5/02/2011

Concepcion kaj Santiago koncize

La Lenga
Do, finfine la raporto pri la lastaj tagoj en Ĉilio. Mi pasigis du tagojn en Concepción, kie mi prelegis en la universitato al 30-40 universitatanoj. Mi havis ankaŭ iom da tempo por ekkoni la urbon, kiun terura tertremo forte damaĝis la pasintan jaron. La urbo gardas multe da vundoj ankoraŭ, kaj fizike kaj emocie, mi spertis ambaŭ. Mi sentis min kvazaŭ en filmo vidi la detruitajn konstruaĵojn, ĉefe iun altegan apartamentaron, kiu falis kaj restis preskaŭ netuŝita, kvazaŭ ĉio okazintus la antaŭan tagon. Mi tagmanĝis apudmare, en belega loko nomita ”La Lenga” kie la edzinoj de la fiŝistoj funkciigas restoraciojn. Vekiĝinte matene mi eksciis ke nokte estis tertremo (5.3), el kio mi sentis absolute nenion (kvankam mi tute ne estas profunda dormanto).

En Santiago mi pasigis tri tagojn kaj havis unu prelegon en la universitato tie. La prelegon ĉeestis 43 personoj, kio estis preskaŭ miraklo, ĉar lastmomente evidentiĝis ke paralele oni okazigas grandan studentan manifestacion (poste ni vidis la fotojn pri la evento, uh, multe malpli paca estis ol niaj hungaraj manifestacioj, hm, krom tiu fifama sola de 2006). Dum miaj tagoj en Santiago mi fartis tre bone, mi pruntericevis belegan biciklon (nomitan Mariposa – Papilio) por urba vagado, kaj kun miaj gastigantoj ni pasigis longegajn noktojn trinkante bonegajn ĉiliajn vinojn kaj babilante pri la eternaj temoj de la vivo.

2 comments:

  1. Tre placxas al mi viaj rakontoj. De kelka tempo mi legas vin, sed mi ne pensis, ke komentoj eblas sen registrigxo.
    Katalin diris al mi ke jes.
    Kun iom da malfruo, miaj komplimentoj !
    Ginette

    ReplyDelete
  2. Krokoloko intervjuis Petra post ŝia prelego en la Universitato de Santiago. Tiu intervjuo estas videbla ĉe http://www.krokoloko.cl/?p=132&lang=eo

    Amike,

    Daniel.

    ReplyDelete