4/14/2011

Puerto Montt ankoraŭ

Mi pasigis la lastajn tagojn iom ripozante, ekkonante la ĉirkaŭaĵon kaj praktikante la ĉilihispanan. Hieraŭ mi faris ekskurseton al najbara urbeto, Puerto Varas, kiu troviĝas apud belega lageto. La urbo estis tre ĉarma, mi tute sentis min en Svislando, kun montoj en la fono, kaj lago ĉepiede, kun tiom pura akvo ke mi povis vidi la ŝtonojn fonde. Temas pri turista loko, tre alloga, kiun tamen ne vizitas tiom da turistoj, ke mi povu vagadi sen esti rigardata kaj daŭre alparolata. Jes, ĉar homoj tre interesiĝis pri mi kaj oni daŭre komencis konversacii kun mi surstrate, en vendejoj, poŝtoficejo aŭ buso, do mi estis tre ĝoja paroli la ĉilihispanan dum tuta posttagmezo.

Mi kompreneble ne faris fotojn, ĉar mi forgesis hejme la memorkarton de la fotilo (mi kaj la fotilo ankoraŭ ne amikiĝis, mi ne scias ĉu ni iam alkutimiĝos unu al la alia, verŝajne ne). La loko estas tiom bela, ke mi finfine ĝojis ne havi la damnan aparaton, tiel mi povis rigardi kaj ĝui ĝin sen la konstanta streĉo povi fari sufiĉe uzeblajn fotojn kiuj redonas ion pri ĝia atmosfero.

Hodiaŭ ni havis prelegon - mi parolis Esperante kaj José Antonio tradukis al la hispana por iom montri kia la lingvo estas. Estis vera, deviga universitata prelego pri Esperanto. Ĝin ĉeestis pli ol 120 personoj, el kiuj 54 tiom entuziasmiĝis ke tuj enskribiĝis por eventuala kurso. Respondante al demandoj mi parolis hispane, kio tiom plaĉis al la junuloj, ke poste multaj venis por diri kiom ili ŝatas mian hispanan. Hahaha, mi esperas ke ili ne pensos ke ĉiu eŭropano parolas tian fuŝ-hispanan kiel mi.

(Cetere, dankon al tiuj kiuj jam skribas mesaĝon por demandi ĉu mi ankoraŭ vivas se ne estas nova blogero iun tagon. Mi ege ĝojas havi tiom diligentan legantaron kaj tio instigas al mi skribi kaj fari eĉ pli. Dankon pro via kunvojaĝado!)

No comments:

Post a Comment