Restas unu tago. Mi jam de pluraj tagoj ne povas dormi, nek manĝi. Dum la lastaj kvin tagoj mi perdis 3 kilogramojn. Mi jam estas tro senpacienca por agi sence. Mi sentas min jam duonsurvoje, kvazaŭ mi jam sidus en la trajno, kaj atendus ke ĝi ekveturu. Uh, mi estas nervoza. Tre nervoza.
Esti nervoza ne helpas bone paki kaj pretiĝi. La kilogramojn ne bedaŭru!
ReplyDeleteKoncentriĝu je la plej gravaj aferoj. Fidu vin mem, la flugkompanion kaj viajn amikojn, kiuj mirinde preparis vian rondvojaĝon, atendas vin kaj kalkulas je vi. Kuraĝe antaŭen!!!
Ni, en Bonaero, atendas vin senpacience!
ReplyDeleteNe sentu sin nervoza! Ni brazilaj esperantistoj bone recevos vin en nia vasta lando. En la venonta sabato mi aŭskultos vian voĉon en la prelego... Estos bonege por ni ĉiuj!! Bonŝancon al vi Petra! Ŝajnas al mi ke vi ŝategos la vojaĝon. Ĝis!!
ReplyDeleteAmike, Raŝi.