Mi survojas al Brazilo. (Fakte mi estas sidanta en aviadilo, ie inter Sao Paulo kaj Brasilia.) Mi devis ŝanĝi la aviadilon en Sao Paulo, kaj mi subite trovis min en konata loko, ja mi komence alvenis ĝuste tien. Kiom strange, ke sufiĉas esti nur unufoje en iu loko por ke oni sentu sin kvazaŭ hejme.
Mi ne havis eblecon pesi mian kofregon antaŭ ol alveni al la flughaveno, do nur tie evidentiĝis ke mi havas 30 kilogramojn anstataŭ 23. Mi rapide komencis elpaki kelkajn librojn por meti en mian mansakon. Kiam la dungito vidis ke mi havas tutan kolekton de la plej valoraj argentinaj verkoj, li tuj diris ke mi remetu ĉion kaj ne gravas tiuj plusaj 7 kilogramoj. (Haaa, la forto de la literaturo… kaj la verdaj okuloj.) Cetere, la kofro transiris fulmrapidan dieton kaj dumvoje perdis 3 kilogramojn ĉar ĉe la pesado en Sao Paulo ĝi estis nur 27 kilogramojn peza.
Mi ne skribis dum iom da tempo, ĉar mi bezonis tempon por mi mem, pripensi aferojn. Ankaŭ replanado montriĝis necesa, replanado de mia vojaĝo kaj replanado de mia vivo.
Dum mia restado en Bonaero mi provis helpi la lokan movadon, instruante, prelegante, organizante kurson por instruemuloj kaj renkontiĝon por kunigi la junulojn.
La beleco de la aŭtuna Bonaero iom helpis akcepti la tristan fakton ke ĉi-jare mi havas senprintempan jaron. Mi ne pensis antaŭe ke mia korpo estas tiom sentema pri la sezonoj.
En marto mi alvenis el la 12 C grada hungara fruprintempo al la 29 C grada brazila fruaŭtuno (por mi somero). Poste mi denove trovis min en 12 C grada sudĉilia, pluva aŭtuno, do alveninte al Bonaero mi ĝojis pro la agrabla (por mi) frusomera vetero, muuulte da suno, neniu pluvo kaj agrabla 20 C.
Mia korpo tiom sopiris someron ke dum la unuaj semajnoj mi vere vestiĝis kvazaŭ estus somero. Pro tio mi kelkfoje sentis min strange, ĉar la virinoj surstrate surhavis jaketon kaj longan pantalonon, kaj mi mallongan jupon kun sandaloj kaj senmanika bluzo.
Sed la plej stranga afero estas la manko de lumo. Mi atendas pli longajn tagojn, pli da lumo, sed okazas la kontraŭo, matene je la 8a ankoraŭ malhelas kaj je la 6a vespere jam malhelas.
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-52762747594067635092011-05-16T10:36:00.002-04:002011-05-16T10:36:29.385-04:00Bonaero daure
Dum la lastaj du semajnoj mi klopodis aldoni iom da ritmo al mia vivo, kio jam tre mankas al mi. Nu, kelkaj demandis al mi ĉu mi jam havas hejmsopiron (vojaĝante de jam preskaŭ du monatoj.) La respondo estas malfacila, ja kelkaj aferoj tre mankas al mi, kelkaj tute ne. Mankas al mi mia familio kaj geamikoj (ja skajpe ĉiu preskaŭ ĉiam atingeblas), mia loĝejo, mia kuirejo, miaj bicikloj. Mi pli kaj pli ofte pensas pri Budapeŝto, kiu estas mirinde bela printempe, kiam la urbon invadas biciklantaj junuloj, la Margereta Insulo pleniĝas je kurantoj kaj amantoj, subĉielaj trinkejoj ekestas en parkoj, ĝardenoj kaj kortoj.
Sed plej mankis al mi iusenca ritmo, ĉiutaga rutino, do ĉi tie, en Bonaero mi komencis kuri ĉiu matene, labori iom dumtage kaj klopodas fari ion ĉiu vespere. Mi estis jam en kinejo, en teatro, en ekspozicio, partoprenis kelkajn kulturajn programojn, kaj renkontis kelkajn lokajn junulojn por iom amuziĝi vespere-nokte. Mi eĉ ricevis jam biciklon prunte, do la tutan pasintan sabaton mi pasigis surbicikle.
Krome, mi gvidis kelkajn lecionojn por komencanta grupo en la sidejo de la loka esperanta asocio kaj prelegis publike dum grava kultúra aranĝo. Ĉi-jare Bonaero estas la monda ĉefurbo de libroj, kaj okaze de tio, fama artistino konstruis la Turon de Babel el 30.000 fremdlingvaj libroj kiuj estis donacitaj de la loĝantoj en centra placo. Apud la turo mi ricevis unu horon por prelegi pri Esperanto.
