2/28/2011

vakcinadaj aventuroj

La (por mi) plej malfacila parto estas plenumita, mi ricevis la vakcinojn. JEEEE!

Injekcioj kaj sangotestoj estis ĉiam tre suferigaj por mi. Ĉefe psike, mi povas sveni pro la simpla pensado pri tiuj teruraĵoj. Lastan fojon kiam mi devis havi sangteston, mi svenis. Poste mi rimarkis ke estis sufiĉe efika strategio. Du junaj flegistoj tuj venis al mi, portis min en siaj fortaj brakoj al la terurejo, kuŝigis min surliten, per manoj daŭre ventumis mian vizaĝon dum la kuracistino pikis min, kaj poste eĉ drinkigis al mi varman, dolĉan teon. Mi vere ne povis plendi pro io :)

Hodiaŭ mi ne svenis. Veturinte bicikle 50 minutojn en -5 gradoj, mi enruliĝis en la vakcinejon kiel glacibloko. La vakcinejo aspektis tre alloga, bonetosa loko - sen okulvitroj. Sur la muroj estis grandaj, multkoloraj afiŝoj, kvazaŭ ni estus en infankuracejo. Kiam mi surmetis miajn okulvitrojn, mi ekvidis pri kio temas la afiŝoj - estis zorge kunmetita kolektaĵo pri la plej teruraj malsanoj kiuj fivivadas sur nia kara Tero. Do, mi sidiĝis, varmigis miajn glaciajn manojn, kaj atendis kaj atendis, kaj dume sukcesis tralegi tiom da folioj pri tiuj timigegaj malsanoj, ke mi jam tre forte volis ricevi tiom da vakcinoj kiom da eblas. Tre efika merkatiko!

Finfine mi ricevis nur kvar vakcinojn, du al la dekstra, du al la maldekstra brako. La unuan mi apenaŭ sentis, la dua jam doloretis, ĉe la tria mia kapo jam turniĝis, ĉe la kvara mi preskaŭ svenis, sed finfine ne. La kuracistino ankoraŭ donis konsilojn, kion ne trinki, ne manĝi, ne tuŝi, ne karesi. Ŝi eĉ aldonis ke mi kunhavu iom da fortega alkoholaĵo (hungara pálinka, se vi konas ĝin), ĉar ĝi estas la plej efika kuracilo kontraŭ ĉio.
Mi ankoraŭ ricevis folietojn pri la plej kutimaj malsanoj, plej danĝeraj araneoj, serpentoj, insektoj, la danĝeroj de longa flugo, kaj estas aparta folio pri konsiloj kion fari se hundo atakas vin (ekzemple, metu parton de via mantelo en ĝian buŝon... mi certe provos tion se iam mi havos la okazon).

Mi ekkomprenis kial ĉe la vojaĝagentejo oni petis min unue aĉeti la flugbiletojn kaj poste iri al vakcinejo. Certe estis jam kelkaj kiuj rezignis pri sia vojaĝo post viziti la vakcinejon.

1 comment:

  1. Hehe, mi rekonas vin; vian timon de piko, vian sarkasmon, kaj mi rememoras viajn bonstilajn verketojn, kiujn oni publikigis presitaj jam en via infanaĝo...
    Daŭrigu, ni ŝats legi viajn pensojn..

    ReplyDelete