4/30/2011

Alveno

Rapida, sencxapela mesagxo: mi alvenis al Bonaero, mi estas nekredeble felicxa. Mi sentas min alveninta finfine post multaj jaroj da migrado.

4/26/2011

pri la flugbileta misterio

Aperis la unuaj ombroj la lastan mardon, kiam mi vizitis la oficejon de LAN en Valdivia por ŝanĝi parton de mia flugbiletaro kiun mi certe ne uzos. La dungito tie afable klarigis ke tion mi ne povas fari, nur pere de la hungara vojaĝagentejo, kie mi aĉetis la biletojn. Bone, mi skribis al ili kaj ili tuj reĵetis la pilkon skribante ke ili povas fari nenion, mi devas ŝanĝigi la bileton en la oficejo.

Do mi reiris al la oficejo la postan tagon, decidinte ke mi ne forlasos la ejon ĝis ili faras ion. Estis longega sesio, ĉiuj kvin dungintinoj de la oficejo ekokupiĝis pri la problemo. Rigardante unu ekranon ili provis klarigi al mi la situacion laŭ kvin diversaj versioj – samtempe, dum duonhoro. Mi sentis min kvazaŭ en Monty Python. Mi tuj decidis altigi mian lingvonivelon al C2 en la hispana, kiam mi finfine sukcesis kompreni kion ili volas kaj mi sukcesis komprenigi al ili kion mi volas. Ili konstatis ke miaj flugbiletoj entute perdiĝis, ke ili vidas neniun signon pri ili en la sistemo. Mi ja ne povis imagi kiel flugbiletoj povas simple malaperi por kiuj mi pagis la tutan monon kiun mi ŝparis dum 5 jaroj.

Mi ankoraŭ ne estis nervoza, ĝis mi ricevis la respondon de la hungara oficejo, kiu estis nur unu frazo, nome ke ĉio estas en ordo, mi trankviliĝu. (Mi ne scias ĉu ekzistas pli maltrankviliga konsilo ol tiu de ”trankviliĝu!”) Poste mi petis konfirmon pri la flugoj, kiam alvenis la elektronika formo de mia bileto, en kiu vere mankis ĉiuj aliaj flugoj ol la jam faritaj. Krome, ili aldonis mallongan mesaĝon, iun tian, ”vidu, ĉio estas ja en ordo”.

Alvenis tempo por uzi eksteran helpon ja mi sufiĉe ĉagreniĝis. Mi petis amikon voki la oficejon, kiu dum la lastaj jaroj pruvis ke li ĉion povas solvi ene de fulmrapida tempo kun la eleganteco kaj ruzeco de dek virinoj (jes, tia viro jes ja ekzistas!). Same nun, li post 2 minuta telefonado havis jam la privatan (!) poŝtelefonan numeron de la agento kiu okupiĝis pri mia bileto kaj sukcesis paroli kun ŝi. Kvankam, ŝi daŭre diris ke ĉio estas en ordo sed almenaŭ promesis fari ion.

Lunde alvenis ŝia mesaĝo, en kiu ŝi finfine konstatis ke jes ja vere perdiĝis ĉiuj miaj biletoj, pro iu eraro en komputila sistemo kiu okazis kiam ŝi ŝanĝis iun flugon pro ŝanĝo de flughoraro (mi daŭre ne komprenas kiel tio eblas, ne gravas) kaj ŝi klopodas fari ion, sed marde ili ne laboros, merkrede ŝi ne laboros.  

Do momente mi havas neniun ideon kio okazos al mi, se la problemoj ne solviĝos, mi eble devos per buso veturi al Bonaero, por veturigi mian korpon tien, kie mia animo jam de jaroj estas kaptita. (Kaj resti tie poreterne, ĉar mi ne pensas ke eblos trovi busbileton ĝis Budapest...)

4/25/2011

kial mi finfine traveturos Sud-Amerikon per buso...

jam pretiĝas tre tre tre furioza blogero por rakonti al vi kiam vi neniam neniam neniam en la vivo aĉetu flugbiletojn pere de vojaĝagentejo... grrrrrrrrr!

4/24/2011

ekster danĝero

hmmm mi nun ĝojas ne plu esti en Brazilo post rakonti al pli ol 500 personoj kion hungaraj viroj tradicie faras kun hungarinoj pasklunde matene... :) (kaj mi pardonpetas de la inoj al kies edzo/koramiko/patro mi donis kelkajn ideojn...)

Valdivia, Ĉilio - parto du

En la centro de la urbo fluas la rivero Valdivia, apud kiu troviĝas la fiŝmerkato. La fiŝeroj ĵetitaj en la akvon allogis la marleonojn (mi ne trovis esperantan vorton por ili, temas pri otaria flavescens, lobo marinero aŭ sea lion), kiuj decidis amase vivi en la urbo kaj jam tiomgrade alkutimiĝis al homoj, ke ili elgrimpas la riveron por ripozi sur la bordo kaj kelkfoje eĉ venas sur la apudajn trotuarojn, 1 metron for de la homoj.


La riveroj ludas centran rolon en la vivo de la valdivianoj, multaj el kiuj praktikas remadon por sporti. Hodiaŭ mi la unuan fojon de mia vivo provis tiun sporton, danke al Marcos, mia kara gastiganto, kiu altnivele remis dum multaj jaroj (kaj eĉ estis ĉilia ĉampiono). La sperto estis terure bona, la knabinoj estis tre afablaj kaj helpemaj, ili instruis al mi ĉion. Remado tre ekplaĉis al mi, pro la proksimeco de naturo kaj akvo, pro la harmonio kaj kunlaboro bezonataj de la kunuloj kaj kompreneble pro la rapideco (ĉar la boato estas treee rapida). Haha, kaj mi eĉ ne falis aŭ faligis la tutan boaton en la akvon.

Valdivia, Ĉilio - parto unu

Rebonvenon en la boato. Mi ne volas enuigi vin per la kialoj de la silento, ja estis pluraj paralele, el kiuj la solveblaj problemoj pli-malpli solviĝis, la ne solveblajn solvos la tempo, la hazardo aŭ nenio - kiel kutime (haha, kiom saĝa mi estas). Krom la flugbileta-problemaro, sed tio meritas apartan blogeron.

Do, mi pasigis preskaŭ unu semajnon en Valdivia, kiun mi ĝuegis. Mi spertis, gustumis, provis, eksciis, vidis, aŭdis, sentis, flaris, vizitis multege da novaj aferoj, do mi havis tre spertriĉan periodon. Mi provos listigi multajn el ili (kaj ilustri ĉion eĉ per fotoj).

La tagon, kiam mi alvenis (la 19-an) mi prelegis pri Esperanto al 18 interesiĝantoj en la loka universitato - en la hispana. Dum la sekvaj tagoj mi havis ripoztagojn, dum kiuj mi ekkonis la tutan urbon (kompreneble ankaŭ la merkatojn), mi estis ĉe la marbordo, en botanika ĝardeno, en familia festo. Mi spertis tre ekstremajn veterkondiĉojn, unu tagon estis tiom grandega ŝtormo, ke multajn arbojn faligis la vento, kaj ne estis kurento dum tuta tago. La postan tagon estis 19 C kaj tre forta sunbrilo.


Mi amikiĝis kun la dombesteto de la familio, kiu estas 8-jara anaso, loĝanta en la ĝardeno de mia gastiganta familio (havas eĉ sian propran dometon) kaj havas la privilegon akompani la familion eĉ al feriumadoj.




Hieraŭ ni ekskursis al la maro (ĉ. 30 kilometrojn for ĝi situas), kie mi metis mian manon (kaj eĉ preskaŭ faligis Kro) en la malvarmegan akvon. (Jes, tiu multkolora io estas mi). Poste ni manĝis kelkajn maraĵojn (la unuan fojon en mia vivo mi kuraĝis gustumi konkon). Mi gustumis multege da novaj manĝaĵoj dum la lastaj tagoj, mia scivolemo venkis kontraŭ miaj timo kaj malemo. (Kiam mi estis juna mi estis tre elektema, mi preskaŭ nenion volis manĝi. Mia granda revo estis iĝi diplomato, kaj mia patrino diris ke mi ne povos esti diplomato se mi rifuzas manĝi tiom multe da aferoj, ja oni devas konduti bone, kaj manĝi ĉion dum oficialaj vespermanĝoj dum vojaĝoj. Tio ŝanĝis mian tutan sintenon kontraŭ strangaj manĝaĵoj.) Interalie, mi manĝis diversajn fiŝojn (sierra, pejerrey), krabon, konkojn, completo (la ĉilia versio de hotdog, farĉita per muulte da kremo de avokado), empanada, farĉitan terpomaĵon kaj kelkajn novajn fruktojn. Kaaaj mi trinkis chicha (estas suko de pomo, laŭ gusto simila al mosto) kaj mate (jes, kun sukero, mi jam priparolis tiun eraregon kun argentino). La alkoholaĵojn kiujn mi gustumis mi ne listigos, ĉar ĉiu pensos ke mi estis ebria dum la tuta tempo, kvankam mi eĉ ebrieta ne estis. (Menciendas tamen, ke mi trinkis la plej bonan vinon de mia vivo ĝis nun - kompreneble ĉilian, haha, kiu estas kvazaŭ nekredebla ja mi havas francan duonfamilion).

Estis nur du manĝaĵoj, kiujn mi rifuzis gustumi, unu estis sandviĉo kun kruda viando, alia la strangaĵo videbla sur la foto (piure), kiu estas estaĵo vivanta en la fondo de la maro kaj aspektas tute kiel ŝtono. Oni manĝas ĝin kruda. 

4/20/2011

Konkurso!! Kio estas sur la foto??


Mi invitas vin kunludi! La tasko estas diveni kio estas videbla sur la foto. Tiu kiu unue diros la ĝustan solvon... ricevos...grandan brakumon... de mi! Se vi ludemas kaj havas ideon, lasu komenton sub tiu blogero! (Mi petas nun ĉilianojn ne partopreni, por ili certe estas facila la tasko).

Iom da lingvistiko


Dum la lastaj tagoj mi gajnis iom da memfido paroli hispane (ja antaŭe mi preskaŭ neniam en mia vivo havis la okazon uzi produktive la lingvon). Estas granda instigo ke la homoj estas tre helpemaj kaj laŭdemaj kaj ne priridas min, ja mi certe sonas kiel ĵusekviviĝinta rolulo el 19 jarcenta hispana romano. (Mi provas forgesi la influon de niaj ŝategataj universitataj lingvopraktikaj kursoj, dum kiuj ni devis enkapigi duonpaĝon longajn frazojn de romanoj de Unamuno kun la celo pli(!!)perfektigi nian nemezureble malaltan lingvokonon pri la hispana…)

Mi jam lernis kelkajn ĉiliaĵojn, kaj eĉ komencas forgluti la s-ojn (me guhtan lo ĉileno). Estas kelkaj mojosaj kulturaĵoj ankaŭ. Tre miskompreneble estas ke ĉi tie oni uzas la verbon "cancelar” por la verbo pagi. Mi unue tute miskomprenis kiam por pagigi ion oni daŭre diris ke mi devas nuligi ĝin. Poste mi eksciis la etimologion de la vorto, temas pri la originala esprimo "nuligi ŝuldon”.

Alia kulturaĵo. Ĉi tie ekzistas la vortoj pololo(a) por koramik(in)o, kaj novio(a) por fianĉ(in)o - dum en la hispania hispana oni uzas la vorton novio por ambaŭ. Malevitebla kun preskaŭ ĉiu kunparolanto estas la demando „tienes pololo?”(ĉu vi havas pololon) kaaaj poste kelkaj aldonas eĉ la demandon „y amante?” (kaj amanton). Haha, kaj se ne estas sufiĉe, ekzistas vorto ankaŭ por onta koramiko, do persono kun kiu jam kuiriĝas la supo, sed ankoraŭ ne estas publike. (Ĉilianoj bonvolu aldonu en komento tiun vorton, ĉar mi forgesis ĝin). Do mi pensas ke la tavoloj de amrilatoj estas pli kompleksaj ĉi tie, ol mi imagis.

(Ja, en la hungara ni eĉ ne havas apartan vorton por koramik(in)o, ni simple uzas la vorton "amik(in)o” ankaŭ por ĉiu celo.  Estas kelkfoje problemo kiel apartigi la du konceptojn, do ni simple diras "mia amiko” por koramiko kaj "unu el miaj amikoj” por simpla amiko. Kelkaj ne vere kontentas pri tiu solvo, do ili uzas vortojn kiel "karulo”, "partnero”, aŭ "kunulo”, sed por mi tiuj vortoj ne enhavas la senton de amo. Ni ja havas vorton por „amanto” sed tion oni uzas nur por duapoziciuloj – do se temas pri amanto de jam okupita persono. Haha, eĉ pli strangas por miaj oreloj la demando kiu koncernas tion.)

Aventuroj sur la insulo Chiloe

Mi pasigis tre agrablan tagon sur la insulo Chiloe. La gastejeto estis komforta, krom ke mi havis kelkajn problemojn kun la seruroj kaj ŝlosiloj. Mi certe malsatmortus se mi estus ŝtelisto, mi eĉ per ŝlosilo ne povas kelkfoje malfermi pordojn… kaj tio okazis ankaŭ en la gastejo. Vespere kiam mi revenis de promenado, mi ne povis malfermi mian pordon, sed bonŝance la gastejisto estis subkubute kaj tuj venis helpi min. Evidentiĝis ke se mi turnas la ŝlosilon dufoje, la seruro blokiĝas, kaj vera vira forto necesatas por malfermi ĝin. Do bone. Nokte, kiam mi iris brosi la dentojn enlitiĝonte, mi ankoraŭ memoris turni la ŝlosilon nur unufoje, do ne estintus problemo, se mi povintus memori ankaŭ la direkton ĉu dekstren aŭ maldekstren turni por malfermi.

Revinte el la banĉambro en mallonga T-ĉemizo kaj kalsoneto mi konstatis ke mi havas neniun ideon en kiun direkton turni la ŝlosilon, do mi lotumis ĉu dekstren aŭ maldekstren provi, mi estis esperplena havi 50% ŝancon. Sed kompreneble mi elektis malĝustan direkton kaj blokis la seruron. Mi iom poste provadis konvinki la seruron lasi min eniri, kompreneble sensukcese. Por venki mian komenciĝantan senton de paniko, mi ŝerce diris kelkfoje „malfermiĝu sezamo” en la hungara duonlaŭte, kion verŝajne aŭdis la gastejisto en la apuda ĉambro, ekridis kaj venis savi min. Kompreneble por la nokto mi jam ne kuraĝis ŝlosi la pordon, do mi dormis kun mia pasporto kaj bankkartoj sub la kuseno, brakumante mian komputilon.

Poste mi promenis kaj volis foti la famajn domojn de Chiloe, kiuj konstruiĝis duone sur akvo, kaj staras sur lignaj kruroj en la akvo. Bedaŭrinde la esenco videblis nur de la akvo, kaj mi neniel povis foti ilin, sed mi almenaŭ promenis en la haveno kaj vidis multajn gajajn multkolorajn ŝipetojn. Mi decidis eluzi la tempon kiun mi havis por ekskursi al apuda urbeto per buseto, estis tre agrable. 

Vespere mi prelegis en kultura centro pri Esperanto – en la hispana. Estis la unua fojo kiam mi devis paroli publike la hispanan, do mi ne vere estis trankvila antaŭe, sed mi bone elturniĝis kaj estis granda sukceso.


4/18/2011

La isla de Chiloe, Castro

Mi vizitis la bazaron de Puerto Montt, kaj faris kelkajn fotojn pri ĝi (ili videblas ĉi tie). Ekde nun mi aldonos kelkajn fotojn, se mi havos tempon, ankaŭ al la antaŭaj blogeroj.

Nun mi estas sur la insulo Chiloe, kiu estas ĉarmega loko. Ĉar mi alvenis nur posttagmeze, mi havis tempon nur por rapide promeni kaj manĝi en bonega restoracio.

4/16/2011

Puerto Montt, daŭre

Mi havis tre interesan posttagmezon hieraŭ, mi akompanis la filinon de José Antonio por fari intervjuojn kun nekonatuloj pri sociaj problemoj (ŝi studas sociologion kaj laboras pri iu esplorlaboro rilate la temon). Estis tre bona ekzerco por mi aŭskulti kiel diversaj personoj parolas, ankaŭ tre maljunaj. Ni eniris dometon por lokaj maljunuloj kaj eĉ la hejmon de afabla sinjorino. La homoj estis tre helpemaj kaj konversaciemaj, kio tre surprizis min. Mi ankaŭ ludis kun la 4-jara nepeto de la afabla sinjorino, kiu estis ege ĉarma.

