2/25/2011

Komenco

Mi ekvojaĝos al Sud-Ameriko la 22-an de marto, por kvar monatoj. Mi decidis verki blogon pri miaj aventuroj en Esperanto. Kial ne en alia lingvo? Ĉar mi vojaĝas per Esperanto. Cetere, la plej multo de miaj amikoj parolas esperante - kaj por la resto estas bona instigo lerni ĝin.

Mi invitas vin sekvi min tra tiu ĉi blogo. Vi estas bonvenaj lasi komentojn kaj fari demandojn (prefere kun nomo), tio eblas sub ĉiu blogero. Mi deziras al vi agrablan kunvojaĝon!

Kiel ĉio komenciĝis?

Io ne funkciis bone en mia vivo. Mi havis ĉion (bonan laboron, feliĉigan amrilaton, subtenemajn familion kaj amikaron), tamen, mi fartis pli kaj pli malkomforte en mia perfekta vivo. Io mankis.

En decembro mi renkontis malnovan amikon denove post longa tempo. Ni sidis en kafejo en Hago, kaj ni parolis pri niaj revoj. Mi tiam estis flosanta en stranga stato, mezvoje inter ĉio kaj nenio. Mi jam forlasis ĉion malnovan sed mi havis nenion novan. Li demandis kion mi volas. Mi ŝerce diris bagatelaĵojn por eviti la ĝenan situacion paroli pri la plej intima teritorio de la homo menso – la sekretaj revoj. Sed li malbonŝance tro bone konas min, do li petis min fermi la okulojn kaj vere pensi pri la revo kiun mi konsideras la plej granda kaj nerealigebla revo de mia vivo. Mi obeis kaj fermis la okulojn. Aperis ne luksa aŭto, nek kastelo en montaro, nek blonda princo sur ĉevalo kaj kun dika monujo en la poŝo, sed… aperis Sud-Ameriko.

Kiam mi diris al li, li ekridis. Li diris ke li jam timis ke mi pensos pri ”pli ne-realigeblaj” aferoj. Mi ne komprenis. Por mi viziti Sud-Amerikon estis la plej ne-realigebla revo. Fakte, de multaj jaroj, tiu plano estis kaŝita en mia koro kiel la plej sekreta, plej ne-atingebla revo. Ĝi estis ankaŭ sekura revo, mi ĉiam povis pensi pri ĝi sen la ĝeniga instigo fari ion por ĝi – ĉar ĉiukaze ĝi estis tro for, tro malreala.

Do li tuj diris, ke mi lasu ĉion kaj forvojaĝu al Sud-Ameriko. Mi pensis ke li ŝercas kaj tute ĝenite mi komencis listigi aferojn kiuj malebligas la vojaĝon. Li skuis la kapon, kaj anoncis kvazaŭ solene ke mi malpravas, mi mem estas la sola ”afero” kiu malebligas la vojaĝon. Mi jam fartis sufiĉe malbone, sed por fortigi mian malkomforton li aldonis, ke mi ĉiam revis pri grandegaj aferoj sed ĉiam ektimis kaj tuj konstruis la barilojn, eksplikante kial ili ne estas realigeblaj. Kaj li tuj poste – misuzante sian privilegan statuson de eksa koramiko – diris ke mi estas malkuraĝulo. En tiu momento mi preskaŭ verŝis mian kafon en lian vizaĝon, sed nur silentis. La decido jam naskiĝis en mia koro.

Kiam ni forlasis la kafejon post unu horo, mi certis ke mi vojaĝos al Sud-Ameriko dum la eŭropa printempo (kaj sud-amerika aŭtuno).

15 comments:

  1. Ni deziras bonan vojaĝon, multajn belajn kaj neforgeseblajn spertojn pri kiuj ni ŝatus legi ĉi tie sekvante viajn paŝojn. Anya

    ReplyDelete
  2. Bonguste komenciĝas la revo-realigado. Mi penos sekvi vian aventuron.

