3/28/2011

Fotoj

Jen kelkaj fotoj pri Sao Paulo kaj kelkaj pri Santos. Mi ankoraŭ ne sukcesis atingi ke Flickr obeu min kaj faru albumojn kiel mi imagas, do bonvolu rigardi la set-ojn, ĉar ili estas pli-malpli aranĝitajn. Se mi havos pli da tempo, mi provos aranĝi ĉion pli bele kaj travideble.

Bonvolu rigardi la fotojn sciante ke mi devis venki grandegan, longdaŭran malemon foti. Dum la lastaj jaroj mi eklernis rigardi fotojn per la okuloj de profesia fotisto, kaj lernis multe da teorio, do estas tre malfacile venki la senton produkti ion amatoran/mezkvalitan. Mia fantazio kaj cerbo imagas multe pli bonajn fotojn, kiujn la manoj ne povas fari, do mi ofte frustriĝas pro tio.

1 comment:

  1. Petra, ne frustrigxu. La plej grava kondicxo por fari bonajn fotojn estas konscii, pri kian rezulton vi volas atingi, kaj tion vi jam havas (tio ja estas la cxefa malsimilo inter "turisto" kaj "fotemulo". La cetero estas iom post iom regi la fotilon por sukcesi, kaj por regi la fotilon, fari milojn da fotoj.

    ReplyDelete