Mi jam lernis multajn ĉilihispanajn slangaĵojn, kio tre ĝojigas min.

4/15/2011

pri okuloj

En Ĉilio la infanoj havas verajn nigrajn okulojn. Ne estas kiel la okuloj de la plenkreskuloj. Ankaŭ la okuloj de la plenkreskuloj estas malhelaj; plenaj je vundoj, doloroj, seniluziĝoj, sperto de la vivo, kiu ĉiam videblas, eĉ se oni ridas kaj estas tre feliĉa.

Male, la okuloj de la infanoj estas ĝisfunde nigraj, tre profunde. En ili loĝas nur scivolemo kaj naiva amo de la vivo.

4/14/2011

Puerto Montt ankoraŭ

Mi pasigis la lastajn tagojn iom ripozante, ekkonante la ĉirkaŭaĵon kaj praktikante la ĉilihispanan. Hieraŭ mi faris ekskurseton al najbara urbeto, Puerto Varas, kiu troviĝas apud belega lageto. La urbo estis tre ĉarma, mi tute sentis min en Svislando, kun montoj en la fono, kaj lago ĉepiede, kun tiom pura akvo ke mi povis vidi la ŝtonojn fonde. Temas pri turista loko, tre alloga, kiun tamen ne vizitas tiom da turistoj, ke mi povu vagadi sen esti rigardata kaj daŭre alparolata. Jes, ĉar homoj tre interesiĝis pri mi kaj oni daŭre komencis konversacii kun mi surstrate, en vendejoj, poŝtoficejo aŭ buso, do mi estis tre ĝoja paroli la ĉilihispanan dum tuta posttagmezo.

Mi kompreneble ne faris fotojn, ĉar mi forgesis hejme la memorkarton de la fotilo (mi kaj la fotilo ankoraŭ ne amikiĝis, mi ne scias ĉu ni iam alkutimiĝos unu al la alia, verŝajne ne). La loko estas tiom bela, ke mi finfine ĝojis ne havi la damnan aparaton, tiel mi povis rigardi kaj ĝui ĝin sen la konstanta streĉo povi fari sufiĉe uzeblajn fotojn kiuj redonas ion pri ĝia atmosfero.

Hodiaŭ ni havis prelegon - mi parolis Esperante kaj José Antonio tradukis al la hispana por iom montri kia la lingvo estas. Estis vera, deviga universitata prelego pri Esperanto. Ĝin ĉeestis pli ol 120 personoj, el kiuj 54 tiom entuziasmiĝis ke tuj enskribiĝis por eventuala kurso. Respondante al demandoj mi parolis hispane, kio tiom plaĉis al la junuloj, ke poste multaj venis por diri kiom ili ŝatas mian hispanan. Hahaha, mi esperas ke ili ne pensos ke ĉiu eŭropano parolas tian fuŝ-hispanan kiel mi.

(Cetere, dankon al tiuj kiuj jam skribas mesaĝon por demandi ĉu mi ankoraŭ vivas se ne estas nova blogero iun tagon. Mi ege ĝojas havi tiom diligentan legantaron kaj tio instigas al mi skribi kaj fari eĉ pli. Dankon pro via kunvojaĝado!)

4/12/2011

Puerto Montt, Ĉilio 2

Hodiaŭ mi pasigis duontagon vagadante en la urbocentro de Puerto Montt, kion mi tre ĝuis. La urbo estas relative malgranda (havas 200.000 loĝantojn), kaj estas havenhavanta (haha). Mi havis 3 horojn kaj duonon el kiuj mi pasigis unu en librovendejo, sidante surplanke kaj legante librojn. La restantan tempon mi pasigis promenante en la stratoj kaj ĉe la marbordo. Mi ankaŭ praktikis la ĉilihispanan alparolante kelkajn homojn, nu, ĉefe por demandi kioma horo estas.

Mi observis multajn aŭtojn, kiuj unue ŝajnis esti taksioj, poste mi rimarkis ke ili surhavas ciferon kaj eĉ itineron. Evidentiĝis ke temas pri alternativa formo de publika veturado, funkcias kiel iu hibrido inter taksio kaj buso, ĉar temas pri aŭtoj kiuj veturigas homojn laŭ certaj itineroj, kaj kie ajn oni povas ensidiĝi.

Ĉilio multe similas al Hungario, ne nur pro la eŭropecaj plantoj kaj eŭropaŭtuneca vetero, sed ankaŭ la konstruaĵoj estas iom similaj (krom esti koloraj, kompreneble, ĉar en Hungario ĉiu konstruaĵo estas malpurblanka-malpurflava). Cetere, estas strange vidi "longajn" prezojn denove, mi neniam vizitis landon, kie estis pli longaj prezoj ol la niaj.


Fotoj ĉi tie

4/11/2011

Puerto Montt, Ĉilio

Mi alvenis. Mi estas jam ravita de Ĉilio, mi vidis mirindajn montojn el la aviadilo, kun neĝo en la pintoj. La vetero estas malpli varma, sed agrabla (14C), kaj pluvetas. Mi finfine, post tiom da jaroj da revado alvenis al la hispanparolanta Latinameriko.

4/10/2011

en ciferoj

Brazila vizito sume

18 tagoj
9 urboj
7 gastigantaj familioj
16 prelegoj/kursetoj
521 partoprenantoj (mi kalkulis ĉie, ĉiam)

4/09/2011

Silvianopolis kaj Pouso Alegre

Mi pasigis la lastajn du tagojn en la ŝtato Minas Gerais, en bieneto for de la civilizacio, sen poŝtelefona signalo, preskaŭ sen interreto, en beleeega loko. Mi tre ĝuis tiujn tagojn, la silencon, la freŝan aeron kaj la proksimecon de naturo. Mi gastis ĉe Maria Antonia kaj ŝia edzo, kiuj rakontis al mi multe da interesaĵoj. Promenante ĉirkaŭ la bieno mi vidis multe da tipoj de arboj, multajn bestojn (ĉefe birdojn) kaj gustumis bongustegajn manĝaĵojn, ekzemple hejmebakitajn panon kaj maizkukon, hejmfaritajn diversajn kremojn de legomoj kaj fruktoj.

