2/27/2011

memoraĵoj

Mi memoras mian unuan kontakton kun Argentino. En 1998 mi partoprenis NASK en San Francisco danke al stipendio, kie mi ekkonis tre amikeman, afablan virinon. Kiam ŝi prezentis sin, ŝi diris ke ŝi venas el Bonaero. Bonaero signifis nenion ajn por mi tiam, ĝi povintus esti ĉefurbo en Centra Azio aŭ vilaĝeto en la dezertoj de Aŭstralio.

Post kelkaj monatoj, dum geografia leciono en la lernejo ni ludis kvizon. La instruisto donis al ni liston kun nomoj de eksterlandaj urboj tradukitaj al la hungara, kaj ni devis diveni kiuj urboj ili estas. Sur tiu listo troviĝis ankaŭ la hungara traduko de Bona Aero, kaj en mia kapo tuj konektiĝis la informoj, kaj mi tute ekscitiĝis pro la malkovro de la argentina ĉefurbo (mi - kiel 14-jarulo estis verŝajne eĉ pli entuziasma pri la malkovro ol la hispanoj en la komenco de la deksesa jarcento.)

Pasis poste multaj jaroj, kaj kiam mi estis 18-jara, mi decidis iun tagon ke mi volas lerni hispanlingvan filologion. Pro amo. Amo por la lingvo (kaj fakte por hispana knabo, sed tio ja estas alia historio). Mi havis nur kelkajn monatojn ĝis la universitataj enirtestoj, sed mi ĉiam tre ŝatis defiojn, do mi aĉetis lernolibron kaj lernis la hispanan aŭtodidakte. La enirtesto estis sukcesa, mi ekstudis la anglan kaj la hispanlingvan filologiojn kaj pedagogiojn.

Ni lernis multe pri Latin-Ameriko. Ekzemple ni havis apartan kurson pri la geografio de Latin-Ameriko. Ni lernis multe. Faktojn. Ciferojn. Nomojn. Nomojn de ĉefurboj, urboj, urbetoj, vilaĝoj, lagoj, riveroj, insuloj. Ni preskaŭ neniam vidis bildojn, nek filmojn, nek verajn objektojn. Estis kiel trafoliumi senbildan leksikonon. Kompreneble mi ne memoras la 90%-ojn de la tiamaj sciendaĵoj. Ni havis ankaŭ kurson pri la historio de Latin-Ameriko, sed pro tempo-manko (kaj tre malbona planado de la instruisto), ni atingis nur la komencon de la 19a jarcento. Do, ni havis neniun ideon kio okazis en la 19a, 20a kaj 21a jarcentoj. Krome, ni lernis eĉ dialektologion, kiam ni devis enkapigi senfinan liston de lingvaj specialaĵoj, gramatikaj-fonetikaj-vortprovizaj diferencoj. Sed ni neniam aŭdis verajn homojn paroli. Latin-Ameriko pli kaj pli ŝajnis esti iu fora, misteria, kvazaŭ ne-reala loko, kiu ekzistis nur en la leksikonoj.

Latin-Ameriko alproksimiĝis al mi kiam ni eklernis latin-amerikan literaturon. Legante romaneton de Márquez oni povis senti sin dum kelkaj horoj en Latin-Ameriko, vidante la pejzaĝon, observante la homojn, ekkonante la tradiciojn kaj la ĉiutagan vivon. Kion ni vane lernis dum du jaroj pere de sekaj faktoj, tuj atingis nin pere de du paragrafoj. La vera miraklo de literaturo. Sed la amo trovis min tra Cortázar. Leginte la unuan cortazaraĵon mi sentis nekredeblan emon legi pli. kaj pli kaj pli kaj pli. La unuan kolektaĵon de cortazaraĵoj mi legis en unu peco, legante ĝis la 5-a matene. Eble vi konas la senton. Vi legas kaj legas, malgraŭ la fakto ke la brakoj apenaŭ povas teni vin, la dorso jam doloras, malbonas surventre, malbonas surdorse, surflanke ne eblas, la okuloj jam preskaŭ fermiĝas, sed vi legas, ne gravas, ke vi laboras frumatene, unu ĉapitron ankoraŭ, dio mia, unu ĉapitron ankoraŭ, ĉu jam la kvara? Diable, unu ĉapitro restas nur, ne, fakte du, sed estus honto lasi tiom por morgaŭ...

2 comments: