Ĝis la ĝojiga momento finfine havi biciklon
La diversajn liniojn funkciigas diversaj kompanioj (kia surprizo por hungarino, en kies lando estas nur unu ŝtata kompanio por enurba publika transporto, interurbaj buslinioj, trajnoj, ktp.). La orientiĝadon malhelpas ke ne estas unu komuna bushaltejo surstrate, sed ĉiu buso haltas en aparta loko, kiun indikas etaj surlamppostaj signoj (kiujn vi aŭ rimarkas, aŭ ne). Horaro ne ekzistas, la busoj venas (aŭ ne venas) laŭplaĉe, ofte dum 30 minutoj neniu kaj poste samtempe tri. La bileton vi devas aĉeti ĉe la ŝoforo, la prezo dependas de la humoro de la ŝoforo, via sekso, via rideto, kaj la longeco de via jupo. La ŝoforo diras la prezon kaj vi devas ĵeti la monerojn en aparaton, kiu daŭras ege longe se estas pluraj vojaĝantoj.
Hodiaŭ estis la unua fojo kiam mi volis iri sola al iu certa loko (en la alia parto de la urbo), kiu estis sufiĉe da defio por mi, kiu eĉ en sia propra ĉambro kapablas perdiĝi. Kelkaj el vi spertis tiujn mirindajn kapablojn miajn dum JER en marto, kiam mi gvidis la arbaran ekskurson - hm almenaŭ estis iom da aventuro. Bonvolu ne lasi min gvidi la arbaran homlupan ekskurson dum IJS, eĉ se mi insistas ke mi scias la vojon.
Mi ekiris en la urbocentron kun mapo, kaj precizaj direktindikoj (kiujn mi trovis rete). Haha, mi kapablis fari la 30 minutan vojaĝon ene de 2 horoj. :) Sed mi multe ekskursis almenaŭ.
Mi perfekte komprenas ke viaj postuloj pri bicikloj estas eĉ pli rigoraj ol pri viroj: ankaŭ mi spektis jenan filmeton
ReplyDelete:-D