En la bieneto de miaj gastigantoj serpentoj estas tre maloftaj, sed eblaj gastoj (eksciante pri tio mi tuj rezignis pri mia plano iri kuri matene en la bela ĉirkaŭaĵo). Mi informiĝis pri la diversaj tipoj de serpentoj, kaj miaj gastigantoj rakontis kiel ili kutimas kapti la serpentojn por porti ilin poste en fermebla sitelo al instituto kie oni elsuĉas la venenon kaj produktas kontraŭvenanan vakcion per ĝi. La veturigado ofte okazas pere de publikaj veturiloj (buso, eĉ metroo en Sao Paulo). Bonas scii, mi certe ne sidos en la metroo apud personon kun fermita sitelo.

Vespere mi prelegis antaŭ la tuta loĝantaro de proksima urbeto Silvianópolis (inkluzive la urbestron), entute ĉeestis 83 personoj, el kiuj dudeko apartenis al koruso kiuj eĉ donis koncerton por mia honoro. Mi estas vere feliĉa.

La sekvan tagon mi prelegis en la urbo Pouso Alegre, kie la prelegon organizis tre aktiva esperantisto, Pietro. Tie, same entuziasma aŭskultantaro ĉeestis. Mi jam serioze pensas postuli monon de la Hungara Turisma Oficejo por mia laboro, mi certas ke multaj ekemis viziti nian malgrandan landon. Iu eĉ demandis kiujn dokumentojn li bezonus por transloĝiĝi kaj vivi en Hungario.

4/07/2011

Mia plej ŝatata vorto en la portugala

estas „borracharia” kiu videblas multe surstrate kaj fakte signifas pneŭmatikejon. Mi tuj trompiĝis unue, ĉar mi pensis per hispana cerbo kaj certis ke temas pri drinkejo, haha laŭvorte ebriigejo (ja en la hispana borracho signifas ebria).

Pri aĝo

Karaj brazilanoj, diru al ni vian sekreton! Kiel vi povas tiom tiom bone kaŝi la aĝon? Kun eŭropanoj mi 95%-e povas ĝuste diveni aĝon, kun vi mi konstante eraras, eĉ eraregas. Kiel eblas ke ĉiu aspektas 10-15 eĉ kelkfoje 20 jarojn pli juna??? Ĉu vi havas iun nacian sekreton? Pri virinoj mi ne tro miras, ni virinoj ĉie ĉirkaŭ la mondo estas sufiĉe ruzaj por ĉiam aspekti multe pli belaj kaj junaj ol ni vere estas, sed nekredeblas kiom junaj viroj aspektas. Mi renkontis viron, kiu ŝajnis esti pli malpli 30 jara kaj poste evidentiĝis ke li havas gefilojn preskaŭ samaĝajn kiel mi.

Pliaj pensoj pri brazilanoj

Alia strangaĵo por mi estas ke brazilanoj parolas la anglan kun mirinda usona akĉento. Ĉe eŭropanoj kutime tre aŭdeblas trajtoj de la gepatra lingvo, post unu frazo oni jam pli malpli povas diveni la nacion de la parolanto (krom se iu vivas longe en la cellando, aŭ lernis la anglan frue kiel infano).

Jam la unuajn fojojn kiam mi parolis angle kun brazilanoj mi rimarkis la belan usonan akĉenton, sed mi pensis ke temas pri personoj kiuj loĝis en Usono. Sed poste mi havis la saman sperton preskaŭ kun ĉiu. Eĉ personoj kiuj vere apenaŭ parolis la anglan, havis tre belan akĉenton. Wow.

Mi planas iom pli ekscii pri la kialoj de tiu interesa fenomeno, mi jam eĉ partoprenis parteton de angla leciono en Sao Carlos. Se mi havos eblon mi eĉ registros kelkajn personojn paroli la anglan. (Dum miaj universitataj studoj dialektologio estis unu el la terenoj kiuj plej interesis min, kaj en la angla kaj en la hispana. Antaŭ kelkaj jaroj mi eĉ turmentis anglalingvajn amikojn fari voĉregistrojn por mi, analizinte kiujn mi verkis kelkajn eseojn.)

4/06/2011

Bauru

En Bauru mi gastis ĉe familio, kie estis multaj infanoj. Mi tre ĝojis esti kun infanoj, kun kiuj mi multe babilis.

Mi jam rimarkis ke plenkreskuloj ĉiam starigas la samajn demandojn. La infanoj demandas tute neatenditajn demandojn, kion mi tre ĝuas. La sola demando, kiun ĝis nun preskaŭ ĉiu starigis estas verŝajne la plej grava demando en Brazilo: kiun piedpilkteamon mi ŝatas? Mi ankoraŭ ne sukcesis trovi pli diplomatecan respondon ol ”Futbalon mi preferas ludi ol rigardi” (kio fakte eĉ veras).

La plurhora babilado kun la infanoj en la portugala egalis fakte al 3 semajna lingvolerneja kurso. Mia cerbo jam tiom alkutimiĝis al la portugala, ke mi kelkfoje havas malfacilaĵojn dum la prelegoj ĉar mia cerbo transiras al la portugala kaj volas daŭrigi la paroladon en la hispana. (Fakte ekde kiam mi estas en Brazilo mi jam havis okazon uzi ĉiun lingvon kiun mi regas krom la nederlanda kaj la latina.)