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-83679817975827983862011-05-10T17:52:00.004-04:002011-05-11T10:30:26.819-04:00Veturado en BonaeroMia originala ideo estis biciklante ekkoni la urbon. Mi naive pensis ke estos tre facile ekhavi biciklon, kaj jam ekde miaj unuaj horoj ĉi tie mi daŭre torturadis ĉiun ĉirkaŭ mi - vane. Unue mi volis iun, kiu taŭgas por enjupa pedalado (mi fakte kunhavas preskaŭ nur jupojn), prefere malnova, se eble nigra, kun sonorileto. Haha, jes, mi scias, se temas pri bicikloj mi estas eĉ pli elektema ol kun viroj. Poste, mi pretis pli kaj pli malaltigi la bezonnivelon, fine jam taŭgus io kun du radoj kaj selo. Do, ni vidos.
Ĝis la ĝojiga momento finfine havi biciklon subpuge, mi uzas la publikan transportsistemon, kiu ŝajnas esti sufiĉe bona, kvankam iom ĥaosa. La prezo de la biletoj estas n-e-k-r-e-d-e-b-l-e malmultekosta, bileto kostas ekzakte la dekonon, jes dekonon de tiu en Budapeŝto. La unuan fojon kiam mi vidis la prezon mi tuj pensis ke mi fuŝe transkalkulas la prezojn. La metroo estas tre facile uzebla kaj tre komforta. Male, la busoj estas terure ĥaosaj.
La diversajn liniojn funkciigas diversaj kompanioj (kia surprizo por hungarino, en kies lando estas nur unu ŝtata kompanio por enurba publika transporto, interurbaj buslinioj, trajnoj, ktp.). La orientiĝadon malhelpas ke ne estas unu komuna bushaltejo surstrate, sed ĉiu buso haltas en aparta loko, kiun indikas etaj surlamppostaj signoj (kiujn vi aŭ rimarkas, aŭ ne). Horaro ne ekzistas, la busoj venas (aŭ ne venas) laŭplaĉe, ofte dum 30 minutoj neniu kaj poste samtempe tri. La bileton vi devas aĉeti ĉe la ŝoforo, la prezo dependas de la humoro de la ŝoforo, via sekso, via rideto, kaj la longeco de via jupo. La ŝoforo diras la prezon kaj vi devas ĵeti la monerojn en aparaton, kiu daŭras ege longe se estas pluraj vojaĝantoj.
Hodiaŭ estis la unua fojo kiam mi volis iri sola al iu certa loko (en la alia parto de la urbo), kiu estis sufiĉe da defio por mi, kiu eĉ en sia propra ĉambro kapablas perdiĝi. Kelkaj el vi spertis tiujn mirindajn kapablojn miajn dum JER en marto, kiam mi gvidis la arbaran ekskurson - hm almenaŭ estis iom da aventuro. Bonvolu ne lasi min gvidi la arbaran homlupan ekskurson dum IJS, eĉ se mi insistas ke mi scias la vojon.
Mi ekiris en la urbocentron kun mapo, kaj precizaj direktindikoj (kiujn mi trovis rete). Haha, mi kapablis fari la 30 minutan vojaĝon ene de 2 horoj. :) Sed mi multe ekskursis almenaŭ.Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-63905245615619646462011-05-10T17:17:00.001-04:002011-05-10T18:13:56.870-04:00Pri Bonaero ĝenerale - dua provoUh, mi iom perdiĝis dum la lastaj tagoj, ne fizike sed anime. Mi estas ravita de Bonaero, ĝi estas perfekta miksaĵo de eŭropa kulturo kaj latina temperaturo. De la unua momento mi ie profunde sentas ke mi apartenas al tiu ĉi loko.
Mi ne skribis ĝis nun - ĉar mi ne sciis kion skribi. Mi simple ne povas trovi vortojn por esprimi kion mi havas ene. Frazoj kiel "la parkoj estas belaj, la etoso estas ĉarma, la nokta vivo estas raviga" diras absolute nenion, do mi prefere ŝparus ilin. Cetere, mi ne volas skribi kliŝojn kiel "mi ŝatas kiu mi iĝas en la urbo" ĉar tio sonus tro ridiga.
