiuj venas el tre modestaj vivkondiĉoj. Ĝin estras Guiseppe kaj Ursula, esperantista paro el Italio kaj Germanio. Mi jam de longa tempo scias pri tiu eta komunumo, kaj ĉiam pensis ke ĝi estas vera mirindaĵo. Kiam mi unue ekhavis la ideon viziti Sud-Amerikon, mi pensadis pri viziti ankaŭ ilin. Poste mi ricevis libron, kiu prezentas vere detale la lernejon. La celo de la donacinto estis ke mi bone pripensu mian decidon. Sed leginte, kaj fakte jam legante la libron mi komencis vere forte senti ke mi volas tion vidi per miaj okuloj, senti per mia koro kaj helpi ilin per miaj manoj, piedoj, kapo, buŝo, voĉo. Ĉiel kiel mi povas.

Se restos tempo, mi volonte turismumos. Mi ne estas tro ekskursema, do eble turismumi ne estas la ĝusta esprimo. Mi ŝatus ekkoni la homojn, tradiciojn, ĉiutagan vivon, manĝaĵojn (!!!) en la vizitotaj landoj. Mi tre ŝatus viziti merkaton! Vi ne kredos al mi, sed por mi la plej interesa vidindaĵo en nekonata lando/loko estas la merkato. Krom gustumi lokajn specialaĵojn, min ege interesas la ingrediencoj, kiuj aĉeteblas en superbazaro. Mi povas pasigi 2 horojn en superbazaro en nekonata lando simple rigardante la varojn tie (malgraŭ tio, ke mi ne estas tro aĉetumema kutime).

Krome, mi volas paroli multe multe multe kun lokuloj, pri ĈIO! Fakte, se estos eblo, mi uzos ankaŭ la hispanan (mi laŭdokumente estas instruistino pri la hispana kaj angla), mi tre interesiĝas pri latin-amerikaj dialektoj. Ĉefe pri la rioplatensa, mi jam akiris libreton pri argentinaj slangaĵoj kaj diligente lernas! Fakte, mi jam tute komforte voseas, kaj ne nur retbabilante kun argentinanoj. Ĉu la unua signo de perdiĝo?

1 comment:

  1. Bonege, Petra: estu bonvena!... Muy acertados y graciosos todos los comentarios sobre tu viaje... Se nota que "sos" una chica "piola" y divertida, de la nueva era, de la nova mojosa generacio esperantista multkultura kaj mondcivitana. Te divertirás mucho en Brazil...! Te esperamos en Argentina! Havu feliĉajn promenadojn kaj spertojn!
    RoSartoro

    ReplyDelete