En universitato de Bauru mi prelegis dum du horoj al lokaj esperantistoj ĉefe pri Hungario kaj nia kulturo. Mi ankorau ne sukcesis adaptiĝi al la brazilo tempozono, mi ĉiam estas preskau duonhoron pli frue, do en la Petra tempozono prelego je la 14.00 komenciĝas je la 14.00, lau la brazila tempozono neniel antau la 14.30. (Mi antauvidis tiun problemon fakte, kaj intence lasis mian brakhorloĝon en Hungario, sed mi ankorau ne povis malsxalti mian enan horloĝon)

São Carlos ankorau

Plidensiĝis iom la programo por miaj lastaj tagoj en Brazilo. Hieraŭ inter la 20.00 kaj 22.00 mi prelegis en São Carlos iom pri Hungario, sed ĉefe pri Esperanto. Ĉeestis rekordkvanto da interesiĝantoj, 52 personoj venis por aŭskulti min, el inter kiuj estis kelkaj esperantistoj (familio vojaĝis du horojn por aŭskulti min), kaj eĉ kelkaj hungaroj, kiuj eksciis pri la prelego de la artikolo kiu aperis en loka ĵurnalo.

Oni starigis multe da demandoj do mi estis tre kontenta. Por adiaŭi la publikon mi denove kantis (malgajan hungaran popolkanton esperante kaj hungare) kiu videble emociigis iom la auskultantaron, ĉefe la hungarojn. Mi pli kaj pli ŝatas uzi kantojn dum prelegoj, ili transdonas multe da informoj pri la kulturo, precipe se temas pri tiom malproksimaj nacioj (kaj mi nun pensas ne nur pri geografia/fizika malproksimeco…) Mi jam delonge uzas kantojn dum instruado, eĉ kelkfoje kiam mi instruas anglalingvan negoci-komunikadon por dungitoj ĉe firmaoj. Nu, estas aparta defio kantigi grupojn kiuj konsistas el 3-4 30-jaraj viroj en kravatoj…

Post la prelego multaj venis gratuli min (haha, jes, kaj preskaŭ ĉiu diris ke mi estas bela, mi jam pensis pri registri la brazilajn komplimentojn por havi ion por aŭskulti kiam mi estos denove en Eŭropo). Adiaŭinte Gilberto kaj Cidinha, mi ekvojaĝis al Bauru, kien mi alvenis jam post noktmezo.

4/05/2011

Vizito al kafbieno

Hodiaŭ mi havis mirindan sperton, ni vizitis kafbienon apud Sao Carlos. Estis tre interesa programo, ni povis ekscii kiel oni plukas kaj sekigas kafon. (Mi sekvis 2 horan prelegon pri ĝi en la portugala, ĉion komprenis kaj eĉ starigis aron da demandoj... mi fieras!) Poste ni iom promenis en la ĝardeno ĉirkaŭe, rigardis grandegajn bambuojn kaj multajn fruktarbojn. Antaŭe, la plukitajn kafsemojn oni transportis pere de kanaleto, kiun la grafino de la bieno uzadis por gimnastiki (suprenirante nudpiede en la akvo la ŝtuparetojn de la kanaleto). Haha, mi kompreneble tuj forprenis la sandalojn kaj faris la tutan vojon :)

Post la vizito oni servis por ni kafon, sukon de ananaso kaj diversajn kuketojn. Aaaa, estis tiom bonguste. La kafo estis tre bona! Mi iom koketetis kun nia gvidanto por provi ricevi iom da kafsemoj (mi amegas manĝi kafsemojn, mi povas travivi tri tagojn manĝante nur kafsemojn - dum malhela periodo de mia vivo mi provis ĝin). Evidentiĝis ke en Brazilo oni ne havas la kutimon manĝi kafsemojn krudaj, kio iom malfeliĉigis min, sed tuj poste la gvidanto trovis sur iu tablo ujon plena je kafsemoj, kiu estis parto de la ekspozicio kaj li permesis al mi manĝi kelkajn. (Mi sentis min kiel 4 jara infano kiu en muzeo manĝas la ekspoziciitajn objektojn).

Forlasante la bienon ni haltis ĉe kafarbustoj kie mi gustumis maturajn kafsemojn, ili gustis kiel fruktoj kun iom da leĝera kafgusto. Hmmmm. Kafo farita, restas nur danci sambon kaj iri al futbalmaĉo!! :) Vivu Brazilo!

(Fotoj ĉi tie. Kompreneble la baterio de mia fotilo mortis dumvoje, do mi ne povis foti ĝuste la plej fotindajn aferojn...)

Sudamerikaj bestoj

Fotoj pri la bestoĝardeno en Sao Carlos

Mi faris preskaŭ 200 fotojn, el kiuj 190 estas neuzeblaj, do vi povas vidi nur tiujn bestojn, kiuj ne tro moviĝis, aŭ ne estis malantaŭ vitro, aŭ kiuj tiom plaĉis al mi ke mi pasigis horeton ĝis kiam mi sukcesis fari uzeblan foton. Bonvolu ne doni malkuraĝigajn komentojn, mi scias ke la kvalito aĉas :)

Fotoj pri nia varbado en Santos

Jen kelkaj fotoj pri nia varbado en la marbordo de Santos, ilin faris Roger. Dankon pro la fotoj!