Al mi tre plaĉas ke la urbo estas plenplena je kulturo: ĉiu dua vendejo estas librovendejo, estas amaso da kinejoj kaj teatroj en la centro, en restoracioj pladoj estas nomataj laŭ verkistoj.Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-37347023535686485022011-05-06T13:35:00.000-03:002011-05-06T13:35:15.110-03:00Nova misioMi pli kaj pli sentas kiom terure europcentra estas la kulturo en kiu ni edukigxas. Se mi finfine decidos vivi en Europo, mi havos novan mision por pligrandigi la perspektivon de miaj samkontinentanoj.Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-16137784365925660382011-05-03T12:02:00.002-03:002011-05-03T12:02:08.658-03:00Pri tempo
La tempodiferenco inter Hungario kaj Argentino estas 5 horoj. Se iu diras al vi ke li vokos vin matene, li certe ne vokos antaŭ la 1400, rendevui posttagmeze ĉi tie signifas ne antaŭ la 1800, la vespero komenciĝas je la 2200 kaj la nokto finiĝas je la 0700.
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-43854189420766197612011-05-03T11:57:00.002-03:002011-05-03T11:57:13.351-03:00La polla chilena
Kiu rakontos al mi la etimologion de la polla chilena?
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com5tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-84148729431744633702011-05-03T11:54:00.002-03:002011-05-03T11:54:52.482-03:00Vojaĝante en Ĉilio
En Ĉilio mi pasigis multe da horoj vojaĝante per aŭtobuso, do mi povas aserti ke estas bonega maniero por vojaĝi kaj mi vere rekomendas al ĉiu vizitonto. Malgraŭ la stultaĵoj kiujn oni diris al mi en Hungario pri la ĉiutipaj danĝeregoj, mi havis bonegan sperton, la busoj estas tre komfortaj, sekuraj, precizaj kaj treee malmultekostaj (almenaŭ por ni hungaroj). Kunlaboranto de la ŝoforo kontrolas la biletojn, kaj petas de ĉiu telefonnumeron de persono vokuta en kazo de akcidento. Krome, estas ekrano en la buso kie oni konstante montras la aktualan rapidecon, kaj estas akra sono se ĝi superas 100 km/horo, ja laŭleĝe busoj ne povas veturi pli rapide. Estas surprizige, ke horloĝo tute ne troviĝas en la busoj, nek en la stacidomo, nek sur la strato. Fakte, nenie oni vidas publikan horloĝon (se nun mi rememoras, same kiel en Brazilo), kio estas tre stranga por mi, kiu alkutimiĝis al vidi horloĝojn ĉie ĉirkaŭe, en stacidomoj, bushaltejoj, restoracioj, eĉ multloke surstrate.
La plej ŝokiga afero pri Ĉilio estis verŝajne la memoraĵoj kiujn oni starigas apudvoje al mortintoj. Vojaĝante per aŭtobuso mi vidis ĉiun kilometron almenaŭ unu el ili, ĝenerale dometon kun kruceto, floroj kaj foto de la mortinto(j), sed ofte estis pli rakontemaj memoraĵoj kun radoj aŭ aliaj partoj de aŭto, aŭ aliaj objektetoj rilataj al la personeco de la mortinto.
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-81778204741420380722011-05-02T00:39:00.005-03:002011-05-03T12:00:35.151-03:00Concepcion kaj Santiago koncize
La Lenga
Do, finfine la raporto pri la lastaj tagoj en Ĉilio. Mi pasigis du tagojn en Concepción, kie mi prelegis en la universitato al 30-40 universitatanoj. Mi havis ankaŭ iom da tempo por ekkoni la urbon, kiun terura tertremo forte damaĝis la pasintan jaron. La urbo gardas multe da vundoj ankoraŭ, kaj fizike kaj emocie, mi spertis ambaŭ. Mi sentis min kvazaŭ en filmo vidi la detruitajn konstruaĵojn, ĉefe iun altegan apartamentaron, kiu falis kaj restis preskaŭ netuŝita, kvazaŭ ĉio okazintus la antaŭan tagon. Mi tagmanĝis apudmare, en belega loko nomita ”La Lenga” kie la edzinoj de la fiŝistoj funkciigas restoraciojn. Vekiĝinte matene mi eksciis ke nokte estis tertremo (5.3), el kio mi sentis absolute nenion (kvankam mi tute ne estas profunda dormanto).
En Santiago mi pasigis tri tagojn kaj havis unu prelegon en la universitato tie. La prelegon ĉeestis 43 personoj, kio estis preskaŭ miraklo, ĉar lastmomente evidentiĝis ke paralele oni okazigas grandan studentan manifestacion (poste ni vidis la fotojn pri la evento, uh, multe malpli paca estis ol niaj hungaraj manifestacioj, hm, krom tiu fifama sola de 2006). Dum miaj tagoj en Santiago mi fartis tre bone, mi pruntericevis belegan biciklon (nomitan Mariposa – Papilio) por urba vagado, kaj kun miaj gastigantoj ni pasigis longegajn noktojn trinkante bonegajn ĉiliajn vinojn kaj babilante pri la eternaj temoj de la vivo.
