4/30/2011

Alveno

Rapida, sencxapela mesagxo: mi alvenis al Bonaero, mi estas nekredeble felicxa. Mi sentas min alveninta finfine post multaj jaroj da migrado.

4/26/2011

pri la flugbileta misterio

Aperis la unuaj ombroj la lastan mardon, kiam mi vizitis la oficejon de LAN en Valdivia por ŝanĝi parton de mia flugbiletaro kiun mi certe ne uzos. La dungito tie afable klarigis ke tion mi ne povas fari, nur pere de la hungara vojaĝagentejo, kie mi aĉetis la biletojn. Bone, mi skribis al ili kaj ili tuj reĵetis la pilkon skribante ke ili povas fari nenion, mi devas ŝanĝigi la bileton en la oficejo.

Do mi reiris al la oficejo la postan tagon, decidinte ke mi ne forlasos la ejon ĝis ili faras ion. Estis longega sesio, ĉiuj kvin dungintinoj de la oficejo ekokupiĝis pri la problemo. Rigardante unu ekranon ili provis klarigi al mi la situacion laŭ kvin diversaj versioj – samtempe, dum duonhoro. Mi sentis min kvazaŭ en Monty Python. Mi tuj decidis altigi mian lingvonivelon al C2 en la hispana, kiam mi finfine sukcesis kompreni kion ili volas kaj mi sukcesis komprenigi al ili kion mi volas. Ili konstatis ke miaj flugbiletoj entute perdiĝis, ke ili vidas neniun signon pri ili en la sistemo. Mi ja ne povis imagi kiel flugbiletoj povas simple malaperi por kiuj mi pagis la tutan monon kiun mi ŝparis dum 5 jaroj.

Mi ankoraŭ ne estis nervoza, ĝis mi ricevis la respondon de la hungara oficejo, kiu estis nur unu frazo, nome ke ĉio estas en ordo, mi trankviliĝu. (Mi ne scias ĉu ekzistas pli maltrankviliga konsilo ol tiu de ”trankviliĝu!”) Poste mi petis konfirmon pri la flugoj, kiam alvenis la elektronika formo de mia bileto, en kiu vere mankis ĉiuj aliaj flugoj ol la jam faritaj. Krome, ili aldonis mallongan mesaĝon, iun tian, ”vidu, ĉio estas ja en ordo”.

Alvenis tempo por uzi eksteran helpon ja mi sufiĉe ĉagreniĝis. Mi petis amikon voki la oficejon, kiu dum la lastaj jaroj pruvis ke li ĉion povas solvi ene de fulmrapida tempo kun la eleganteco kaj ruzeco de dek virinoj (jes, tia viro jes ja ekzistas!). Same nun, li post 2 minuta telefonado havis jam la privatan (!) poŝtelefonan numeron de la agento kiu okupiĝis pri mia bileto kaj sukcesis paroli kun ŝi. Kvankam, ŝi daŭre diris ke ĉio estas en ordo sed almenaŭ promesis fari ion.

Lunde alvenis ŝia mesaĝo, en kiu ŝi finfine konstatis ke jes ja vere perdiĝis ĉiuj miaj biletoj, pro iu eraro en komputila sistemo kiu okazis kiam ŝi ŝanĝis iun flugon pro ŝanĝo de flughoraro (mi daŭre ne komprenas kiel tio eblas, ne gravas) kaj ŝi klopodas fari ion, sed marde ili ne laboros, merkrede ŝi ne laboros.  

Do momente mi havas neniun ideon kio okazos al mi, se la problemoj ne solviĝos, mi eble devos per buso veturi al Bonaero, por veturigi mian korpon tien, kie mia animo jam de jaroj estas kaptita. (Kaj resti tie poreterne, ĉar mi ne pensas ke eblos trovi busbileton ĝis Budapest...)

4/25/2011

kial mi finfine traveturos Sud-Amerikon per buso...

jam pretiĝas tre tre tre furioza blogero por rakonti al vi kiam vi neniam neniam neniam en la vivo aĉetu flugbiletojn pere de vojaĝagentejo... grrrrrrrrr!

4/24/2011

ekster danĝero

hmmm mi nun ĝojas ne plu esti en Brazilo post rakonti al pli ol 500 personoj kion hungaraj viroj tradicie faras kun hungarinoj pasklunde matene... :) (kaj mi pardonpetas de la inoj al kies edzo/koramiko/patro mi donis kelkajn ideojn...)

Valdivia, Ĉilio - parto du

En la centro de la urbo fluas la rivero Valdivia, apud kiu troviĝas la fiŝmerkato. La fiŝeroj ĵetitaj en la akvon allogis la marleonojn (mi ne trovis esperantan vorton por ili, temas pri otaria flavescens, lobo marinero aŭ sea lion), kiuj decidis amase vivi en la urbo kaj jam tiomgrade alkutimiĝis al homoj, ke ili elgrimpas la riveron por ripozi sur la bordo kaj kelkfoje eĉ venas sur la apudajn trotuarojn, 1 metron for de la homoj.