Fotoj

Sao Carlos

Mi alvenis al Sao Carlos hieraŭ, post agrabla, 3,5 horojn longa perbusa vojaĝo, kiun mi tre ĝuis pro la bela dumvoja pejzaĝo. Mi gastas ĉe tre simpatia familio, kie loĝas ankaŭ tre malgranda hundeto. La dimanĉan tagmanĝon partoprenis la tuta familio, kune kun la gefiloj de miaj karaj gastigantoj kaj iliaj geedzoj. (ne zorgu, se vi ne komprenas tiun ĉi komplikan frazon, mallonge: ĉeestis malgranda grupo de tre afablaj kaj amikemaj personoj). Ni parolis hispane kun la junuloj pri multe da temoj.

Interalie mi eksciis ke oni tro timigis min en la vakcinejo en Hungario, kaj ne estas vero ke la aviadiloj el Eŭropo venas plenaj kaj reiras duonplenaj ĉar la febro de Dengue mortigas la duonon de la turistoj. (Uh mi pensas ke la duono de la turistoj restas memvole ĉi tie por ĝui la afablecon kaj amikemon de la brazilanoj kaj danci sambon dum la tuta vivo.) Do bone, mi ne plu maltrankviliĝos pro la 34 kulpikaĵoj sur miaj kruroj.

Posttagmeze ni iris al bestoĝardeno por vidi ĉarmajn bestojn (kaj serpentojn!). Tie mi tuj donacis al mia korpo 2 semajnan porcion de sukero trinkante bongustegan sukon de sukerkano. Mi gustumis ankaŭ pamonha, kiu estas tre bongusta dolĉaĵo farita el muelita maizo, kuirita en la folio de maizo. Vespere miaj gastigantoj invitis gastojn por mia honoro kaj ni kune bakis picon.

Hodiaŭ matene mi estis en gimnastikejo, kie mi konatiĝis kun enĉambra kurigilo. (Nekredeble ke mi dum 6 jaroj vere altnivele sportis, el kiuj 2 jarojn mi estis atleto sed neniam provis tiun aparaton.) Estis tre bona ludo, mi tuj ŝanĝis al la plej malfacila deklivo, kaj mi estis kvazaŭ suprengrimpanta Ĉimborazon, estis tre amuze. Posttagmeze mi gvidis Esperantan lecionon en la domo de miaj gastigantoj por entuziasma grupeto.

Vespere miaj gastigantoj organizis kunvenon por geamikoj kaj lokaj esperantistoj. Mi faris iun prelegeton pri Hungario, mi rakontis multe da interesaĵoj kaj mi kantis hungarajn popolkantojn. Estis tre agrabla vespero, mi babilis multe kun la ĉeestantoj kaj ekkonis multajn interesajn personojn.

4/04/2011

La intervjuo kun Kretcheu



Jen vi povas spekti filmitan intervjuon, kiun Kretcheu preparis dum mi vizitis lin en Santos. Kretcheu estas pasia amanto de Libera Programaro kaj li konatiĝis kun Esperanto en decembro. Li mirinde rapide kaj bone lernis la lingvon, kaj iĝis fervora esperantisto kiu faras multe por disvastigi la lingvon. Li parolas Esperanton al (kaj espereble baldaŭ kun) sia familio hejme, eĉ al la dommastrino, do la familianoj lernas per efika rekta metodo. Li jam sukcese infektis kelkajn aliajn, ekzemple Diego, kiu videblas en la filmo apud mi. Li eklernis Esperanton en januaro kaj jam povas perfekte komuniki. Gratulojn al ili!

4/03/2011

impresoj

Oni ofte demandas kiuj estas miaj impresoj pri brazilanoj.

Brazilanoj estas tre amikemaj kaj bonkoraj, kaj ili vere tre ŝatas eksterlandanojn. Ili ĝenerale estas tre gajaj, kaj esprimas multe pli intense ĝojon aŭ plaĉon. Krom la jam menciita kisetemo kaj brakumemo, ili tre ofte komplimentas. Mi havas la impreson ke fizika beleco estas multe pli grava ĉi tie aŭ ili esprimas pozitivan opinion pli ofte pri tiaĵoj. Unue estis tre strange ke post mia prelego kaj viroj kaj virinoj gratulas min ne pro la sukcesa prelego aŭ talento paroli sed pro mia beleco. Mi tre surpriziĝis, ĉar mi tute ne havas iun elstaran belecon por meriti ion similan. Do mi jam lernis interpreti tion kiel afablaĵo kaj ne kompreni ĝin rekte.

Estas tamen tre granda kultura diferenco tiusence inter Hungario kaj Brazilo. En Hungario se virinon oni laŭdas nur pro ŝia beleco, tio signifas ke ŝi havas nenion alian por prifieri. Pro tio hungaraj viroj estas tre atentemaj ne tro emfazi la belecon de virinoj, kaj koncentriĝi pli pri inteligenteco, lerteco, aŭ bona kuirkapablo kiam ili laŭdas iun. Eĉ, multaj pensas ke laŭdi virinon pro ŝia beleco estas tute nenecesa afero, ja ne estas ŝia merito, kaj ĉiukaze ŝi havas spegulon por mem vidi tion. Do vi povas imagi kiom mi ruĝiĝas pro la neatenditaj komplimentoj. Uh, tio tamen tre mankos al mi en Hungario. :)

São Paulo denove

(Mi esperas ke ne estas tro enuige legi nur pri prelegoj, prelegoj kaj prelegoj, sed estas pri kio mia vojaĝo ĉefe temas.)

