5/16/2011

Bonaero daure

Dum la lastaj du semajnoj mi klopodis aldoni iom da ritmo al mia vivo, kio jam tre mankas al mi. Nu, kelkaj demandis al mi ĉu mi jam havas hejmsopiron (vojaĝante de jam preskaŭ du monatoj.) La respondo estas malfacila, ja kelkaj aferoj tre mankas al mi, kelkaj tute ne. Mankas al mi mia familio kaj geamikoj (ja skajpe ĉiu preskaŭ ĉiam atingeblas), mia loĝejo, mia kuirejo, miaj bicikloj. Mi pli kaj pli ofte pensas pri Budapeŝto, kiu estas mirinde bela printempe, kiam la urbon invadas biciklantaj junuloj, la Margereta Insulo pleniĝas je  kurantoj kaj amantoj, subĉielaj trinkejoj ekestas en parkoj, ĝardenoj kaj kortoj.

Sed plej mankis al mi iusenca ritmo, ĉiutaga rutino, do ĉi tie, en Bonaero mi komencis kuri ĉiu matene, labori iom dumtage kaj klopodas fari ion ĉiu vespere. Mi estis jam en kinejo, en teatro, en ekspozicio, partoprenis kelkajn kulturajn programojn, kaj renkontis kelkajn lokajn junulojn por iom amuziĝi vespere-nokte. Mi eĉ ricevis jam biciklon prunte, do la tutan pasintan sabaton mi pasigis surbicikle.

Krome, mi gvidis kelkajn lecionojn por komencanta grupo en la sidejo de la loka esperanta asocio kaj prelegis publike dum grava kultúra aranĝo. Ĉi-jare Bonaero estas la monda ĉefurbo de libroj, kaj okaze de tio, fama artistino konstruis la Turon de Babel el 30.000 fremdlingvaj libroj kiuj estis donacitaj de la loĝantoj en centra placo. Apud la turo mi ricevis unu horon por prelegi pri Esperanto.


4 comments:

  1. Jam tre mankis al ni raprotoj pri via restado en Bonaero. Bv. skribi iom pli pri la prelego ĉe la Babela turo kaj donu ligon al la spektebla filmeto pri tio. Eĉ se vi modeste prisilentas tion, ĝi estis grava afero. Gratulojn!

    ReplyDelete
  2. Petra, estas tre malfacile lasi komenton. Mi devis ripeti tion kvarfoje kaj la programo malfacile akceptas la enretigon. Do, se vi ne vidas komentojn, sciu, ke simple teknike malfacilas. Mi certas, ke multaj provadas, sed simple ne komrpenas ke necesas plurfoje premi "post comment" kaj atendi.

    ReplyDelete
  3. Jes! Tio veras! Por povi alposxtigi al vi mian unuan komenton, mi reskribis la saman tekston almenaux 10-foje dum 4-5 tagoj. Sed mi sukcesis. ;o) Mi esperas, ke ankaux la aliaj havos la paciencon, se la afero ne tuj sukcesas. Fartu bone! Kisetojn! Monika

    ReplyDelete