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-11296021647713530932011-04-30T18:54:00.000-03:002011-04-30T18:54:55.747-03:00AlvenoRapida, sencxapela mesagxo: mi alvenis al Bonaero, mi estas nekredeble felicxa. Mi sentas min alveninta finfine post multaj jaroj da migrado.Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-38494047441819904702011-04-26T23:46:00.001-03:002011-04-26T23:53:15.984-03:00pri la flugbileta misterioAperis la unuaj ombroj la lastan mardon, kiam mi vizitis la oficejon de LAN en Valdivia por ŝanĝi parton de mia flugbiletaro kiun mi certe ne uzos. La dungito tie afable klarigis ke tion mi ne povas fari, nur pere de la hungara vojaĝagentejo, kie mi aĉetis la biletojn. Bone, mi skribis al ili kaj ili tuj reĵetis la pilkon skribante ke ili povas fari nenion, mi devas ŝanĝigi la bileton en la oficejo.
Do mi reiris al la oficejo la postan tagon, decidinte ke mi ne forlasos la ejon ĝis ili faras ion. Estis longega sesio, ĉiuj kvin dungintinoj de la oficejo ekokupiĝis pri la problemo. Rigardante unu ekranon ili provis klarigi al mi la situacion laŭ kvin diversaj versioj – samtempe, dum duonhoro. Mi sentis min kvazaŭ en Monty Python. Mi tuj decidis altigi mian lingvonivelon al C2 en la hispana, kiam mi finfine sukcesis kompreni kion ili volas kaj mi sukcesis komprenigi al ili kion mi volas. Ili konstatis ke miaj flugbiletoj entute perdiĝis, ke ili vidas neniun signon pri ili en la sistemo. Mi ja ne povis imagi kiel flugbiletoj povas simple malaperi por kiuj mi pagis la tutan monon kiun mi ŝparis dum 5 jaroj.
Mi ankoraŭ ne estis nervoza, ĝis mi ricevis la respondon de la hungara oficejo, kiu estis nur unu frazo, nome ke ĉio estas en ordo, mi trankviliĝu. (Mi ne scias ĉu ekzistas pli maltrankviliga konsilo ol tiu de ”trankviliĝu!”) Poste mi petis konfirmon pri la flugoj, kiam alvenis la elektronika formo de mia bileto, en kiu vere mankis ĉiuj aliaj flugoj ol la jam faritaj. Krome, ili aldonis mallongan mesaĝon, iun tian, ”vidu, ĉio estas ja en ordo”.
Alvenis tempo por uzi eksteran helpon ja mi sufiĉe ĉagreniĝis. Mi petis amikon voki la oficejon, kiu dum la lastaj jaroj pruvis ke li ĉion povas solvi ene de fulmrapida tempo kun la eleganteco kaj ruzeco de dek virinoj (jes, tia viro jes ja ekzistas!). Same nun, li post 2 minuta telefonado havis jam la privatan (!) poŝtelefonan numeron de la agento kiu okupiĝis pri mia bileto kaj sukcesis paroli kun ŝi. Kvankam, ŝi daŭre diris ke ĉio estas en ordo sed almenaŭ promesis fari ion.
Lunde alvenis ŝia mesaĝo, en kiu ŝi finfine konstatis ke jes ja vere perdiĝis ĉiuj miaj biletoj, pro iu eraro en komputila sistemo kiu okazis kiam ŝi ŝanĝis iun flugon pro ŝanĝo de flughoraro (mi daŭre ne komprenas kiel tio eblas, ne gravas) kaj ŝi klopodas fari ion, sed marde ili ne laboros, merkrede ŝi ne laboros.
Do momente mi havas neniun ideon kio okazos al mi, se la problemoj ne solviĝos, mi eble devos per buso veturi al Bonaero, por veturigi mian korpon tien, kie mia animo jam de jaroj estas kaptita. (Kaj resti tie poreterne, ĉar mi ne pensas ke eblos trovi busbileton ĝis Budapest...)