Vendrede mi vizitis la urboparton Sao Mateus por prelegi pri la internacia lingvo al interesiĝantoj. La programon organizis Odamir, kiu atendis min kaj Aparecida en la metroostacio, kaj de tie veturigis nin al la ejo per aŭto. Por mia honoro li selektis esperantajn kantojn por aŭskulti dumvoje, do ni estis duonpuge en la aŭto kiam JoMo jam invitis nin kundanci. Evidentiĝis ke Odamir tre ŝatas la kantojn de JoMo, do mi iom bedaŭris ne kunhavi kaj povi montri al li mian faman poŝtkarton de Leipzig, kiu senpacience atendas la aŭkcion de IJS 2011 sur mia skribotablo en Budapeŝto. (Ĉu vi jam aliĝis al IJS 2011?)
La prelegon ĉeestis 30 personoj el kiuj multaj ekinteresiĝis pri Esperanto, do mi denove havis senton de sukceso. Mi ankaŭ kantis al ili la esperantan version de la hungara popolkanto ’Vent’ printempa’, kiu tiom plaĉis al ili, ke poste mi kantis ĝin ankaŭ en la hungara. Mi estis kortuŝita ricevi donace belegan etan porŝultran ŝaleton kiun iu de la ĉeestantoj mem trikis por mi.

Sabato estis labortago por mi, mi gvidis du 2 horajn lecionojn en la sidejo de la Esperanto-Asocio de Sao Paulo. Ilin partoprenis po 20-30 tutkomencantoj kaj interesiĝantoj, kaj aldone kelkaj spionoj venis rigardi (kaj filmi) miajn lecionojn. Poste ni iris manĝeti kun kelkaj amikoj (inter ili la familio de Kretcheu kaj Marina, kiuj venis de Santos por esti kun mi ankoraŭ, dankon al ili!!) kaj mi iom preparis mian koron jam al Ĉilio, trinkante ĉilian vinon. Jes, do, post 10 tagoj mi estos jam en Ĉilio.

Mi komencas pli kaj pli senti la utilecon de mia laboro, kiu instigas min pli kaj pli fari kaj iri antaŭen, malgraŭ la fakto ke mi ja iom lacas. La prelegoj kaj la instruado tute ne lacigas min, male, ili donas al mi multe da energio. Min pli lacigas ke ĉioĉio estas nova ĉirkaŭ mi, kaj tio laborigas multe miajn sensilojn. Ĉie novaj vidaĵoj, novaj sonoj, novaj odoroj, novaj gustoj, novaj sentoj. Ĉefe sentoj. Mi ne scias kiel mi povos daŭrigi mian vivon en Hungario.

4/02/2011

Pliaj aventuroj en la gimnastikejo

Matene ni denove iris al gimnastikejo kun Aparecida. Ĉi-foje ni partoprenis lecionojn, kio estis ankaŭ tre bona kultura sperto por mi. Mi iris unue al bicikla (spinning) leciono, kie mi jam en la unua momento ŝokiĝis vidante ke mi estas preskaŭ la sola ino inter la partoprenontoj. (En Hungario gimnastikejaj lecionoj estas vizititaj nur de virinoj, krom kelkaj senesperaj viroj kies sola ebleco aŭdi gxemantajn virinojn konatigxi kun virinoj estas dum gimnastika leciono)

La alia strangaĵo estis ke brazilanoj verŝajne ŝatas amuziĝi eĉ dum la suferiga leciono. La trejnisto estis ege leĝera, li tre laŭte kunkantis kun la muziko per sia terura voĉo, kaj kuraĝigis nin fari la samon. Mi – kiu alkutimiĝis al tre fortaj kaj laborigaj spinning lecionoj – provis intense kaj serioze fari la aferon ĝis kiam li komencis pedalante skui la pugon al kanto de Shakira. En tiu punkto mi ne plu povis elteni kaj ekridegis. Li verŝajne pensis ke mi tre ŝatas la spektaklon, kaj dum duonleciono ni vidis dancmovojn sur bicikla selo. Mi devas diri ke mi pasigis preskaŭ duonon de mia vivo sur selo, kaj faris jam kelkajn nekutimajn aferojn biciklante, sed danci mi neniam provis. Ne malbona ideo tamen.

Post la spinning, ni partoprenis duonhoran muskoligadon de kruroj kaj duonhoran muskoligadon de ventro (ĝuste tion mi bezonintus antaŭ ol iri al la plaĝo en du-parta banvestaĵo en Santos…). Poste ni havis unuhoran lecionon de Pilates kun gimnastika pilkego, dum kiu mi pasigis almenaŭ 30 minutojn surplanke (defalinte de la pilkego).

4/01/2011

Universitato de Guarulhos

Mi estis iom trista hodiaŭ forlasi Santos-Sao Vicente kaj miajn novajn geamikojn. Mi tre bone fartis ĉe la familioj Cid kaj Kretcheu (Oliveira), ambaŭloke mi ne estis simpla gasto sed iĝis vera membro de familio. Mi estas tre dankema al ili, kaj al lokaj esperantistoj, kun kiuj ni renkontiĝis kaj faris komunajn programojn.

Ni revenis posttagmeze al la hejmo de Aparecida, kie nin atendis buseto kiun la Universitato de Guarulhos sendis por preni min. Ŭaŭ, kia zorgemo! Alveninte al la universitato ni renkontis Osmar, kiu estas juna studento pri portugala kaj angla beletro, kaj agadas tre entuziasme por konigi Esperanton al siaj samuniversitatanoj. Li jam organizis tre sukcesas enkondukan prelegon pri la internacia lingvo, kaj la hieraŭa prelego nia estis iuspeca sekvo de tio.

Li faris tre sukcesan varbadon, venis pli malpli 30 personoj. Mi parolis pri Esperanto, kiel ĝi faciligas interkompreniĝon kaj la lernadon de aliaj lingvoj, pri miaj vojaĝoj kaj aliaj riĉaj spertoj danke al Esperanto, dume Osmar tradukis ĉion en la portugalan. La publiko estis tre interesata, ili tre ĝuis la prelegon kaj starigis multajn demandojn. Mi estas tre feliĉa ke mi havis la eblecon prelegi.

Fotoj