    ReplyDelete
  3. Mi deziras bonan vojaĝon kaj mi esperas ke vi povas veni en mia urbon, Sao Vicente, Brazilo.

    ĝis.
    kretcheu

    ReplyDelete
  4. Ni esperas, ke vi aldonos multajn fotojn al la blogo, ĉu ne?

    ReplyDelete
  5. Kara Petra,
    Mi opinias vian blogpagxon speciale bela kaj inspira, kaj tian vojagxon mi deziras al vi tutkore!
    Sylvain

    ReplyDelete
  6. Kara Petra,
    Mi gratulas vin pro via decidemo. Nur malmultaj el ni homaranoj kapablas agi tiel. Mi eklegis vian blogon kaj tuj legis ghis la fino... nun mi atendas la sekvon. Bonan vojaghon kaj multajn fruktodonajn renkontighojn mi deziras al vi!
    Amike,
    Bea

    ReplyDelete
  7. Kara Petro,
    havu multe da interesaj travivajxoj dum via vojagxo, rigardu ankaux per niaj okuloj!
    Kore
    Ilona

    ReplyDelete
  8. Dankon pro la komentoj kaj bondeziroj! :) Petra

    ReplyDelete
  9. Arlette Edmond PLUTNIAKFebruary 28, 2011 at 9:29 AM

    Kara Petra, Vi fariĝas pli kaj pli nia esperantista filino, post la familia festo en Poznan, ni multe pli bone konas vin, tra la legado de via blogo, vi estas ankoraŭ pli proksima al ni. Ni sekvos vin dum la realigo de via revo! Bonan vojaĝon kaj sperton!
    Arlette, Edmond PLUTNIAK

    ReplyDelete
  10. Kara Petra: vi ankoraŭ eĉ ne ekiris el Hungario, sed via nova amikaro jam kreskas ĉi-flanke de la terglobo. Plej multaj apenaŭ legis pri vi, sed sentas vin kiel karan konatulon, ĉarmitaj de via sentemo kaj sincereco. Al la supraj brazilaj komentintoj, Vitor kaj Paulo Roberto, mi sciigas ke mi kaj Aparecida Araújo pretigas vojaĝagendon por Petra, dum ŝia restado en Sanpaŭlo (19 tagoj), kaj aparte ŝatus kontakti vin por pritrakti la eblecon inkluzivi viajn proponojn venigi ŝin ankaŭ al viaj urboj. Bonvolu sendi mesaĝon al . Post kolektado de tiuj invitoproponoj, ni sendos ilin al Petra kiu mem decidos kiuj poresperantaj aranĝoj interesas ŝin.
    Amike,
    Jose R. Tenorio

    ReplyDelete
  11. Kara Petra,

    Kiel Tenorjo jhus skribis, vi havas novajn amikojn chi tie. Estu bonvena al la dormchambro de mia filino Marina, en Sao Vicente (marbordo 70km de SP).

    Jen klariga video pri la regiono:
    http://vocale.org/mondo/videoj/santos.htm

    ReplyDelete
  12. Kara Petra,
    mi deziras al vi, ke via revo belege efektiviĝu!!! Ĝuu vian vojaĝon ankaŭ nome de ni ĉiuj! Mi antaŭĝojas pri viaj pluaj rakontoj...
    Amike
    Fejfi

    ReplyDelete
  13. Kara Petra!
    Mi deziras al vi sukcesplenan vojagxon, kaj multe da bonaj travivajoj.
    Per mia komputilo, en urbo Makó, legante, rigardante vian blogon ni kunvojagxos, se vi permesas tion.
    Amike
    Mihxaelo Szekeres

    ReplyDelete
  14. Kara Petra,
    Havu bonan vojaĝon, multe da sukcesoj dum via kvarmonata restado, laboro en Sud-Ameriko.
    Elkore kaj plej amike,
    Anjo

    ReplyDelete