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com8tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-51444348898868693902011-04-25T09:51:00.000-03:002011-04-25T09:51:38.789-03:00kial mi finfine traveturos Sud-Amerikon per buso...jam pretiĝas tre tre tre furioza blogero por rakonti al vi kiam vi neniam neniam neniam en la vivo aĉetu flugbiletojn pere de vojaĝagentejo... grrrrrrrrr!Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-453075950518942382011-04-24T22:39:00.003-03:002011-04-24T22:41:13.020-03:00ekster danĝerohmmm mi nun ĝojas ne plu esti en Brazilo post rakonti al pli ol 500 personoj kion hungaraj viroj tradicie faras kun hungarinoj pasklunde matene... :) (kaj mi pardonpetas de la inoj al kies edzo/koramiko/patro mi donis kelkajn ideojn...)Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-68422355658044435362011-04-24T22:22:00.003-03:002011-04-24T22:25:54.147-03:00Valdivia, Ĉilio - parto du
En la centro de la urbo fluas la rivero Valdivia, apud kiu troviĝas la fiŝmerkato. La fiŝeroj ĵetitaj en la akvon allogis la marleonojn (mi ne trovis esperantan vorton por ili, temas pri otaria flavescens, lobo marinero aŭ sea lion), kiuj decidis amase vivi en la urbo kaj jam tiomgrade alkutimiĝis al homoj, ke ili elgrimpas la riveron por ripozi sur la bordo kaj kelkfoje eĉ venas sur la apudajn trotuarojn, 1 metron for de la homoj.
La riveroj ludas centran rolon en la vivo de la valdivianoj, multaj el kiuj praktikas remadon por sporti. Hodiaŭ mi la unuan fojon de mia vivo provis tiun sporton, danke al Marcos, mia kara gastiganto, kiu altnivele remis dum multaj jaroj (kaj eĉ estis ĉilia ĉampiono). La sperto estis terure bona, la knabinoj estis tre afablaj kaj helpemaj, ili instruis al mi ĉion. Remado tre ekplaĉis al mi, pro la proksimeco de naturo kaj akvo, pro la harmonio kaj kunlaboro bezonataj de la kunuloj kaj kompreneble pro la rapideco (ĉar la boato estas treee rapida). Haha, kaj mi eĉ ne falis aŭ faligis la tutan boaton en la akvon.Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-16502373980970273342011-04-24T21:48:00.000-03:002011-04-24T21:48:17.750-03:00Valdivia, Ĉilio - parto unuRebonvenon en la boato. Mi ne volas enuigi vin per la kialoj de la silento, ja estis pluraj paralele, el kiuj la solveblaj problemoj pli-malpli solviĝis, la ne solveblajn solvos la tempo, la hazardo aŭ nenio - kiel kutime (haha, kiom saĝa mi estas). Krom la flugbileta-problemaro, sed tio meritas apartan blogeron.
Do, mi pasigis preskaŭ unu semajnon en Valdivia, kiun mi ĝuegis. Mi spertis, gustumis, provis, eksciis, vidis, aŭdis, sentis, flaris, vizitis multege da novaj aferoj, do mi havis tre spertriĉan periodon. Mi provos listigi multajn el ili (kaj ilustri ĉion eĉ per fotoj).
La tagon, kiam mi alvenis (la 19-an) mi prelegis pri Esperanto al 18 interesiĝantoj en la loka universitato - en la hispana. Dum la sekvaj tagoj mi havis ripoztagojn, dum kiuj mi ekkonis la tutan urbon (kompreneble ankaŭ la merkatojn), mi estis ĉe la marbordo, en botanika ĝardeno, en familia festo. Mi spertis tre ekstremajn veterkondiĉojn, unu tagon estis tiom grandega ŝtormo, ke multajn arbojn faligis la vento, kaj ne estis kurento dum tuta tago. La postan tagon estis 19 C kaj tre forta sunbrilo.
Mi amikiĝis kun la dombesteto de la familio, kiu estas 8-jara anaso, loĝanta en la ĝardeno de mia gastiganta familio (havas eĉ sian propran dometon) kaj havas la privilegon akompani la familion eĉ al feriumadoj.
