5/31/2011

reen al Brazilo


Mi survojas al Brazilo. (Fakte mi estas sidanta en aviadilo, ie inter Sao Paulo kaj Brasilia.) Mi devis ŝanĝi la aviadilon en Sao Paulo, kaj mi subite trovis min en konata loko, ja mi komence alvenis ĝuste tien. Kiom strange, ke sufiĉas esti nur unufoje en iu loko por ke oni sentu sin kvazaŭ hejme.

Mi ne havis eblecon pesi mian kofregon antaŭ ol alveni al la flughaveno, do nur tie evidentiĝis ke mi havas 30 kilogramojn anstataŭ 23. Mi rapide komencis elpaki kelkajn librojn por meti en mian mansakon. Kiam la dungito vidis ke mi havas tutan kolekton de la plej valoraj argentinaj verkoj, li tuj diris ke mi remetu ĉion kaj ne gravas tiuj plusaj 7 kilogramoj. (Haaa, la forto de la literaturo… kaj la verdaj okuloj.) Cetere, la kofro transiris fulmrapidan dieton kaj dumvoje perdis 3 kilogramojn ĉar ĉe la pesado en Sao Paulo ĝi estis nur 27 kilogramojn peza.

4 comments:

  1. Kara, mi gxojas, ke denove mi povas sekvi viajn aventurojn per via blogo, tiel vi ne devos rakonti la tuton dum kafumado en Budapesxto ;)

    ReplyDelete
  2. Brazilo ankaŭ bone ricevas vin!
    Estu bonvena! Ĝis baldaŭ, RASHI.

    ReplyDelete
  3. Oni povus pensi ke vi provis alsxuti filmeton (cetere jam la duan fojon), sed nenio malfermigxas, nenio videblas tie! Cxu vi scias tion? Skribu pli ofte! Kisetojn, Monika

    ReplyDelete
  4. Sed en vivo oni bezonas akiri bonŝancon, eĉ en ordinara kazoj.

    ReplyDelete