La riveroj ludas centran rolon en la vivo de la valdivianoj, multaj el kiuj praktikas remadon por sporti. Hodiaŭ mi la unuan fojon de mia vivo provis tiun sporton, danke al Marcos, mia kara gastiganto, kiu altnivele remis dum multaj jaroj (kaj eĉ estis ĉilia ĉampiono). La sperto estis terure bona, la knabinoj estis tre afablaj kaj helpemaj, ili instruis al mi ĉion. Remado tre ekplaĉis al mi, pro la proksimeco de naturo kaj akvo, pro la harmonio kaj kunlaboro bezonataj de la kunuloj kaj kompreneble pro la rapideco (ĉar la boato estas treee rapida). Haha, kaj mi eĉ ne falis aŭ faligis la tutan boaton en la akvon.

Valdivia, Ĉilio - parto unu

Rebonvenon en la boato. Mi ne volas enuigi vin per la kialoj de la silento, ja estis pluraj paralele, el kiuj la solveblaj problemoj pli-malpli solviĝis, la ne solveblajn solvos la tempo, la hazardo aŭ nenio - kiel kutime (haha, kiom saĝa mi estas). Krom la flugbileta-problemaro, sed tio meritas apartan blogeron.

Do, mi pasigis preskaŭ unu semajnon en Valdivia, kiun mi ĝuegis. Mi spertis, gustumis, provis, eksciis, vidis, aŭdis, sentis, flaris, vizitis multege da novaj aferoj, do mi havis tre spertriĉan periodon. Mi provos listigi multajn el ili (kaj ilustri ĉion eĉ per fotoj).

La tagon, kiam mi alvenis (la 19-an) mi prelegis pri Esperanto al 18 interesiĝantoj en la loka universitato - en la hispana. Dum la sekvaj tagoj mi havis ripoztagojn, dum kiuj mi ekkonis la tutan urbon (kompreneble ankaŭ la merkatojn), mi estis ĉe la marbordo, en botanika ĝardeno, en familia festo. Mi spertis tre ekstremajn veterkondiĉojn, unu tagon estis tiom grandega ŝtormo, ke multajn arbojn faligis la vento, kaj ne estis kurento dum tuta tago. La postan tagon estis 19 C kaj tre forta sunbrilo.


Mi amikiĝis kun la dombesteto de la familio, kiu estas 8-jara anaso, loĝanta en la ĝardeno de mia gastiganta familio (havas eĉ sian propran dometon) kaj havas la privilegon akompani la familion eĉ al feriumadoj.




Hieraŭ ni ekskursis al la maro (ĉ. 30 kilometrojn for ĝi situas), kie mi metis mian manon (kaj eĉ preskaŭ faligis Kro) en la malvarmegan akvon. (Jes, tiu multkolora io estas mi). Poste ni manĝis kelkajn maraĵojn (la unuan fojon en mia vivo mi kuraĝis gustumi konkon). Mi gustumis multege da novaj manĝaĵoj dum la lastaj tagoj, mia scivolemo venkis kontraŭ miaj timo kaj malemo. (Kiam mi estis juna mi estis tre elektema, mi preskaŭ nenion volis manĝi. Mia granda revo estis iĝi diplomato, kaj mia patrino diris ke mi ne povos esti diplomato se mi rifuzas manĝi tiom multe da aferoj, ja oni devas konduti bone, kaj manĝi ĉion dum oficialaj vespermanĝoj dum vojaĝoj. Tio ŝanĝis mian tutan sintenon kontraŭ strangaj manĝaĵoj.) Interalie, mi manĝis diversajn fiŝojn (sierra, pejerrey), krabon, konkojn, completo (la ĉilia versio de hotdog, farĉita per muulte da kremo de avokado), empanada, farĉitan terpomaĵon kaj kelkajn novajn fruktojn. Kaaaj mi trinkis chicha (estas suko de pomo, laŭ gusto simila al mosto) kaj mate (jes, kun sukero, mi jam priparolis tiun eraregon kun argentino). La alkoholaĵojn kiujn mi gustumis mi ne listigos, ĉar ĉiu pensos ke mi estis ebria dum la tuta tempo, kvankam mi eĉ ebrieta ne estis. (Menciendas tamen, ke mi trinkis la plej bonan vinon de mia vivo ĝis nun - kompreneble ĉilian, haha, kiu estas kvazaŭ nekredebla ja mi havas francan duonfamilion).

Estis nur du manĝaĵoj, kiujn mi rifuzis gustumi, unu estis sandviĉo kun kruda viando, alia la strangaĵo videbla sur la foto (piure), kiu estas estaĵo vivanta en la fondo de la maro kaj aspektas tute kiel ŝtono. Oni manĝas ĝin kruda. 

4/20/2011

Konkurso!! Kio estas sur la foto??


Mi invitas vin kunludi! La tasko estas diveni kio estas videbla sur la foto. Tiu kiu unue diros la ĝustan solvon... ricevos...grandan brakumon... de mi! Se vi ludemas kaj havas ideon, lasu komenton sub tiu blogero! (Mi petas nun ĉilianojn ne partopreni, por ili certe estas facila la tasko).