Hieraŭ ni ekskursis al la maro (ĉ. 30 kilometrojn for ĝi situas), kie mi metis mian manon (kaj eĉ preskaŭ faligis Kro) en la malvarmegan akvon. (Jes, tiu multkolora io estas mi). Poste ni manĝis kelkajn maraĵojn (la unuan fojon en mia vivo mi kuraĝis gustumi konkon). Mi gustumis multege da novaj manĝaĵoj dum la lastaj tagoj, mia scivolemo venkis kontraŭ miaj timo kaj malemo. (Kiam mi estis juna mi estis tre elektema, mi preskaŭ nenion volis manĝi. Mia granda revo estis iĝi diplomato, kaj mia patrino diris ke mi ne povos esti diplomato se mi rifuzas manĝi tiom multe da aferoj, ja oni devas konduti bone, kaj manĝi ĉion dum oficialaj vespermanĝoj dum vojaĝoj. Tio ŝanĝis mian tutan sintenon kontraŭ strangaj manĝaĵoj.) Interalie, mi manĝis diversajn fiŝojn (sierra, pejerrey), krabon, konkojn, completo (la ĉilia versio de hotdog, farĉita per muulte da kremo de avokado), empanada, farĉitan terpomaĵon kaj kelkajn novajn fruktojn. Kaaaj mi trinkis chicha (estas suko de pomo, laŭ gusto simila al mosto) kaj mate (jes, kun sukero, mi jam priparolis tiun eraregon kun argentino). La alkoholaĵojn kiujn mi gustumis mi ne listigos, ĉar ĉiu pensos ke mi estis ebria dum la tuta tempo, kvankam mi eĉ ebrieta ne estis. (Menciendas tamen, ke mi trinkis la plej bonan vinon de mia vivo ĝis nun - kompreneble ĉilian, haha, kiu estas kvazaŭ nekredebla ja mi havas francan duonfamilion).
Estis nur du manĝaĵoj, kiujn mi rifuzis gustumi, unu estis sandviĉo kun kruda viando, alia la strangaĵo videbla sur la foto (piure), kiu estas estaĵo vivanta en la fondo de la maro kaj aspektas tute kiel ŝtono. Oni manĝas ĝin kruda. Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-44502065507500945972011-04-20T00:24:00.003-03:002011-04-20T00:28:14.124-03:00Konkurso!! Kio estas sur la foto??
Dum la lastaj tagoj mi gajnis iom da memfido paroli hispane (ja antaŭe mi preskaŭ neniam en mia vivo havis la okazon uzi produktive la lingvon). Estas granda instigo ke la homoj estas tre helpemaj kaj laŭdemaj kaj ne priridas min, ja mi certe sonas kiel ĵusekviviĝinta rolulo el 19 jarcenta hispana romano. (Mi provas forgesi la influon de niaj ŝategataj universitataj lingvopraktikaj kursoj, dum kiuj ni devis enkapigi duonpaĝon longajn frazojn de romanoj de Unamuno kun la celo pli(!!)perfektigi nian nemezureble malaltan lingvokonon pri la hispana…)
Mi jam lernis kelkajn ĉiliaĵojn, kaj eĉ komencas forgluti la s-ojn (me guhtan lo ĉileno). Estas kelkaj mojosaj kulturaĵoj ankaŭ. Tre miskompreneble estas ke ĉi tie oni uzas la verbon "cancelar” por la verbo pagi. Mi unue tute miskomprenis kiam por pagigi ion oni daŭre diris ke mi devas nuligi ĝin. Poste mi eksciis la etimologion de la vorto, temas pri la originala esprimo "nuligi ŝuldon”.
Alia kulturaĵo. Ĉi tie ekzistas la vortoj pololo(a) por koramik(in)o, kaj novio(a) por fianĉ(in)o - dum en la hispania hispana oni uzas la vorton novio por ambaŭ. Malevitebla kun preskaŭ ĉiu kunparolanto estas la demando „tienes pololo?”(ĉu vi havas pololon) kaaaj poste kelkaj aldonas eĉ la demandon „y amante?” (kaj amanton). Haha, kaj se ne estas sufiĉe, ekzistas vorto ankaŭ por onta koramiko, do persono kun kiu jam kuiriĝas la supo, sed ankoraŭ ne estas publike. (Ĉilianoj bonvolu aldonu en komento tiun vorton, ĉar mi forgesis ĝin). Do mi pensas ke la tavoloj de amrilatoj estas pli kompleksaj ĉi tie, ol mi imagis.
(Ja, en la hungara ni eĉ ne havas apartan vorton por koramik(in)o, ni simple uzas la vorton "amik(in)o” ankaŭ por ĉiu celo.  Estas kelkfoje problemo kiel apartigi la du konceptojn, do ni simple diras "mia amiko” por koramiko kaj "unu el miaj amikoj” por simpla amiko. Kelkaj ne vere kontentas pri tiu solvo, do ili uzas vortojn kiel "karulo”, "partnero”, aŭ "kunulo”, sed por mi tiuj vortoj ne enhavas la senton de amo. Ni ja havas vorton por „amanto” sed tion oni uzas nur por duapoziciuloj – do se temas pri amanto de jam okupita persono. Haha, eĉ pli strangas por miaj oreloj la demando kiu koncernas tion.)
