5/06/2011

Nova misio

Mi pli kaj pli sentas kiom terure europcentra estas la kulturo en kiu ni edukigxas. Se mi finfine decidos vivi en Europo, mi havos novan mision por pligrandigi la perspektivon de miaj samkontinentanoj.

3 comments:

  1. Roger el BraziloMay 6, 2011 at 2:06 PM

    Via sperto inter ni, sudamerikanoj, estos unika. Neniu el via lando povos diri vin kiel ni estas, niaj kutimoj, ktp, krom vi mem.

    ReplyDelete
  2. En Hispanio mi diras ke estas du specoj da hispanoj, tiuj kiuj vojagxis, kaj tiuj kiuj neniam vojagxis eksterlanden. La unuaj kutime havas multe pli vastan kaj tolereman vidon de la mondo, ju pli foraj la landoj kaj kulturoj, des pli vasta. La aliaj, tute provincian, endocentran, antaugxujan kaj malricxan vidon de la mondo. La problemo, kiam vi revenos al Hungario, estos konvinki viajn samlandanojn pri tio, ke ekzistas,preter Hungario kaj preter Europo, alia universo, ricxiga, nepre malkovrenda, kiu faros de ni tute aliaj homoj.

    ReplyDelete
  3. Cetere, mi pensas, ke nun vi pli bone komprenas tion, kion mi diris al vi antau ol via ekvojagxo, pri la poemo de Kavafis, cxu ne ;)?

    ReplyDelete