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com9tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-72444921584414375852011-04-20T00:10:00.001-03:002011-04-20T12:41:16.594-03:00Aventuroj sur la insulo Chiloe
Mi pasigis tre agrablan tagon sur la insulo Chiloe. La gastejeto estis komforta, krom ke mi havis kelkajn problemojn kun la seruroj kaj ŝlosiloj. Mi certe malsatmortus se mi estus ŝtelisto, mi eĉ per ŝlosilo ne povas kelkfoje malfermi pordojn… kaj tio okazis ankaŭ en la gastejo. Vespere kiam mi revenis de promenado, mi ne povis malfermi mian pordon, sed bonŝance la gastejisto estis subkubute kaj tuj venis helpi min. Evidentiĝis ke se mi turnas la ŝlosilon dufoje, la seruro blokiĝas, kaj vera vira forto necesatas por malfermi ĝin. Do bone. Nokte, kiam mi iris brosi la dentojn enlitiĝonte, mi ankoraŭ memoris turni la ŝlosilon nur unufoje, do ne estintus problemo, se mi povintus memori ankaŭ la direkton ĉu dekstren aŭ maldekstren turni por malfermi.
Revinte el la banĉambro en mallonga T-ĉemizo kaj kalsoneto mi konstatis ke mi havas neniun ideon en kiun direkton turni la ŝlosilon, do mi lotumis ĉu dekstren aŭ maldekstren provi, mi estis esperplena havi 50% ŝancon. Sed kompreneble mi elektis malĝustan direkton kaj blokis la seruron. Mi iom poste provadis konvinki la seruron lasi min eniri, kompreneble sensukcese. Por venki mian komenciĝantan senton de paniko, mi ŝerce diris kelkfoje „malfermiĝu sezamo” en la hungara duonlaŭte, kion verŝajne aŭdis la gastejisto en la apuda ĉambro, ekridis kaj venis savi min. Kompreneble por la nokto mi jam ne kuraĝis ŝlosi la pordon, do mi dormis kun mia pasporto kaj bankkartoj sub la kuseno, brakumante mian komputilon.
Poste mi promenis kaj volis foti la famajn domojn de Chiloe, kiuj konstruiĝis duone sur akvo, kaj staras sur lignaj kruroj en la akvo. Bedaŭrinde la esenco videblis nur de la akvo, kaj mi neniel povis foti ilin, sed mi almenaŭ promenis en la haveno kaj vidis multajn gajajn multkolorajn ŝipetojn. Mi decidis eluzi la tempon kiun mi havis por ekskursi al apuda urbeto per buseto, estis tre agrable.
Vespere mi prelegis en kultura centro pri Esperanto – en la hispana. Estis la unua fojo kiam mi devis paroli publike la hispanan, do mi ne vere estis trankvila antaŭe, sed mi bone elturniĝis kaj estis granda sukceso.
Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-5189189938598317552011-04-18T01:45:00.000-03:002011-04-18T01:45:27.150-03:00La isla de Chiloe, Castro
Mi vizitis la bazaron de Puerto Montt, kaj faris kelkajn fotojn pri ĝi (ili videblas ĉi tie). Ekde nun mi aldonos kelkajn fotojn, se mi havos tempon, ankaŭ al la antaŭaj blogeroj.
Nun mi estas sur la insulo Chiloe, kiu estas ĉarmega loko. Ĉar mi alvenis nur posttagmeze, mi havis tempon nur por rapide promeni kaj manĝi en bonega restoracio.Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-70559269489220189662011-04-16T16:09:00.001-03:002011-04-16T18:57:20.986-03:00Puerto Montt, daŭreMi havis tre interesan posttagmezon hieraŭ, mi akompanis la filinon de José Antonio por fari intervjuojn kun nekonatuloj pri sociaj problemoj (ŝi studas sociologion kaj laboras pri iu esplorlaboro rilate la temon). Estis tre bona ekzerco por mi aŭskulti kiel diversaj personoj parolas, ankaŭ tre maljunaj. Ni eniris dometon por lokaj maljunuloj kaj eĉ la hejmon de afabla sinjorino. La homoj estis tre helpemaj kaj konversaciemaj, kio tre surprizis min. Mi ankaŭ ludis kun la 4-jara nepeto de la afabla sinjorino, kiu estis ege ĉarma.
Mi jam lernis multajn ĉilihispanajn slangaĵojn, kio tre ĝojigas min.Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-19882546081002262122011-04-15T21:01:00.001-03:002011-04-16T18:58:09.290-03:00pri okulojEn Ĉilio la infanoj havas verajn nigrajn okulojn. Ne estas kiel la okuloj de la plenkreskuloj. Ankaŭ la okuloj de la plenkreskuloj estas malhelaj; plenaj je vundoj, doloroj, seniluziĝoj, sperto de la vivo, kiu ĉiam videblas, eĉ se oni ridas kaj estas tre feliĉa.
Male, la okuloj de la infanoj estas ĝisfunde nigraj, tre profunde. En ili loĝas nur scivolemo kaj naiva amo de la vivo.Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-35249474957496299502011-04-14T23:09:00.003-03:002011-04-14T23:13:01.907-03:00Puerto Montt ankoraŭMi pasigis la lastajn tagojn iom ripozante, ekkonante la ĉirkaŭaĵon kaj praktikante la ĉilihispanan. Hieraŭ mi faris ekskurseton al najbara urbeto, Puerto Varas, kiu troviĝas apud belega lageto. La urbo estis tre ĉarma, mi tute sentis min en Svislando, kun montoj en la fono, kaj lago ĉepiede, kun tiom pura akvo ke mi povis vidi la ŝtonojn fonde. Temas pri turista loko, tre alloga, kiun tamen ne vizitas tiom da turistoj, ke mi povu vagadi sen esti rigardata kaj daŭre alparolata. Jes, ĉar homoj tre interesiĝis pri mi kaj oni daŭre komencis konversacii kun mi surstrate, en vendejoj, poŝtoficejo aŭ buso, do mi estis tre ĝoja paroli la ĉilihispanan dum tuta posttagmezo.
Mi kompreneble ne faris fotojn, ĉar mi forgesis hejme la memorkarton de la fotilo (mi kaj la fotilo ankoraŭ ne amikiĝis, mi ne scias ĉu ni iam alkutimiĝos unu al la alia, verŝajne ne). La loko estas tiom bela, ke mi finfine ĝojis ne havi la damnan aparaton, tiel mi povis rigardi kaj ĝui ĝin sen la konstanta streĉo povi fari sufiĉe uzeblajn fotojn kiuj redonas ion pri ĝia atmosfero.
Hodiaŭ ni havis prelegon - mi parolis Esperante kaj José Antonio tradukis al la hispana por iom montri kia la lingvo estas. Estis vera, deviga universitata prelego pri Esperanto. Ĝin ĉeestis pli ol 120 personoj, el kiuj 54 tiom entuziasmiĝis ke tuj enskribiĝis por eventuala kurso. Respondante al demandoj mi parolis hispane, kio tiom plaĉis al la junuloj, ke poste multaj venis por diri kiom ili ŝatas mian hispanan. Hahaha, mi esperas ke ili ne pensos ke ĉiu eŭropano parolas tian fuŝ-hispanan kiel mi.
(Cetere, dankon al tiuj kiuj jam skribas mesaĝon por demandi ĉu mi ankoraŭ vivas se ne estas nova blogero iun tagon. Mi ege ĝojas havi tiom diligentan legantaron kaj tio instigas al mi skribi kaj fari eĉ pli. Dankon pro via kunvojaĝado!)Petrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8935984311137574377.post-85362299848834022102011-04-12T23:22:00.000-03:002011-04-12T23:22:55.931-03:00Puerto Montt, Ĉilio 2Hodiaŭ mi pasigis duontagon vagadante en la urbocentro de Puerto Montt, kion mi tre ĝuis. La urbo estas relative malgranda (havas 200.000 loĝantojn), kaj estas havenhavanta (haha). Mi havis 3 horojn kaj duonon el kiuj mi pasigis unu en librovendejo, sidante surplanke kaj legante librojn. La restantan tempon mi pasigis promenante en la stratoj kaj ĉe la marbordo. Mi ankaŭ praktikis la ĉilihispanan alparolante kelkajn homojn, nu, ĉefe por demandi kioma horo estas.
Mi observis multajn aŭtojn, kiuj unue ŝajnis esti taksioj, poste mi rimarkis ke ili surhavas ciferon kaj eĉ itineron. Evidentiĝis ke temas pri alternativa formo de publika veturado, funkcias kiel iu hibrido inter taksio kaj buso, ĉar temas pri aŭtoj kiuj veturigas homojn laŭ certaj itineroj, kaj kie ajn oni povas ensidiĝi.
Ĉilio multe similas al Hungario, ne nur pro la eŭropecaj plantoj kaj eŭropaŭtuneca vetero, sed ankaŭ la konstruaĵoj estas iom similaj (krom esti koloraj, kompreneble, ĉar en Hungario ĉiu konstruaĵo estas malpurblanka-malpurflava). Cetere, estas strange vidi "longajn" prezojn denove, mi neniam vizitis landon, kie estis pli longaj prezoj ol la niaj.
Fotoj ĉi tiePetrahttp://www.blogger.com/profile/17651179920039783963noreply@blogger.com3